About this blog

La legitaj blogaĵoj estas verkitaj aŭ tradukitaj de mi. Mi deziras, ke vi ŝatas ilin. Se ie troviĝas eraro, sciigu min. Elkore mi dankas vin !

  • 57 posts
  • 13 049 visits
November 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

November 19, 2009

Malkostaj Esperant-libroj



  • Malkostaj Esperant-libroj


Antaŭ kelkaj tagoj, mi aĉetis per la interreto kelke da esperantaj libroj,kiuj estas tre malkostaj. Tio ĝojigis kaj malĝojigis min.

Babilinte kun vendint(in)o, mi eksciis,ke li(ŝi)estis esperantist(in)o.Kompreneble mi ne scias,ĉu viro aŭ virino,ŝajne virino. Do, ŝi jam ne bezonas tiom da libroj,kiuj restis ĉe ŝi jam pliol 20 jaroj. Esperanto estas senutila kaj seninteresa,ŝi tiel opinias,tiel ŝi forlasis ĝin, kabeiĝis.

Ŝi bone konservis la librojn.Kaj ŝi ankoraŭ kore notis sur iu lernolibro. Per tio,mi trovis,ke ŝi certe bone lernis la lingvon tiam. Ŝi estas atentemulino certe.Ankaŭ ŝi bone enpakigis la librojn sendi al mi.Nenion plue mi scias.Domaĝe!

Nun,interreta aĉeto kaj loĝistiko evoluas rapide. Dank’al la evoluado, mi ĝuis la modernan vivon,avantaĝa aĉeto kaj rapida loĝistika servo.Tio ĉi jam estas la dufoja aĉeta agado por mi.Mi serĉis,trovis,aĉetis,loĝistikis,atendis,ricevis kaj pagis hejme sufiĉe.

La monderna mondo,la evoluanta Mondo,ĉu Esperanto estas utila? Ĉiu havas sian vivan celon,sian vivan vojon,tamen mi ankoraŭ estas ĝojiga kaj malĝojiga.



Published at 07:02 ( 4 comments / 52 visits )
This post is public

October 18, 2009

Kiu fortune celos tion?

Kiu fortune celos tion?


Karaj geamikoj,

Nun vizitintoj al mia hejmpaĝo jam estas la 29 995-a personoj, baldaŭ estos la 30 000-a.Do kiu fortune celos tion? Mi antaŭgratulas vin!!!

Published at 12:21 ( 4 comments / 149 visits )
This post is public

April 2nd, 2009

Sonĝo

Sonĝo


Verki: Ai Qing

Traduki: Celumio


Maldormante

Rev’ nur

Sed vizito sonĝa dorme

Eble amikin’ en la knabeco

Eble l' ven' de geamikoj fore


Dolor’ en lit’ ŝtaldrata

Ĝojiĝ’ sur pajlostako

Donac’ malriĉe

Perdiĝ’ riĉece



Aŭ teruriĝ’ senkaŭza

Aŭ perdo ŝajna



2009-4-3



作者:艾青


醒着的时候

只能幻想

而梦却在睡着的时候来访

或许是童年的青梅竹马

或许是有朋友来自远方



钢丝床上有痛苦

稻草堆上有欢晤

匮乏时的赠予

富足时的失窃



不是一场虚惊

就是若有所失

Published at 23:26 ( 0 comments / 489 visits )
This post is public

April 2nd, 2009

La Teron Amas Mi

La Teron Amas Mi

Verki: Ai Qing

Traduki: Celumio



Se bird’ mi estas,

Mi devu kanti per la raŭka gorĝo:

La ter’ batita de ŝtormego,

La flu’rivera kun indigno nia,

La koleriga vent’ senĉese blova,

Kaj la tagiĝ’ tenera el arbaro… …——Mi mortis poste,

Eĉ plumo putras en la ter’pli.



Do,kial larmon mi okule tenas ofte?

Ĉar amas mi profunde l’ teron… …



我爱这土地

作者:艾青



假如我是一只鸟,

我也应该用嘶哑的喉咙歌唱:

这被暴风雨所打击着的土地,

这永远汹涌着我们的悲愤的河流,

这无止息地吹刮着的激怒的风,

和那来自林间的无比温柔的黎明… …——然后我死去,

连羽毛也腐烂在土地里面。



为什么我的眼里常含泪水?

因为我对这土地爱得深沉… …

Published at 14:50 ( 3 comments / 274 visits )
This post is public

March 24, 2009

Dolĉece







甜蜜蜜

Dolĉece

Kanti: Teresa Deng (邓丽君-鄧麗君

Esperantigi: Celumio



Dolĉece ,vi ridas dolĉece

Kiel flor’ en printempa vent’

en printempa vent’.

