October 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

September 2009 (1)
August 2009 (1)
June 2009 (1)
May 2009 (2)
April 2009 (1)
March 2009 (1)
January 2009 (2)
December 2008 (1)
November 2008 (4)
October 2008 (5)
September 2008 (4)

October 1st, 2008

Libereca Kantajxo / Freedom Song / Canción de Libertad

Canción escrita originalmente en el 2000 y cantada en inglés. Agregué texto en esperanto y la remezclé, prácticamente construyéndola de nuevo. Además de un servidor tocando todos los instrumentos, el músico argentino Fabio Causin toca la flauta dulce soprano. Incluida también en "Bizara Lando". Abajo el texto en esperanto.

This song was originally composed in 2000 and singed in English. I added Esperanto text and remixed it changing the song in a drastic way. I played all the instruments and Argentinian musician Fabio Causin plays soprano. It is included also in "Bizara Lando". Below the text in Esperanto

Tiu cxi kantajxo estis verkita dum 2000 kaj kantita angle. Mi poste aldonis tekston uzante la Internacian lingvon kaj faris novan miksadon por la kantajxo. Tiumaniere gxi sxangxis tute. Tie cxi mi ludas diversajn instrumentojn kaj Argentinano Fabio Causin ludas la dolcxan fluton. Gxi ankaux apartenas al "Bizara Lando". Jen la E-teksto:

Libereco estas iumaniere
afero de volo
Vi povas flugi vian propran vojon
aux eltiri viajn flugilojn
Vi povas krei vian destinon
cxu vi estas kuragxa
Vi povas vidi malproksime
aux nur memblindigxi
Eble vi malsukcesu,
mi tion komprenas
sed malvenko estas pli bona
ol neniam intenci
Libereco estas iumaniere
afero el volo
Vi povas flugi vian propran vojon
aux eltiri viajn flugilojn
Published at 00:01 / 2 comments / 232 visits
This post is public

October 1st, 2008

Comentarios sobre Cxiam

Vinilkosmo es la entidad más importante relacionada con la música en esperanto. Sobre mi canción Cxiam (Siempre) tuvieron la deferencia de hacer un comentario en su último newsletter. Comentario que agradezco y que aquí va reproducido:
Carlos Devizia es un artista con variados talentos que navega entre la pintura, la gráfica, música y video. Su canción "Cxiam" (Siempre) es la primera terminada en esperanto, pero otras están cerca de ser terminadas o en plena realización y él planea terminar su album "Bizara Lando" (Tierra Extraña" en el transcurso del año.
Carlos ofrece una variada mezcla de fuentes sonoras, tanto electrónicas como tradicionales, como por ejemplo el saxofón, clarinete, teclados y otros instrumentos no usuales como el didgeridoo o el ukulele, de este modo resaltando el aspecto multi-cultural del esperanto, usando también escalas y estructuras de diversas partes del mundo.
Un video clip de Cxiam, dirigido por Carlos, e invocando la búsqueda de la libertad, fue publicado en Farbskatol' anunciando la presentación del album. Para la realización del video Carlos utilizó films y fotografías del dominio público, incorporando animaciones, creando de este modo un trabajo marcado por sensaciones tan extrañas como su música.
http://farbskatol.net/dotclear/index.php?user=carlosDevizia&mode=redac

Vinilkosmo is the most important entity related to Esperanto music. In their last newsletter they made a comment about my song "Cxiam" (Always). I appreciate their commnet and you can read it here:
Carlos Devizia is a multi-talented artist from Argentina who navigates through painting, graphics, music and video."Cxiam" (Always) is the first song in Esperanto that Carlos hasfinished, but others are close or in progress and he plans tocomplete his album "Bizara Lando" in the course of the year.Carlos offers an eclectic mix of sound sources, both electronicas well as more traditional like the saxophone, clarinet,keyboards and other unusual instruments such as the didgeridoo orukulele, thus highlighting the multi-cultural aspect of Esperanto through structures and scales from throughout the world.A video clip on the song "Cxiam" directed by Carlos and invokinga quest for freedom was published on "la Farbskatol" to announcethe preparation of the album.To produce his clip, Carlos has used a few films and photos fromthe public domain and created animations conveying an atmosphereas strange as his music :
http://farbskatol.net/dotclear/index.php?user=carlosDevizia&mode=redac

