Jose Manuel Lopez Gonzalez Published on April 20, 2008
by Jose Manuel Lopez Gonzalez

Jose Manuel Lopez Gonzalez's blog

Browse posts
Tradukita recepto: SALATO DE LENTOJ KAJ BANANO
Posted on August 13, 2009
6 comments (latest 3 months ago)
Mia Roboteto, Maruhito II
20 comments (latest 5 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 1 459 times

Mia Roboteto, Maruhito II

Sunday April 20, 2008 at 09:08PM

Saluton al ĉiuj,

Unu el miaj ŝatokupoj estas robotiko kaj elektroniko, kaj tial mi kreis miajn robotetojn :-). Ĉi tie vi povas vidi mian duan maŝineton, ĝi estas nomata Maruhito II. Ĝi, nuntempe, ankoraŭ nur iras tra la domo sen ŝoki kun objektoj kaj mebloj (tamen li ankoraŭ ne perceptas ĉiam bone la krurojn el la seĝoj).

La fotoj montras ĝian evoluon ekde la ligna strukturo ĝis la malalta kaj nuna strukturo el metalaj pecoj.

 

Maruhito II, preskaux definitiva formo
Maruhito II, preskaux definiti…
Maruhito II, dua formo
Maruhito II, dua formo
Maruhito II, unua formo
Maruhito II, unua formo

 

Ĝis baldaŭ, kaj dankon pro legi mian artikoleton :-)

Jose Manuel (Burnaron)

20 Comments / add your comment?

Thierry Salomon says:
Kaj kio pri flugantaj robotoj?
;)
Posted 20 months ago. ( permalink )
Jose Manuel Lopez Gonzalez replies:
Hehe :-), tiu estas bona ideo, mi jam pensis konstrui flugantan roboteton, sed mi bezonas scii pli pri aera dinamiko... :-)
Posted 20 months ago. ( permalink )
Jose Manuel Lopez Gonzalez edited this comment 20 months ago.
Celina says:
Kaj kia estas ŝatokupo de Maruhito II ? :-)
Posted 20 months ago. ( permalink )
Jose Manuel Lopez Gonzalez replies:
Ĝi ankoraŭ ne havas ŝatokupojn, aŭ almenaŭ ĝi ne diris ilin al mi :-)
Posted 20 months ago. ( permalink )
Mielo says:
hmmm... gxi estas tre bela :-)
Posted 19 months ago. ( permalink )
Jose Manuel Lopez Gonzalez replies:
Dankegon, afabla Mielo :-)
Posted 19 months ago. ( permalink )
Juanjo says:
Tre bone, kiam vi havas unu kiu purigas la hejmo, bonvolu, diru al mi :-)
Tre interesa hobio.
Amike
Juanjo
Posted 19 months ago. ( permalink )
Jose Manuel Lopez Gonzalez says:
hehe, mia patrino ankaŭ deziras purigeman roboteton, hehehe :-)

Plej amike,
Jose Manuel
Posted 19 months ago. ( permalink / translate )
Tonyo says:
Ĉu Maruhito havas rilaton kun Marujita? :-)

Kolombia amiko, Luis Guillermo, havas diversajn artikolojn en sia blogo pri robotoj: skribitaj-pensoj.blogspot.com
Posted 18 months ago. ( permalink )
Jose Manuel Lopez Gonzalez says:
hehe, ĝi ne havas rilatojn kun marujita :-), hehe

Dankegon pro la ret-adreso de Luis Guillermo, mi legos ĝin :-)
Posted 18 months ago. ( permalink )
Rafaelo homo says:
Pro tio vi ankau ĉiam faras objektojn en Dua Vivo!

Gratulon, kara flugilamiko!

Rafaelo Mateos (Markstein)
Posted 17 months ago. ( permalink )
Jose Manuel Lopez Gonzalez replies:
dankon pro via komento, bona Rafaelo :-)
Posted 17 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. says:
Tre simpatia kreaĵo, Jose! :-)

Interese: vi kelkfoje traktas Maruhiton per li. Eble ĝi-li jam gajnis sian spacon inter ni, ĉu ne? ;-) Bona knabo!

Ĉu Maruhito ne vidas krurojn de seĝo? Ĉu miopio, hipermetropio? ;-) Tauĝas irigi lin al okulkuracisto (kia Zamenhof) aŭ - kial ne? - instrui al li Esperanton! :-)
Posted 17 months ago. ( permalink )
Jose Manuel Lopez Gonzalez replies:
Dankon Fernando :-),

Por mi, mia roboteto estas preskaŭ amiketo, hehehe, tial iam mi, malvole, traktas ĝin per li :-).
Pri ĝia miopio, mi ankoraŭ ne sukcesis ke ĝi vidu la krurojn de la seĝoj, sed ĝi, almenaŭ, jam perceptas ilin per takto.
Kaj pri la afero de instrui al ĝi esperanton, do, ĝi baldaŭ eldonos per sia ekrano informojn pri temperaturo kaj aliaj aferoj en esperanto, hehe.

Dankon pro via komento kaj afableco,
Plej amike,
José Manuel
Posted 17 months ago. ( permalink )
Juko Saguĉi says:
Chu via roboteto nomighas japana nomo? En japanio, precipe en viro de familianoj de imperiestro, la nomo de'**hito' nomighas.
Via roboteto havas tre noblan nomon,chu ne?
Amike via Juko (Ginko)
Posted 14 months ago. ( permalink )
Jose Manuel Lopez Gonzalez replies:
hoo, saluton Juko (Ginko) :-)). Hehehe, mi ne sciis ke mia roboteto havas noblan nomon :-), sed mi diros tion al ĝi, mi certas ke tio feliĉigos ĝin :-))).

plej amike,
Jose Manuel (Burnaron)
Posted 14 months ago. ( permalink )
Felipe Castro says:
Salaton! Beleta roboto, kia estas ĝia cerbo (la mikroprocezilo)?
Posted 10 months ago. ( permalink )
Jose Manuel Lopez Gonzalez says:
Saluton :-)!!, Ĝia ĉefa cerbo estas PIC16F877A de la firmao Microchip
Posted 10 months ago. ( permalink / translate )
ninoviktoro says:
kia mirinda ŝatokupo
Posted 5 months ago. ( permalink )
Jose Manuel Lopez Gonzalez replies:
koran dankon :-))
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...