Kie kaj kie vin vidis mi?

Rid' via
ŝajnas vidita.

Mi ne ekpensas ja.

Ah……. En
sonĝ' jen.

Sonĝe sonĝe Jen pri vi,

Kiel ridas dolĉe vi!

Je vi, je vi ,mi
sonĝis ja je vi.

Kie kaj kie vin vidis mi?

Rid’ via
ŝajnas vidita,

Mi ne ekpensas ja.

Ah……….en son
ĝ' jen.



Kie kaj kie vin vidis mi?

Rid' via
ŝajnas vidita.

Mi ne ekpensas ja.

Ah……. En
sonĝ' jen.

Sonĝe, sonĝe Jen pri vi,

Kiel ridas dol
ĉe vi!

Je vi, je vi, mi
sonĝis ja je vi.

Kie kaj kie vin vidis mi?

Rid’ via
ŝajnas vidita,

Mi ne ekpensas ja.

Ah……….en son
ĝ' jen.


甜蜜蜜 你笑得甜蜜蜜

tián-mì-mì nǐ-xiào-dé-tián-mì-mì)


好像花儿开在春风里

Hǎo-xiàng-huā-ér-kāi-zài-chūn-fēng-li


开在春风里

kāi-zài-chūn-fēng-li


在哪里在哪里见过你

zài –nǎ-li- zài-nǎ-li-jiàn-guò-nǐ


你的笑容这样熟悉

nǐ-de-xiào-róng-zhè-yàng-shú-xī


我一时想不起

wǒ-yī-shí-xiǎng-bù-qǐ


~~在梦里

ā~~zài-mèng-li


梦里梦里见过你

Mèng-li-mèng-li-jiàn-guò-nǐ


甜蜜笑得多甜蜜

Tián-mì-xiào-dé-duō-tián-mì


是你~是你~梦见的就是你

Shì-nǐ~shì-nǐ~mèng-jiàn-de-jiù-shì-nǐ


在哪里在哪里见过你

Zài-nǎ-li-zài-nǎ-li-jiàn-guò-nǐ


你的笑容这样熟悉

nǐ-de-xiào-róng-zhè-yàng-shú-xī


我一时想不起

wǒ-yī-shí-xiǎng-bù-qǐ


~~在梦里

ā~~zài-mèng-li






在哪里 在哪里见过你

Zài-nǎ-li-zài-nǎ-li-jiàn-guò-nǐ


你的笑容这样熟悉

nǐ-de-xiào-róng-zhè-yàng-shú-xī


我一时想不起

wǒ-yī-shí-xiǎng-bù-qǐ


~~在梦里

ā~~zài-mèng-li



梦里梦里见过你

Mèng-li-mèng-li-jiàn-guò-nǐ


甜蜜笑得多甜蜜

Tián-mì-xiào-dé-duō-tián-mì


是你~是你~梦见的就是你

Shì-nǐ~shì-nǐ~mèng-jiàn-de-jiù-shì-nǐ


在哪里在哪里见过你

Zài-nǎ-li-zài-nǎ-li-jiàn-guò-nǐ


你的笑容这样熟悉

nǐ-de-xiào-róng-zhè-yàng-shú-xī


我一时想不起

wǒ-yī-shí-xiǎng-bù-qǐ


~~在梦里

ā~~zài-mèng-li


Published at 07:57 ( 0 comments / 206 visits )
This post is public

February 11, 2009

NEOLOGISMO - POR KAJ KONTRAŬ

NEOLOGISMO - POR KAJ KONTRAŬ

En Esperantujo estas du opinioj pri lanĉo de neologismo. Kompreneble ili duflande povas eldiri siajn kialojn por aŭ kontraŭ.

Vere, mi subtenas la lanĉon de neologismo, ĉar mi ofte renkontas la situacion, ke mi ne povas trovi la precizajn vortojn esprimi ian senton fojfoje, precipe je specialaj naciecaj aferoj. Tiel mi opinias ke ni devu lanĉi la neologismon pri tio. Tamen mi ofte renkontas kontraŭan diron. Kiel vi opinias pri neologismo?

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

NEOLOGISMOJ - POR KAJ KONTRAU

Kolomano Kalocsay~ kaj Gaston Waringhien~

Neologismo estas nomata ĉiu vorto neoficiala, ĝis sia oficialiĝo..Konforme al la libera evoluo de Esperanto, neologismon povas enkonduki ĉiu esperantisto; pri la prospero de la nova vorto decidas la esperantistaro, per ekuzo aŭ per ignoro.

