(el: "Twelve short masterpieces", echo English Readers, eldonejo Klett, Stuttgart, unua eldono 1984, p. 36-37, ISBN 3-12-5773 00-8)
elangligita de Ro Ato unue je 24a januaro 2007
Estis iam en fora lando reĝo, kies filino estis la plej bela princino en la mondo. Ŝiaj okuloj similis al cejanoj, ŝia hararo estis pli dolĉa ol hiacintoj, kaj ŝia gorĝo igis cignojn aspekti polvaj.
Ekde la tempo kiam ŝi estis unujara, la princino estis superŝutita de donacoj. Ŝia infanvartejo aspektis kiel la montrofenestro de Cartier's. Ŝiaj ludiloj ĉiuj konsistis el oro aŭ plateno aŭ diamantoj aŭ smeraldoj.
Ŝi ne rajtis havi lignajn blokojn aŭ porcelanajn pupojn aŭ gumohundojn aŭ tolajn librojn, ĉar tiaj materialoj estis rigardataj mizeraj por la filino de reĝo.
Kiam ŝi havis sep jarojn, oni permesis al ŝi partopreni la geedziĝon de ŝia frato kaj ĵeti verajn perlojn al la fianĉino anstataŭ rizon. Nur la najtingalo kun ĝia ora laringo rajtis kanti por la princino. La ordinara pasero kun ĝia buksa fluto estis forbarata el la palacaj terenoj. Ŝi promenis en arĝento-kaj-veluraj pantofloj al safira-kaj-topaza banejo kaj dormis en ebura lito ornamita per rubenoj.
La tagon, kiam la princino iĝis 18jara, la reĝo sendis reĝan ambasadoron al la kortegoj de kvin najbaraj regoj por anonci ke li ŝatus doni la manon de lia filino al tiu princo, kiu alportus al ŝi la donacon, kiu plej plaĉos al ŝi.
La unua alvenanta princo ĉe la palaco rajdis sur facilmova blanka vir-ĉevalo kaj demetis al la piedoj de la princino enorman pomon faritan el solida oro, kiun li estis preninta de drako gardinta ĝin dum milo da jaroj. Ĝi estis metita sur longan eburan tablon destinitan por teni la donacojn de la princinaj svatantoj. La dua princo, kiu venis sur griza ĉas-ĉevalo, portis al ŝi najtingalon faritan el mil diamantoj, kaj ĝi estis metita apud la oran pomon. La tria princo, rajdante sur nigra ĉevalo, portis grandan juvelskatolon farita el plateno kaj safiroj, kaj ĝi estis metita apud la diamantan najtingalon. La kvara princo, surdorse de fiera flava ĉevalo, donis al la princino gigantan koron farita el rubenoj kaj traborita de smeralda sago. Ĝi estis metita apud la platen-kaj-safiran juvelskatolon.
Nun la kvina princo estis la plej fortika kaj belaspekta el ĉiuj svatantoj, sed li estis la filo de malriĉa reĝo, kies regno estis tro-vizitata de musoj kaj lokustoj kaj magiistoj kaj min-inĝenieroj tiel, ke ne restis multo valora en ĝi. Li venis trotante al la palaco de la princino sur plug-ĉevalo kaj li portis al ŝi etan ladskatolon plenigita per glimo kaj feldspato kaj amfibolo, kiujn li plukis survoje.
La aliaj princoj rikanis per abomeninda ridego, kiam ili vidis la falsbrilan donacon, kiun la kvina princo portis al la princino. Sed ŝi ekzamenis ĝin kun granda intereso kaj kriĉis pro ĝojo, ĉar dum ŝia tuta vivo ŝi estis plenŝtopita per valoraj ŝtonoj kaj senprezaj metaloj, sed ŝi neniam antaŭe vidis ladon aŭ glimon aŭ feldspaton aŭ amfibolon.
La ladskatolo estis metita apud la rubenan koron traborita per smeralda sago.
"Nun," diris la reĝo al sia filino, "vi devas elekti la donacon, kiun vi plej ŝatas kaj edzigi la princon, kiu alportis ĝin."
La princino ridetis kaj paŝis al la tablo kaj plukis la donacon ŝi plej ŝatis. Estis la plateno-kaj-safira juvelskatolo, la donaco de la tria princo.
"La maniero kiel mi rigardas," ŝi diris, "estas jena. Estas tre granda kaj multekosta skatolo, kaj kiam mi estos edzinita, mi renkontos multajn admirantojn, kiuj donos al mi valorajn juvelojn, kun kiuj mi povos plenigi ĝin ĝis la supro. Tial, ĝi estas la plej valora donaco el ĉiuj, kiujn miaj svatantoj alportis min, kaj mi ŝatas ĝin plej multe."
La princino edzinigis la trian princon dum la sama tago meze en granda ĝojado kaj alta spektaklo. Pli ol centmil perloj estis ĵetitaj al ŝi kaj ŝi amis tion.
Moralo: Ĉiuj kiuj pensis, ke la princino elektos la ladskatolon plenigitan per senvaloraj ŝtonoj anstataŭ iun el la aliaj donacoj bonvolu postresti post la leciono kaj skribi centfoje sur la tabulon ‘Mi pli volonte havas bulon el aluminiosilikato anstataŭ diamantan kolĉenon.'
Biografiaj notoj
James Thurber estas rigardata de multaj kiel plej granda usona humoristo de la 20a jarcento. Li naskiĝis en Columbus, Ohio en 1894.
Ekde frua infanaĝo li suferis je malbona vidkapablo. Pro tio estis al li ne eble partopreni en la armeo dum la unua mondmilito kaj anstataŭe li laboris kiel registara dungito.
Post diplomiĝiĝo ĉe la Ŝtata Universitato de Ohio li okupis diversajn laborojn en Usono kaj eksterlande: li estis skipano de la usona ambasadejo en Parizo dum du jaroj kaj laboris kiel ĵurnalisto por kelkaj usonaj tag-gazetoj.
En 1926 li aniĝis al la The New Yorker – fama usona kritika kaj satira magazino. Ĝi estis tiu magazino, kiu unue publikigis plej multajn de liaj rakontoj kaj bildstrioj.
Sume James Thurber publikigis 20 librojn, plej multaj miksaĵo inter bildstrioj, skeĉoj, rakontoj kaj eseoj. Unu el liaj plej favorataj formoj estis la fablo – ĝi ebligis al li krei subtilajn kaj satirajn pintojn pri la vojoj de la (moderna) mondo.
Dufoje li estis edziĝinta kaj divorcinta. En lia pli malfrua vivo li vivis sola en Konektikuto, suferante je kreskanta blindeco. Li mortis en Nov-Jorko en 1961.