Saluton, karaj legantoj [por ne diri gekaraj gelegantoj]...

post komentoj rilatete al virusa marketado kaj reta deflankiĝado [kiel kutime, bedaŭrinde..] mi trovis ligilojn al eble interesa ideo:

http://www.craftster.org/forum/index.php?topic=343148.0 - la origina blogo estas tie: http://mademoisellechaos.blogspot.com/2010/03/make-your-own-seed-bombs.html

Kial ne krei el malnovaj gazetoj sem"bombojn"?

(La blogo klarigas la faradon per fotoj, bedaŭrinde nur en la angla, kvankam evidente temas pri germanino)

Jen la recepto:

  • Prenu pecojn de malnova gazeto aŭ simile (jam unuopaj paĝoj taŭgas)
  • Dispecigu ilin
  • Aldonu (varmetan) akvon kaj miksu per kuireja miksilo
  • Aldone enmiksu florsemojn (sovaĝaj floroj, grajnoj de papavo, sunfloroj ktp.): duona tekulero po paĝo jam sufiĉas
  • Metu la mason en tukon (peco da malnova tuko) kaj elpremu en kribrilo laŭeble multe da akvo
  • Plenigu muldilon per la maso (ekz. glacikuba muldilo, aŭ kun koroj, steloj..)
  • Lasu la objektojn sekiĝi (sen rekta varmo, laŭeble rapide por ne tuj ĝermigi la semojn)
  • Disĵetu en urbo, en pejzaĝon, aŭ donacu al amikoj.
  • Evitu kompreneble dissemadon de trudherboj, uzu laŭeble regionajn semojn..

Plezuron..