brilanto* Published on October 23, 2009
by brilanto*

brilanto*'s blog

Browse posts
new Sezonajn salutojn
Posted on December 22, 2009
Guglo honoras Zamenhofon
Posted on December 14, 2009
3 comments (latest 9 days ago)
Esperantokurso oficiale elektebla ĉe livemocha.com
Posted on December 3rd, 2009
Plia retkomunuma lernejo - ĉu (baldaŭ) kun Esperanto?
Posted on November 16, 2009
2 comments (latest 4 weeks ago)
Montri Esperanton al > 4 milionoj.. - Livemocha.com baldaŭ kun Esperanto-kurso
2 comments (latest 8 weeks ago)
James Thurber: La princino kaj la ladskatolo
Posted on October 5, 2009
1 comment (latest 2 months ago)
UEA: nun pli da servoj por la sama prezo..
Posted on September 28, 2009
Strangaj ŝildoj
Posted on September 26, 2009
Familia afero
Posted on August 26, 2009
3 comments (latest 3 months ago)

More information

This post is public
Attribution + share Alike
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 112 times

Montri Esperanton al > 4 milionoj.. - Livemocha.com baldaŭ kun Esperanto-kurso

Friday October 23, 2009 at 08:55AM

Eble iuj el vi jam legis pri livemocha.com - socia retejo por lerni lingvojn.

Tie eblas lerni lingvon laŭ kviza maniero, kun plejparte denaskaj parolantoj de la lingvo kiel korektlegantoj kaj helpantoj. Lernantoj povas mem kontribui kaj traduki la kurson al sia lingvo - tiel la retejo daŭre kreskas.

En la traduka teamo estas iom pli ol dek personoj, kaj la progreso estas ĉ. 60% ĉe skriba, 40% ĉe parola kompletigo.
Momente la germana interfaco estas tradukata: sume pliaj 4000 frazoj, kiuj eble iam estu tradukataj el Esperanto - restas do farendaĵoj.

Jam nun estas kelkaj *milionoj* da scivolemaj lernantoj el la tuta mondo, kaj Esperanta versio estas survoje.
La tradukado estas pena procezo, ĉar la dumil frazoj kaj sonaĵoj devas esti konfirmitaj de minimume 5 aliaj kuntradukantoj. Tio bezonas tempon (ne ĉiu konsentas al ĉio, kaj ne ĉiam ĉiuj tradukantoj viglas), sed ebligas bonan kvaliton de la kurso.

Tamen nun ja estas la lasta fazo - kaj vi des pli povas rapidigi la pretigon! (kaj poste espereble resti por subteni kvalitan flegadon de la novaj lernantoj aŭ eble eĉ amikoj..)

Aliĝu senpage al la retejo kaj kunhelpu.

Ĉu ne estus bela kristnaska, jarfina aŭ zamenhoftaga donaco, esti videbla al milionoj da lingvolernantoj?

Preterrigardu kaj mem vidu, kiel funkcias ĉio [ĉiuj lingvoj ja funkcias same, do eblas rekte kompari] kaj kiom facile estas lerni aliajn lingvojn..

Salute instigas

"brilanto" (Robert).

2 Comments / add your comment?

Mielo says:
Mi uzis la paĝon kelkfoje, mi intencis lerni tie hispanan kaj anglan lingvon. Por mi la problemo estas tio, ke mi povas lerni ĉion anglalingve. Do, ankaŭ la anglan. Se mi estas vera komencanto angle, kiel mi povas kompreni la komandojn ?
Kiel oni povos uzi tie la Esperanton ? Ĉu oni povus lerni ĉion lingvon Esperante aŭ estos Esperanto kurso kaj oni povos praktiki ĝin uzante angle, germane, ktp. ? Por mi, kaj eble ankaŭ aliaj homoj estus pli bona la unua verzio.
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
brilanto* replies:
Estas du diversaj aferoj: la interfaca lingvo (do kun klarigoj kaj erarmesaĝoj) kaj la kursa lingvo (en kiu aperas ĉiuj vortoj, sonoj kaj ekzercoj).

Tiu unua lingvo estas elektebla en la supra maldekstra angulo ("Select a language") - momente estas la angla, ĉina, hispana, japana, portugala, korea, rusa kaj franca.
Momente estas tradukata la germana interfaco, kiu enhavas ĉ. 4000 frazerojn - do same ampleksa kiel por ĉiuj kursoj kune, nur sen sonoj.

La kursa lingvo estas tiu de lerneblaj lingvoj, momente kolekto de 30 lingvoj - de la komenca (kaj ĉefa) angla tra araba, islanda, hungara [certe vi povus taksi, ĉu la kurso ĝuste instruas..] ĝis urdua.
Kaj ĝuste tie esperanto estos plia lernebla lingvo. Pli kutime estas kursenhavo en Esperanto, ol doni instrukciojn en lernenda lingvo.

Se la kurso haveblos, kaj estos sufiĉe sukcesa, eble iam oni komencus ankaŭ traduki la interfacon en ĝin. Sed dume por la klarigoj (instrua lingvo) vi devas elekti inter la unuaj 9, se ne venas dume pliaj.
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
brilanto* edited this comment 8 weeks ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...