En la lasta informletero de Vinilkosmo, oni mencis pri mia kantajxo "Cxiam". Mi dankas tiun komenton kaj jen gxi:
Carlos Devizia estas argentina artisto kun multaj talentoj, kiukiel artisto movigxas inter pentrado, grafiko, muziko kajvideoarto."Cxiam" estas la unua kanto en esperanto, kiun Carlos finis, sedaliaj estas preskaux finpretaj aux ankoraux prilaborataj. Carlosplanas fini sian albumon "Bizara Lando" en tiu cxi jaro.Carlos proponas miksajxon eksternorman (por ne diri strangan) desonfontoj tiom elektronikaj kiom klasikaj, uzante por tiomuzikilojn kiel la saksofonon, klarneton, klavarojn kaj aliajn nekutimajn ilojn kiel la digxeriduon aux ukulelon, la tuto perasmultkulturan kaj esperantan impreson ricxigitan per strukturojkaj gamoj el tre diversaj horizontoj.La videofilmeto de la kanto "Cxiam" realigita de Carlos mem kajinvokanta la trasercxadon de aspektoj de libereco estispublikigita en "La Farbskatol" por anonci la preparadon de laalbumo.Por la realigado de sia videofilmeto (Klipo), Carlos uziskelkajn filmfragmentojn kaj fotojn el la publika liberrajtaheredajxo, kaj kreis etajn movbildojn, kiuj vekas en laspektantoj etoson tiel bizaran kiel lia muziko. Spektu mem
:http://farbskatol.net/dotclear/index.php?user=carlosDevizia&mode=redac

Published at 00:02 / 0 comments / 188 visits
This post is public

October 6, 2008

Bizara Lando (kelkaj tekstoj)

Mia KD "Bizara Lando" estas preskaux finita. Baldaux mi aldonos materialon por auxdi kaj (eble) por vidi pri tiun cxi KD. Dume mi aldonas kelkajn tekstojn. Jen ili:

CXIAM

Ĉiam intenci
Krozi landlimojn
Ĉiam kuraĝi
Jes, ĉiam

Tio estas vivi
Tio estas kredi
Estas existí

Tio indigas
Kaj trankviligas
Donas la pacon
Ho… Ĉiam serĉi la liberecon

Iri antaŭen
Lerni ĉiutage
Havi konfidon
En vi

Tio estas ami
Tio estas voli
Estas ilumini

Venki la nokton
La senlumecon
La konfuzaĵon
Ho… Ĉiam serĉi la liberecon

Ĉiam esti aperta
Forgesi la timon
Esti humila
Via Koro

Tio estas vidi
Tio estas senti
Estas kompreni

Kapti emociojn
Kaj sensaciojn
Por via animo
Ho… Ĉiam serĉi la liberecon

FRANKENSTEIN
Homo faris monstron
el morta hauxto kaj organoj.
Al gxi donis vivon el la fulmo.
Sed... Kia vivo?
La kreinto abomenis sian kreajxon;
aliaj homoj, senkauxze timis gxin;
kaj ecx mi, kiu verkas,
uzas "gxin" anstataux "lin"
Kiu volas naskigxi por esti malamata?
Nek homoj nek monstroj meritas tiun cxi sorton.
Dio scias tion,
sed homoj, kiuj kredas esti dioj, ne.
Monstroj ne scias kiel agi
kaj homoj agas kiel monstroj.
Sentojn, tiuj ne spetris
kaj honte, tiuj cxi ne volas havi.
Monstro ne petis esti viva
kaj nur volas sian morton.
Kaj homo kreis vivon
nek pro sicenco nek pro amo.
Por satigi sian murdavidecon
nur li kredis.

NUMEROJ
Dek ordonoj
Naux monatoj
Ok gefratoj
Sep samurajoj
Ses kugloj
Kvin ulceroj
Kvar asoj
Tri viroj en boato
Du kontraux la mondo
Kaj nur unu aminda............vi!

