About this blog

  • 10 posts
  • 3717 visits

» add a comment?

september 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

Archives

September 4, 08

Kion vi nun faras?

Ĉu vi uzas Twitter?

Vikipedio / Twitter

Ankaŭ en Twitter troviĝas esperantistoj, kaj tie ili skribas esperante.
Por praktiki kaj ekzerci mian Esperanton ankaŭ mi skribas esperante kion mi nun faras. :-)
Provu.

Twitter / Bonulo

© Published at 00:05 ( 4 comments / 36 visits )
This post is public

August 27, 08

Kial mi malofte vizitas ipernity.

Lastatempe mi malofte vizitas ipernity. Ĉar por mi ipernity estas iom peza. Ekzemple, kiam mi volas malfermi la paĝon de ipernity aŭ alŝuti ion al ipernity, tiam mi bezonas atendi du aŭ tri minutojn! Kiel ĉe vi? Mi jam demandis miajn amikojn pri tio, sed ili respondis ke ili ne havas tiajn problemojn...

.....................


Nu, antaŭ unu monato mi ekuzis iPhone. Dank' al iPhone mi nun povas facile konekti al interreto, kaj de tiam mi skribas kion mi nun faras per Twitter. Jes, ankaŭ tie esperantistoj troviĝas. :-)

twitter.com/Bonulo

Twitter

© Published at 03:05 ( 2 comments / 54 visits )
This post is public

June 8, 08

Verda Babilejo en DV

La unuan de Junio mi translokiĝis al nova tereno...
(Ne, temas pri virtuala mondo, Dua Vivo. :-)
kaj konstruas babilejon por esperantistoj kaj informejon pri Esperanto por japanoj.
Vizitu min.
Ĉiuj esperantistoj estas bonvenaj.

Verda Babilejo

 

Verda Babilejo

© Published at 03:20 ( 11 comments / 422 visits )
This post is public

February 15, 08

Naŭ miliardoj okcent sepdek ses milionoj kvincent kvardek tri mil ducent dek

Mi skribas ĉi tiun artikoleton je la nula horo kaj kvardek minutoj. (Sed, kial do oni ne diras "du triono" anstataŭ kvardek minutoj?) Ĉe mi jam estas sabato (Jes, mi loĝas en via estonteco.), la dek sesa tago de la dua monato (Februaro) en la jaro du mil ok.

Antaŭhieraŭa frumatene, mi partoprenis lecionon por komencantoj en DV, kaj mi relernis kiel oni montras horon kaj aliaj. (Dankon, Bea.)

Mi konfesos... ke... por mi legi horon kaj ciferojn Espernate estas tre malfacila. Tial ĝis nun mi ĉiam legis ciferojn jepane, kaj mi ĉiam montris nombrojn cifere... Sed mi decidis ke de nun mi ne uzos cifelojn por skribi nombrojn kaj montri horon.

© Published at 15:44 ( 8 comments / 748 visits )
This post is public

January 28, 08

Kion vi manĝis?

Diru al mi kion vi manĝis. :-)

Hodiaŭ mi manĝis... Vidu mian albumon "Manĝaĵoj".

 

© Published at 15:24 ( 24 comments / 842 visits )
This post is public

© Published at 04:46 ( 6 comments / 670 visits )
This post is public

November 18, 07

Nova kurso por komencantoj en DV

Nova kurso por komencantoj komenciĝos en la 22a (japana horo) de novembro ĉe Esperanto-Lando. La lecionoj okazos de la 6a ĝis la 7a horo en ĉiu-ĵaŭdo (japana horo). Du miaj japanaj amikinoj partoprenos la kurson. (Unu el ili estas mia reala kunloĝantino. Bedaŭrinde ŝi ne havas taŭgan komputilon por ludi DV-on, tial ŝi uzos mian. Mi ne povos kune ĉeesti la kurson kun ŝi, sed mi helpos ŝin apude (reale).)

Hodiaŭ matene mi vizitis la kursan ĉambron. Ŝajnas al mi ke ĝi estas preta.

© Published at 01:37 ( 0 comments / 388 visits )
This post is public

October 19, 07

Esperanto-lecionoj en Dua Vivo

Antaŭ 1 semajno meznivelaj lecionoj de Esperanto en Dua Vivo komencis ĉe Esperanto-Lando de Erick Nykvist. Ĉe mi (en japanio), la leciono okazas de la 5a ĝis 6a kaj duono en ĉiu marda mateno. (20:00-21:30 GMT ĉiulunde) Mi bedaŭras ke la horo estas tro frua por mi, kaj mi ne povis ĉeesti al lasta leciono, ĉar mi ne povis vekiĝi je la 5a... :-P

La instruisto estas Lariko Melnik. Ŝi estas bona instruisto, sed ŝi donis hejmtaskon al ni. Ni kursanoj devas legi la 3an ĉapitron de "Vivo de Zamenhof" ĝis la venonta leciono... Ve!!

Leciono 01
Leciono 02

© Published at 03:21 ( 0 comments / 395 visits )
This post is public

October 19, 07

Mia unua albumo

Mi publikigis mian unuan albumon pri mia domo en Dua Vivo.
Vidu la albumon kaj postlasu vian mesaĝon. :-)

Mia domo en Dua Vivo

© Published at 00:44 ( 0 comments / 248 visits )
This post is public

October 18, 07

Esperanto en Dua Vivo

Ĉu vi jam scias pri Dua Vivo (Second Life)?

Dua Vivo estas virtuala mondo. Tie oni havas sian avataron kaj povas promeni tra la mondo, babili kun aliaj avataroj, aĉeti tie virtualan domon, kaj... JES! ANKAŬ ESPERANTUJO TROVIĜAS TIE!!

Mi jam estas membro de kelkaj esperantaj grupoj en Dua Vivo, kaj konas multajn esperantistojn kaj ĝuas babili kun ili. Ĉu vi povas kredi? Ni jam havis UNIVERSALAN KONGRESON en Dua Vivo!! (Vidu ĉi tiun retpaĝon: ESPERANTO EN METAVERSOJ)

Provu ĝin. Oni povas ekuzi ĝin senpage. :-)

© Published at 05:17 ( 7 comments / 348 visits )
This post is public


( 10 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Bonulo