Rilate al la neologismoj kolizias du vidpunktoj inter si kontraŭaj: tiu de la simpleco kaj facileco kaj tiu de riĉeco kaj literatura taŭgeco de la lingvo. La kolizio ŝajnas nerepacigebla, ĉar nek la propagando povas rezigni pri la granda altirforto de la facilo kaj simplo, nek la literaturo pri la esprimforto kaj vortriĉo, sen kiuj vera literaturo, transdonanta ne nur la nudan penson, sed ankaŭ delikatajn nuancojn, metaforajn vort- aplikojn, duonklarajn aludojn, estas kaj restas nur pia revo. La problemo ŝajnas solvebla nur per la apartigo de la "poeziaj vortoj", t.e. vortoj uzataj nur en la arta literaturo. Ĉi tiujn vortojn oni devus klarigi fine de ĉiu libro, en listo. Krome, devus ĉesi la principa antipatio kontraŭ la poezia vortriĉo, per la rekono, ke literaturo kaj intenca vortmalriĉo estas konceptoj kontraŭ- dirantaj unu al la alia.

Zamenhof mem estis tre tolerema kontraŭ neologismoj, Li avertis sole: "ne tro krude, ne tro multe per unu fojo". Ien kelkaj citaĵoj de Ii: "mi havas nenion kontraŭ la enprenado de tiuj vortoj,.."; "neologismoj... nenion ŝanĝante, nek rompante, prezentas por la lingvo nenian danĝeron"; 'Nia lingvo konstante progresas kaj riĉiĝas, kaj tamen, dank' al la reguleco de sia progresado, ĝi neniam ŝangiĝas, neniam perdas la kontinuecon kun la lingvo de tempo pli frua"; "Vi diras, ke la aperado de novaj vortoj faras la lingvon pli malfacile ellernebla. Sed kial? Ili ja tute ne elpuŝas la antaŭajn vortojn kaj ne ŝanĝas en io la ĝisnunajn principojn de la Esperanta vortfarado'.

La principoj, laŭ kiuj la alpreno de novaj vortoj okazas, estas la jenaj:

1. Eviti, ĉe ofte uzataj vortoj, pezajn vortkunmetojn (piedpremi: treti; fal-puŝiĝi: stumbli; malsupreniri: descendi;vizaĝŝmiraĵo: ŝminko ).

2. Distingi nuancojn (fali kaj sinki;jelpi kaj bojl; langvoro kaj laco; sturmi kajataki).

3. Signi ideojn, esprimeblajn nur per pluraj vortoj (novalo: provizore ne kulturata plugtero; statisto: akcesora rolulo;kontempli: longe kaj medite rigardi;baŭmi: stariĝi sur la postaj piedoj).

4. Anstataŭigi, ĉe ofte uzataj vortoj,mal-kunmetojn (stulta: malsprita; kve-reli: malpaci; efemera: maldaŭra; aflikti:malĝojigi; komplekesa: malsimpla; rara:malofta; trista: malgaja; dura: malmola; milda: malsovaĝa).

5. Simpligi pseŭdosufiksajn vortojn (situacio: situi; dekoracio:dekori; federacio: federi).

6. Krome, per la plivastiĝo de Esperanto, oni certe pli kaj pli sentos la neceson de familiaraj vortoj (kaputa: rompiĝinta,ruiniĝinta; fatraso: aĉajaro; trampo: ĉifona malzorgita ulo; paŭti:malkontente silentadi; mungi: nazpurigi}.

En la teknika lingvo, estas utile, ke la ĉefaj nocioj estu esprimitaj per primitivaj vortoj, por kiel eble plej komplete gardi la jam internacian vortotrezoron.

En la komuna lingvo, la demando estas iom alia. ĉar la science precizeco tie ĉi ne estas plu bezonata, oni povas pli larĝe helpi la memoron per uzado de kunmetitaj vortoj; tio estas des pli aprobinda, ke multaj naciaj lingvoj vaste praktikas tiun rimedon.Oni povas do meti la principon, ke ĉiufoje, kiam en du el la ĉefaj eŭropaj lingvoj la koncerna ideo estas esprimata per vortkunmeto,ankaŭ en Esperanto estas eble aŭ oportune provi la saman esprimmanieron.


El Vojaĝo En Esperanto-lando

Published at 12:00 ( 29 comments / 703 visits )
This post is public

February 8, 2009

Lanterna Festo

Lanterna Festo

tangjŭano
tangjŭano
Morgaŭ estos la fino de la Novjaro de malnova kalendaro por ĉino, kaj ni nomas ĝin Lanterna Festo ankaŭ.