VIDANTE LA PLUVON (Tra la fenestro de mia prizono)
Muroj el sxtono apartigas min de la pluvo. Mi entendas miajn manojn tra la fenestro kaj provas tusxi la cxielon. Mi sercxas la akvon kiu sanigas, kaj la liberecon kiu alvenas en cxiu guto.
Kvar grizaj muroj sxtelis miajn sentojn. Malhela cxambro sxtelis miajn sensaciojn.
Se mi povus promeni sub la pluvo mi demetus tiun cxi strian kostumon kaj miaj nudaj piedoj piedpremus la malsekan teron.
La gutoj el la pluvo sxajnas larmoj, sed tiuj cxi senfrukte akvumas la grizajn plankojn, kaj tiuj donas la vivon.
Kiam mi foriros? Cxu mi povos foriri? Cxu mi rezistos? Mi ne povas plu pensi.
Oni diras ke unu guto sur la kapo estas suficxe por atingi delirajxon. Imagu tion kio faras mil falante sur mia karcero.
Kelka tago la pluvon ne gravos al mi. Kelka tago unu guto kaj mil estos egala. Mia korpo estos en prizono sed mia animo estos libera freneza spirito.
Jes, kelka tago

FIDELA DAMO
Sxi kutimis boji
Sxi estis apud mi
Sxi estis fidela damo
Donis sian koron al mi.
Sxi movis sian voston
Sxi kutimis gxeni,
Sed cxiudimancxe matene
Sole sxin mi volis vidi

Sxi faris al mi senti okej.

Published at 10:55 / 0 comments / 178 visits
This post is public

October 11, 2008

Podkasto de China Radio International

CarlosDevizia con Les Paul
CarlosDevizia con Les Paul

Cxe interreto mi trovis podkaston de Cxina Radio International kiu parolas pri la vido de Cxiam kaj la venonta "Bizara Lando". Mi aldonas la tekston de tiu podkasto, sed eble vi volus auxdi gxin kaj povas fari tion cxi tie:

http://esperanto.cri.cn/261/2008/03/05/1@77114.htm

Tie vi ankaux trovos interesan artikolon pri E-tradukadoj de infanlibroj kaj ankaux pri la nova albumo de Jacques Yvart eldonita de Vinilkosmo

Jen la teksto de CRI:

Saluton, karaj amikoj, en la hodiaŭa programereto "E-Ekspresisto" ni alportos al vi jenajn informojn: EU financos per-esperantan traduk-projekton de infanlibroj; por sia 26-a albumo Jacques Yvart elektis Esperanton kaj alproksimiĝu al muzikisto Carlos Devizia . Sekvos detalaj informoj!

*********


















1. La Eŭropa Komisiono aprobis traduk-projekton de infanlibroj, en kiu Esperanto rolas kiel pontolingvo. EU financos per 64 000 eŭroj la projekton, en kiu infanlibroj pere de Esperanto estos tradukitaj inter la bengala, itala, slovena kaj kroata lingvoj, kaj poste distribuitaj en elementaj lernejoj.

La eldon-projekto, kiun ellaboris por Kroata Esperanto-Ligo Zlatko Tiŝljar, kaj en kiu partoprenos kiel partneroj Edistudio el Pisa (Italio), Inter-kulturo el Maribor (Slovenio) kaj barata eldonasocio Samatat Siksha ¬Samatat Prakashan el Kalkato estis aprobita de kulturfonduso de Eŭropa Komisiono (EACEA Culture).

EU financos la projekton per 64.000 eŭroj. La projekto antaŭvidas ke ĉiuj partneroj (itala, slovena, kroata kaj barata) tradukos el siaj lingvoj unu infanlibron de sia literaturo al Esperanto. Poste la barata partnero plutradukos la tri eŭropajn librojn el Esperanto en la bengalan, kaj la tri eŭropaj partneroj tradukos la baratan libron ĉiu al sia nacia lingvo.

Post kiam ĉiuj eldonos la librojn, oni distribuos ilin en elementaj lernejoj de siaj urboj kaj organizos legokonkurson inter la infanoj. La plej bonaj verkoj de la infanoj pri libro legita kaj apartenanta al alikontinenta kulturo estos premiitaj. Pri la tuto la eldonistoj daŭre informados la gazetaron, radion kaj televidon.

La barata partnero kunlaboras kun la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta. La projekto estos efektivigata inter majo 2008 kaj majo 2010. Tiu estas la unua tia-speca interkultura projekto uzanta Esperanton, kiun finance subtenas Eŭropa Komisiono.



















2. Por sia 26-a albumo Jacques Yvart elektis Esperanton.

Tio ne estas lia unua provo en la internacia lingvo, sed "Yvart kantas Brassens" datumis jam de 1998 !! Helpe de rimarkinda elekto de kanzonoj, Jakvo evoluigas unu el siaj preferataj temoj: la vojaĝadon.

