Por atingi la diverskulturan esprimon kiun mi intencas trovi en "Bizara Lando" mi devis uzi diversajn instrumentojn el la tuta mondo.

En la fotoj oni povas vidi kelkajn el miaj instrumentoj. Multe el ili uzitaj por fari la aperontan KD-n, kaj aliaj ne uzitaj tie cxi sed kiuj helpos en vanontaj projektoj.

Rilatigita al "Bizara Lando", oni povas auxdi tie, blovinstrumentojn kiel didgxriduo (el Auxstralio), pusipia (Bolivio), saksofonon, klarneton, dolcxa fluto. Ni ankaux povas trovi frapitajn instrumentojn el Afriko kaj el diversaj landoj, kaj kordinstrumentojn kiel la Hispana gitaro, mandolino aux Tahita ukuleleo. Tiu cxi instrumento estas iel malsama ol la normala ukuleleo kiun oni ofte trovas.

Mi ankaux uzis elektran gitaron, klavarojn, sintezilojn kaj diversajn softvarojn kiel Re-birth aux malnovajn softvarojn faritaj por Comodore 64, kiel Funky Drummer.

Kompreneble mi ne uzis tiuj instrumentoj en la kutima maniero. Ekzemple, cxu mi uzas instrumenton el Afriko, sed mi ne ludas gxin uzante la tradiciaj ritmoj el Afriko. Same okazas kun aliaj instrumentoj. La motivo pro tio estas ke oni devas esti tre lerta por kapti la veran animon de la tradiciaj muzikoj, kaj devas vere koni la instrumentojn. La ideala afero estas povi ludi kune kun instrumentostoj el tiuj landoj. Cxar tio ne estas nun atingebla por mi, mi devis profundigi en la aferoj kiuj mi estas lerta kaj povas bone fari. Do, mi decidis uzi la sonojn de tiuj instrumentoj en la sercxo de novan vocxon kaj en nekutima miksado, kiu mi kredas, povas doni bizaran kaj interesan resulton.

Mi esperas profundigi tiujn eksperimentojn en venontaj KD.