En la festo, oni manĝas la traducian manĝaĵon tangjŭano kaj ĝozo. Ili signifas re-renkontiĝon kun familianoj. Kaj oni ludas lanternojn kun diversformaj kaj kolororiĉaj. Surstrate oni spektas jangonia danco de Ĉiniokaj stilzojn. Elbe iu firmo proponas al vi enigmon aŭ rebuson, se vi solvos. Vi gajnos premion. Vi ankoraŭ aŭdeblas petardan sonon ekster la domo.

La tago estas la fino de la Sprintempa Festo versignife.

lanterno
lanterno



Published at 03:40 ( 0 comments / 208 visits )
This post is public

February 6, 2009

Unu Persono, Du Naskiĝtagoj

Unu Persono, Du Naskiĝtagoj

Antaŭ hieraŭ, mi ricevis naskiĝtagajn gratulojn de multaj amikoj. Elkore mi dankas al vi ĉiuj! Mi ja sentis, ke ipernitia rondo estas bela lando. Kiel feliĉa mi estas!

En Ĉinio, ĝenerale oni festas naskiĝtage laŭ la suna kalendaro knabe kaj laŭ la luna kalendaro postknabe. Ni ĉino ankaŭ nomas la lunan kalendaron la agrikultura kalendaro.De 1912, Ĉinio ekakceptis la sunan kalendaron. Oni ankoraŭ uzas la lunan kalendaron en aliaj flankoj,ekz.agrikulturo,festoj kaj moro…...

Mia naskiĝtago estas la 22-a de 12-a monato laŭ la luna kalendaro, sed la 5-a de februaro laŭ la suna. Tiel ni ĉino havas du naskiĝtagojn por festi : ) . Ĝenerale familianoj kune festas laŭ la luna. Tamen mi festis ankaŭ en Ipernitia rondo.

Kiom da dankoj mi devus diri! Dankojn al Esperanto,ĉar mi havas tiom da amikoj eksterlande per Esperanto! Dankojn al Ipernitio, ĉar ni prizorgas unu al alia per Ipernitio! Dankojn al la Interreto, ĉar ni retumas tage kaj tage per la Interreto! Dankojn al miaj geamikoj:

Maggy Libouton ( limali ),

Kalina

Demetrius Chryssikos

Aminda

Zhang Xuesong

Mamie Jo Boc

Anjo

Jomo Ipfelkofer

Marilou

Laetaprinco Princo

Dorota

Liette Lela

Dr.Molnor Lajos,

Onklo

Marco

Frank Muenzner

Dimitrije Janicic

Mimi,

Sachiko Koyanagi !

Published at 00:41 ( 4 comments / 258 visits )
This post is public

January 24, 2009

Ĉina Novjariĝa Tago de la Malnova Kalendaro



Ĉina Novjariĝa Tago de la Malnova Kalendaro



Morgaŭ estos la grava festo por ĉino – Printempa Festo. Fakte ĝi estas Novjara Tago laŭ la malnova kalendaro de Ĉinio (Luna Kalendaro).

Jam komencis la festo antaŭ la sep tagoj, oni nomas ĝin Eta Jariĝo, en kiu tago Dio Forna Reĝo (Zao Wang) pretas la tutjaran ĉion pri via familio raporti al Imperiestro Ĉielo (Yuhuang Dadi—Dio sur la ĉielo). Por la bona raportita rezulto, oni balaas domon kaj surtabligas tributon por Forna Reĝo, kaj manĝas sukeron (Zao Tang—Forna sukero) por ke Forna Reĝo diros bonaĵon al Imperiestro Ĉielo. Tiu tago estas la festa komenco kaj prepara komenco por la Festo ĝis 15-a de Una monato laŭ la Ĉina kalendaro.

Novjara Pentraĵo
Novjara Pentraĵo

Jara 30 (Ĉuŝio/Chu Xi – Forigu Xi-n), la fina tago de malnova jaro. La tago estas la plejgrava tago por la festo. Oni renkontiĝas kun siaj familianoj por pasigi la novjariĝan meznokton (nun oni rigardas televidon). Laŭ legendo, 夕- Xi (la Jara Fina Tago) estas furioza monstro. Por forpeli monstron oni bruligas petardon kaj infanoj enmanigas diversajn lanternojn sur strato. En la Jara 30, oni devu manĝi ĝozon en la noktiĝo. Ĝozo signifas jariĝo kaj renkontiĝo en la ĉina lingvo. Kuirante ĝozon meznokte, oni ekpreparas bruligi petardon. Tiam la petarda sono estas la plejforta, ĉie kaj ĉie, familio kaj familio, hejmo kaj hejmo. Oni ekmanĝas ĝozon atendinte la finiĝon de petarda sono. Sekve familianoj ludas gardi la novjaran nokton.

Ĝozo-饺子
Ĝozo-饺子

En la sekvontaj novaj tagoj, oni kun bondeziro vizitas najbarojn, parencojn kaj amikojn.