La tekstaj adaptistoj, Rikardo Cash, Roel Haveman, Marcel Redoulez kaj Ĵak Le Puil, faris rimarkindan laboron kaj foje estas tre proksime al la originaloj, kio ne estas facila afero, precipe se temas pri kanzonoj.

La muzikista skipo, gvidata de Olivier Gérardin, estas menciinda kaj donas al ĉiu kanzono la ĝustan etosan tonon poluritan en la studio de la Trappe.

Krom la 14 titoloj, tiu "KD ekstra" entenas plusan muzikon de "La tempo de l' ĉerizoj", la karaokeajn versiojn de 14 titoloj kaj ankaŭ videosesion realigitan dum la registrado en la studio.

(Fonto: informoletero de Vinilkosmo)

3. Ĉiam Bizara Lando

Carlos Devizia estas argentina artisto kun multaj talentoj, kiu kiel artisto moviĝas inter pentrado, grafiko, muziko kaj videoarto.

"Ĉiam" estas la unua kanto en esperanto, kiun Carlos finis, sed aliaj estas preskaŭ finpretaj aŭ ankoraŭ prilaborataj. Carlos planas fini sian albumon "Bizara Lando" en tiu ĉi jaro.

Carlos proponas miksaĵon eksternorman de sonfontoj tiom elektronikaj kiom klasikaj, uzante por tio muzikilojn kiel la saksofonon, klarneton, klavarojn kaj aliaj nekutimajn ilojn kiel la diĝeriduon aŭ ukulelon, la tuto peras multkulturan kaj esperantan impreson riĉigitan per strukturoj kaj gamoj el tre diversaj horizontoj.

La videofilmeto de la kanto "Ĉiam" realigita de Carlos mem kaj invokanta la traserĉadon de aspektoj de libereco estis publikigita en "La Farbskatol" por anonci la preparadon de la albumo.

Por la realigado de sia videofilmeto, Carlos uzis kelkajn filmfragmentojn kaj fotojn el la publika liberrajta heredaĵo, kaj kreis etajn movbildojn, kiuj vekas en la spektantoj etoson tiel bizaran kiel lia muziko.

(Fonto: informoletero de Vinilkosmo)

Karaj amikoj, ĉu la 3 informoj interesas vin? Se vi havas vortojn pri tiuj informojn, bonvole leteru al lina laŭ la retadreso: lina68@tom.com refoje lina68@tom.com

Published at 14:39 / 2 comments / 223 visits
This post is public

October 17, 2008

Frankenstein

Mi jam finis videon farita uzante imagoj el la filmo Frankenstein (1910) kaj el Gray´s Anatomy (1918). Tiuj imagoj ne konas kopirajton kaj mi decidis fari filmeton pri la sono de mia kantajxo Frankenstein el KD "Bizara Lando". En la KD tiu kantajxo estas ligita al nurinstrumenta kantajxo kiu donas nomon al la KD.

Video realizado sobre la canción Frankenstein del CD "Bizara Lando". Para ete video usé imágenes del dominio público del Frankenstein de 1910 y de Gray´s Anatomy de 1918. En el CD esta canción está ligada a la pieza instrumental que da título al album.

Video that I made using images from Frankenstein (1910) and Gray´s Anatomy (1918) which are "public domain". This video is related to my song Frankenstein which appears in "Bizara Lando". The song is related to the instrumental track that gives name to the CD.

Jen la teksto, He Aquí la letra, here are the lyrics:

Homo faris monstron
el morta hauxto kaj organoj.
Al gxi donis vivon el la fulmo.
Sed... Kia vivo?
La kreinto abomenis sian kreajxon;
aliaj homoj, senkauxze timis gxin;
kaj ecx mi, kiu verkas,
uzas "gxin" anstataux "lin"
Kiu volas naskigxi por esti malamata?
Nek homoj nek monstroj meritas tiun cxi sorton.
Dio scias tion,
sed homoj, kiuj kredas esti dioj, ne.
Monstroj ne scias kiel agi
kaj homoj agas kiel monstroj.
Sentojn, tiuj ne spetris
kaj honte, tiuj cxi ne volas havi.
Monstro ne petis esti viva
kaj nur volas sian morton.
Kaj homo kreis vivon
nek pro sicenco nek pro amo.
Por satigi sian murdavidecon
nur li kredis.
Published at 19:54 / 0 comments / 212 visits
This post is public

( 5 posts )

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svensk ny | More...