7-a parto de historio

Historio ne estas instruistino de vivo

- ĝi estas instruistino de morto.


Mi ĉi tion konkludis ĉar mi ekploris skribante pri la okazo en kiu partoprenis personoj kiuj estas tre proksimaj al mi.

Iam, antaŭ ĉirkaŭ 70 jarojn severaj militaj juĝistoj batadis du virojn kiujn mi tre amas. Ili estis batataj tiom longe kaj kruele ke ilia karno estis dividata de ostoj. Fine ili estis kondamnitaj je la pafmorto. Iliaj nomoj estis Arsenije kaj Dobrosav.

Dum ilin ekzekutistoj eskortis al eŝafodo - ilin kaŝe akompanis maljunulino Veka, la patrino de Dobrosav portante litkovrilon kiun ŝi teksis kaj ŝi ilin surkovris preskaŭ tuj post la ekzekuto.

Ĉi ateston mi alskribis en libron pri historio pri mia loĝloko. Mi ploris dum mi skribis ĉar ili estis al mi tre proksimaj amikoj kaj la avino Velika - Veka (Maja) estis popolakuŝistino kiu akuŝis min kiel novnaskiton.
ĉiam - kiam ni renkontis ŝi tre ĝojis (jam delonge ni ne plu renkontas), kriante laŭte: "Maja lin akuŝis!"

Bedaŭrinde!