Ekde la tago ĝis la 15-a de Unua Monato la festo kontinuas. Tiu estas la plej grava festo, la plej longa festo. Ĉe la festa finiĝo, alia festo Lanterna Festo – La 15-a de Unua Monato. Tio estas vere signifa finiĝo de la festo post la Lanterna Festo.



Published at 04:04 ( 13 comments / 456 visits )
This post is public

December 9, 2008

Ludi Komputilan Ludon Ruĝa Alarmo-3

Ludi Komputilan Ludon Ruĝa Alarmo-3


La vidkarto de mia nova komputilo estas integra kun ĉeftabulo. Por testi la vidkarton je sia funkcio ĉu bona aŭ nebona, mi elŝutis la ludon Ruĝa Alarmo-3. Se ne, mi necese aĉetos unuopan vidkarton alie. Kaj mia ĉeftabulo subtenas teknikon krucfajro.

Kompreneble mi ludis antaŭe la ludon -2. Ĝi estas ŝatata ludo de mi, bela bildo,streĉa intrigo kaj furioza batalo. Kiel ĝi estas je la 3-a versio? La elŝutado rabis mian tempon je ĉ. 5 tagoj(ne kontunue). Mi miris la bildon de Ruĝa Alarmo-3, kiam mi eniris la ludon, tro belega! Jes, mi absolute miras la programulojn, kiuj faris la ludon. Tempo foriris rapide,kiam mi ludis,aŭ certe ankaŭ vi ludis. Mi volenevole ĉesigis la ludon por vespermanĝo post kelkaj venkoj. Tempo forflugis senkonscie de mi. De mateno jam ĝis vesperiĝo mi ludis. Ludo ja estas nebona. Ĝi igas nin forgesi ĉion,aŭ ion. Kaj ludo ja estas bona, ĉar ĝi igas nin forgesi ĉagrenon aŭ ĉion. Ludu, se vi estas senfara kaj ĉagrena; Foru de ĝi, se vi estas rekonsciiĝa.


Oh, jes, mia vidkarto iras tre tre tre bone, sendube. Fakte mi skribas tiom nur por memori tiom da terminoj. Se vi legus mian blogon, vi certe ankaŭ bone memoras ilin.

Published at 12:08 ( 5 comments / 486 visits )
This post is public

December 1st, 2008

Nova Komputilo

Nova Komputilo

Mi aĉetis novan komputilon antaŭ kelkaj tagoj. La malnova iris ja tro malrapide. Ĝi estas Intel-celeron 1.1 GHz,kiu akompanis min jam 7-jare.

Por la nova komputilo, mi konsultis prezon pri diversaj aparataĵoj en kelkaj vendejoj, samtempe pere de la interreto. Tiel mi bone sciis la prezon kaj volatajn aparataĵojn. Sed marĉando kun gevendistoj estas malfacila kaj ĝojiga, kial? Vi certe scias, ke ili estas profesia gevendistoj. Akra estas ne nur iliaj buŝoj, sed ankaŭ koroj. Kiel mi povas esti forta ol ili! Kaj mi ĝuis la eksciiĝon pri preza detalo kaj aparataĵa scio dum la marĉandado. Mi nur petus ke mi aĉetis verajn apartaĵojn, kompreneble, ĉar troviĝas multe da falsaj aparataĵoj de komputilo en nuntempa mondo. mi ankaŭ bone konsultis tion en la interreto. La interreto ja estas bona ilo por nia vivo.

La nova komputilo iras en bona ordo, sen zuma bruo de CPU-a ventumilo. Oh bonege! Mi instalis multajn softvarojn,kiujn mi ne povis instali en la malnova. Lasttage mi ĝuas la rapidecon kaj la novajn softvarojn.

Jen mia nova komputilo:

CPU (la Centra Proceza Unuo aŭ cefprocezilo): AMD 5200+

Ĉeftabulo: Gigabyte GA-MA78GM-S2HP

Ĉefmemoro: Kingston DDR-2 800, 1 G × 2

Disko: Seagate 500 G

Lumdiskingo: Pioneer Lumskriba DVD+RW

Published at 01:28 ( 13 comments / 668 visits )
This post is public

November 14, 2008

10000 Vizitintoj

10000 Vizitintoj

Lastan lundon (10-a de Nov.), mi vizitis mian Ipernitian paĝon per mia poŝtelefono survoje de mia laborvojaĝo. Koincide, ke mi estas la 10000-a vizitanto por mia propra paĝo.

De la 14-a de Junio, mi ekis Ipernition. Malpli ol duonjaro, Mi jam estas havinta 10000 vizitintojn. Dume mi ĝuis amikceon el diversaj lokoj en la mondo. Dank’al Esperanto, mi havas eblecan okazon. Absolute malsama, se vi uzas aliajn lingvojn. Tian senton, nur ni esperantistoj posedas. Dank’al la Interreto, Esperanto estas vere signifa internacia lingvo. Esperantistoj jam ne nur vivas en propra eta rondo. Ni havas pli vastan mondon. Alie la mondo etiĝas. Miaj amikoj, kune vivas en la Ipernitiejo preskaŭ ĉiutage, tiel ni renkontiĝas fojfoje, kiel najbaro.malsamo kun najbaro estas ke nia havas samidean senton. Dank’al la Ipernitio, mi blogas, alŝutas fotojn, videojn kaj muzikojn. Tiel ni povas kune ĝui malsamajn kulturojn. Ĝi ja estas tre bona programo.

Mi dankas 9999 vizitintojn. Vi ĉiuj estas mia granda subteno,nun jam ne nur por Ipernitio, sed ankaŭ por mia vivo. Dankegoooooooooooooooooon!

Published at 07:13 ( 8 comments / 574 visits )
This post is public

November 14, 2008

Sopiro

Sopiro

Verki: Wang Guozhen


Al ripeto mia

Ne forgesigebla ---- via diro

Al sciigo via

Tute konservado ----- mia faro

Memoraĵo por ni

Estas nefalontaj tagoj

------ flaviĝintaj neniame

Renkontiĝa tempo---- ĉiam kurta

Sopirada tempo---- ĉiam longa.

Ĉe la tempa river-rando,

Mi kolektas kiom versoj brilaj

Se vi eksopiras al mi.

Do rigardu al la firmamento.

Sur de’l flagraj steloj

Estas por vi

Mia --------- rigardo.



Traduki: Celumio

2008-11-14

思念

汪国真

我叮咛你的
你说 不会遗忘
你告诉我的
我也 全都珍藏
对于我们来说
记忆是飘不落的日子
——
永远不会发黄
相聚的时候 总是很短
期待的时候 总是很长
岁月的溪水边
捡拾起多少闪亮的诗行
如果你要想念我
就望一望天上那
闪烁的繁星
有我寻觅你的
  目——

Published at 04:55 ( 2 comments / 206 visits )
This post is public

November 8, 2008

Rakonto Pri La Ala Domo 西厢记

Rakonto Pri La Ala Domo (西厢记,pinjine: xī-xiāng-jì) estis verkita de Wang Shipu----Verkisto de Yuang-dinastio (1295~1307) de Ĉinio. La filma nomo estas titolita je Hongniang. Hongniang estas nomo de la servoknabino,kiu ŝatas vesti ruĝan veston. Hongniang havas signifon laŭ la ĉina lingvo fraŭlino kun ruĝa vesto, nun svatantino. La rakonto okazis en Tang dinastio de Ĉinio (618~907).

Cui eks-Ŝangŭoo (Xiangguo, ofica nomo; simile al nuna premiero) mortis. Lia edzino kun sia filino Cui Yingying sendis la ĉerkon rehejmen, pasloĝis survoje en la templo Pujiu. Cui Yingying estis 19 jaraĝa,emis brodadon,poemon,kaligrafion,guĉinon kaj pentradon,preskaŭ kun ĉiaj in-virtoj de ĉina antikvulino.

Iutage Cui Yingying okaze renkontis fraŭlon Zhang Gong,kiu devenis de Xiluo. Li estas filo de dekadenca kortegano. Liaj gepatroj mortis, kaj la familio malriĉiĝis. Tiam li estis survoje al la ĉefurbo por la nacia ekzameno. Tie li havas tre bonan amikon Du Que. Li aŭdis, ke la templo estas tre bela kaj kun multe da vizitantoj,kaj vidis, ke la fraŭlino estas tre belega ankaŭ. tiel li petus de la monaĥestro resti en la ala domo de la templo portempe.

Perfida generalo Sun Feihu aŭdis ke Cui Yingying havas belegan vizaĝon, do ĉirkaŭis la templon kun 5000 soldatoj. Li ordonis ke la damon eligu la fraŭlinon Yingyin antaŭ tri tagoj por geedziĝi. Ĉiuj ne sciis kion fari. La fraŭlino ja estas firma virino. Ŝi ne volis esti forrabita,eĉ ne timas morton. Sub la danĝero, la damo diris, ke ŝi volis edziniĝi al tiu,kiu havas nur kapablon forvenki la perfidan armeon spite kiun. La bona amiko Du Qui de Zhang Gong estas granda generalo kun cent mil soldatoj. Li estis la unua en la nacia vuŝuoekzameno,nun defendas Puguan. Zhang Gong sendis iun kun helpletero al Du Que peti helpon. Post tri tagoj, Du Que atingis kaj forvenkis Sun Feihu.

La damo okazigis dank-bankedon por Zhang Gong. Samtempe ŝi eldiris al li ke interfratiĝus Yingying kun li laŭ ŝia intenco. Kaj ŝi donacis al li oron kaj jadon por lia geedziĝo kun alia fraŭlino. Tio grande suferigas fraŭlon Zhang. Vidinte tion, servoknabino Hongniang aranĝis por ili la rendevon. Nokte,Zhang Gong estis ludante guĉinon koroelverŝi amon kaj sopiron al ŝi. Ankaŭ Yingying al li koroinklinon kaj sopiron.

La damo trovis ion kaj batis Hongniang. Hongniang devige eldiris ĉion, tamen Hongniang ankaŭ diris ke tio,ĉio estas misfaro de la damo. La damo ne devu esti malfidela; Tiel konsiderinte la damo devige konsentis la amon inter ili, sed samtempe ŝi petis ke Zhang Gong necese akiru sukceson en la nacia ekzamenon.

Finfine Zhang Gong sukcesis. Li feliĉe geedziĝis kun Yingying. Tiel laŭ diro, Geamantoj,fine paro.



Rakonto Pri La Ala Domo: Filmo A-1
v.youku.com/v_show/id_XMzc1NjgxNjA=.html

Rakonto Pri La Ala Domo: Filmo A-2

v.youku.com/v_show/id_XMjM1MTU3NjQ=.html

Rakonto Pri La Ala Domo: Filmo B-1

v.youku.com/v_playlist/f1900453o1p14.html

Rakonto Pri La Ala Domo: Filmo B-2
v.youku.com/v_show/id_XMjM1MTU4NTY=.html


Published at 23:52 ( 0 comments / 230 visits )
This post is public

November 2nd, 2008

Lugou Ponto

Lugou Ponto

Lugou Ponto estas nomita Marco Polo Ponto en Eŭropo. Ĝi estas najbare de la centro de Beijing (Pekino) je 15 kilometroj. Ĉar ĝi transpasas la riveron Lugou (nune Yongding),tio ĉi estas la devena fonto pri la ponta nomo. La ponto famiĝas pro du aferoj:unue troviĝas multe da ŝtonaj leonoj en la du pontflankoj. Due ĉi tie okazis la fama batala evento ĉina armeo kontraŭ la japana armeo en la 7-a de Julio 1937. Nome 7-7 Evento, ĝi estis la tuta komenco de la milito kontraŭ fasisma Japanio.

Lugou Ponto estis ekkonstruita en 1189 (Jin Dinastio de Ĉinio),finkonstruite en 1192,longe 266.5m,larĝe 7.5m,kun 11 kulvertoj.Flanke de la ponto troviĝas respective 140 palisoj,kie estis skulptitaj leonoj diversaj,tute malsamaj,antaŭe 627,nun 501.Oni ŝercas ofte,ke la leonoj de Lugou Ponto estas kalkulebli neklare.

En la 7-a de Julio 1937,okazis 7-7 Evento en Lugou Ponto. Tio estis la tuta komenco de la milito kontraŭ fasisma Japanio.Japana armeo mensoge diris ke iu japana armeano estis perdiĝa,do ili volis serĉi enirante la urbeton Wanping,kies defendo tiam apartenis al Ĉina armeo.Tial fasisma Japanio okazigis la bataladon. De tiu tempo,Ĉinio tute komencis la militon kontraŭ fasisma Japanio.



Wanping urbeto
Wanping urbeto
Lugou Ponto
Lugou Ponto
Vizitindejo
Vizitindejo
Vizitindejo
Vizitindejo
Lugou Ponto
Lugou Ponto

Published at 00:15 ( 3 comments / 317 visits )
This post is public

October 31, 2008

Melamino—Granda Skandalo

Melamino—Granda Skandalo

La vorto melamino estas nekonata de mi, se ne pro la skandalo. Nun ĝi denove aperas en la novaĵo pri ovo en Hongkongo.

Jam multe da novaĵoj estis publikitaj antaŭ ni, sed tio unufoje estis elkontrolita ĉiufoje ekster Ĉinio. Kio por ni estas manĝebla? Kion ni ankoraŭ ne scias? Ja mi deziras ke eksterlandoj bone kontrolu manĝaĵon el Ĉinio. Tiel ĉina popolo scios kio por ni estas manĝebla.

Published at 07:36 ( 5 comments / 431 visits )
This post is public

October 4, 2008

Ĉu demokratio ekzistas en la direkto orienta aŭ okcidenta?

Ĉu demokratio ekzistas en la direkto orienta aŭ okcidenta?

Ĉina ambasadorino Fu Ying en Britujo antaŭ kelkaj tagoj diris:” La okcidenta demokratia politika sistemo evoluas glate je speciala ŝtat-situacia tero,konforma ekonomio kaj socia bazo, sed ne ĉiuj landoj, kiuj transplantis la okcident-eskan demokration estas sukcesaj ekzemploj en la mondo.Ĉinio ankoraŭ estas en la unua periodo de industriigo, havas propran historion kaj kulturan tradicion. Tio estas ne konvena,ke Iuj mezuras kaj petas Ĉinion laŭ la okcident-eska demokratio. Kaj peti Ĉinion demokratiiĝi laŭ la okcident-eska demokratio propre estas ne-demokratia. ”

Hodiaŭ mi ne volas argumentas Ĉu Ĉinio devus preni la okcident-eskan demokration aŭ ne, aŭ kio estas demokratio. Mi volas nur demandi ĉu demokratio ekzistas en la direkto orienta aŭ okcidenta? Do, kio estas orient-eska aŭ ĉin-eska demokratio?

Demokratio ja estas demokratio, ne ekzistas la okcident-eska aŭ orient-eska. Bv. forigu la determinan vorton. Ĉar demokratio estas nur unu politika kaj socia regularo kun relative justa, egala kaj rajta. Oni vivas laŭ la regularo. Kompreneble demokratia formo estas iom nemalsama,ekz. malsama je Britujo,Francio, Usono, Japanio aŭ kaj Koreio. Ĉu la demokratio en tiuj landoj troviĝas la deternima vorto? Mi ne scias tion, ĉar mi vivas nur en Ĉinio. Se demokratio ekzistas je la okcident-eska kaj la orient-eska, tamen Japanio, Koreio, Hindio apartenas al Oriento. Kial la okcident-eska demokratio nur ne taŭgas por Ĉinio, sed taŭgas por tiuj landoj? Tiel demokratio ne havas direkton la okcidenta aŭ la orienta.

Demokratio ne havas direkton la okcidenta aŭ la orienta, tamen ĝi estas devena de la okcidento.Ĝi ne estas konvena al la ĉina ŝtat-situacio. Iuj diris kaj diras tiel. Ne forgesu “Maksiismo devenis ankaŭ de la okcidento.” Fakte ne ekzistas sukcesa aŭ ne por demokratio,ĉar ĝi estas nur unu regularo dirita. Ni bezonas nur socion justan, egalan kaj homrajtan, nur tiom. Se nesukcese, ne pro demoktratiiĝo. Alie, ni ne devu antaŭ-preni malbonajn rezultojn antaŭ nefaro.

Ĉinio, Koreio kaj Japanio similas, kaj eĉ sama je kultura tradicio. Ne diru Ĉinion kaj Japanion, nur unu ekzemplo: Koreio, sama nacio,unu suda, alia norda; unu demokratia, alia ne; unu riĉa, alia ne. Ĉu demokratio ne taŭgas por norda Koreio,nur por suda Koreio? Ne ekzistas konvena aŭ ne, nur volo aŭ ne.

Jes, la Okcidento ne rajtas peti Ĉinion demokratiĝi, sed ni mem devu.

Published at 00:19 ( 3 comments / 477 visits )
This post is public

September 26, 2008

Vi kaj Mi

Vi kaj Mi

Teksti:Chen Qigang

Komponi: Chen Qigang

Esperantigi: Vadant

Kanti: Sarah Brightman (Anglio) kaj Liu Huan (Ĉinio)


我 和 你 心 连 心 同 住 地 球 村.
Vi kaj mi, kor’ ĉe kor’, en ter- glo- bo ĉi.
You and Me From one world We are family

为 梦 想 千 里 行 相 会 在 北 京
Por sam-sonĝ’ ku- ne ni ve- nas en Bei- jing.
Travel dream A thousand miles Meeting in
Beijing

来 吧 朋 友 伸 出 你 的 手!
Jen a- mi- koj, man-en- ma- ne ni !
Come together Share the joy of life

我 和 你 心 连 心 永 远 一 家 人。
Vi kaj mi el un’ mond’. Ni ’as un’ fa-mi- li’.

You and me From one world Forever we are one family

Mi kaj vi, kor’ĉe kor’, en ter-glog-bo ĉi.

Por sam-songĝ’ ku-ne ni ve-nas en Bei-jing.

Jen a-mi-koj, man-en-ma-ne ni!

Mi kaj vi el un’mond’. Ni ‘as un’ fa-mi-li’.

Published at 11:40 ( 10 comments / 499 visits )
This post is public


← previous 1 2 3 4 next →

( 57 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Celumio

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...