October 2007
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30 31        

Archives

July 2009 (1)
January 2009 (1)
December 2008 (1)
November 2008 (1)
October 2008 (1)
September 2008 (1)
August 2008 (1)
June 2008 (1)
February 2008 (1)
January 2008 (1)
December 2007 (1)
November 2007 (1)
October 2007 (3)

October 18, 2007

Esperanto en Dua Vivo

Ĉu vi jam scias pri Dua Vivo (Second Life)?

Dua Vivo estas virtuala mondo. Tie oni havas sian avataron kaj povas promeni tra la mondo, babili kun aliaj avataroj, aĉeti tie virtualan domon, kaj... JES! ANKAŬ ESPERANTUJO TROVIĜAS TIE!!

Mi jam estas membro de kelkaj esperantaj grupoj en Dua Vivo, kaj konas multajn esperantistojn kaj ĝuas babili kun ili. Ĉu vi povas kredi? Ni jam havis UNIVERSALAN KONGRESON en Dua Vivo!! (Vidu ĉi tiun retpaĝon: ESPERANTO EN METAVERSOJ)

Provu ĝin. Oni povas ekuzi ĝin senpage. :-)

Published at 05:17 / 7 comments / 845 visits
This post is public

October 19, 2007

Mia unua albumo

Mi publikigis mian unuan albumon pri mia domo en Dua Vivo.
Vidu la albumon kaj postlasu vian mesaĝon. :-)

Mia domo en Dua Vivo

Published at 00:44 / 0 comments / 394 visits
This post is public

October 19, 2007

Esperanto-lecionoj en Dua Vivo

Antaŭ 1 semajno meznivelaj lecionoj de Esperanto en Dua Vivo komencis ĉe Esperanto-Lando de Erick Nykvist. Ĉe mi (en japanio), la leciono okazas de la 5a ĝis 6a kaj duono en ĉiu marda mateno. (20:00-21:30 GMT ĉiulunde) Mi bedaŭras ke la horo estas tro frua por mi, kaj mi ne povis ĉeesti al lasta leciono, ĉar mi ne povis vekiĝi je la 5a... :-P

La instruisto estas Lariko Melnik. Ŝi estas bona instruisto, sed ŝi donis hejmtaskon al ni. Ni kursanoj devas legi la 3an ĉapitron de "Vivo de Zamenhof" ĝis la venonta leciono... Ve!!

Leciono 01
Leciono 01
Leciono 02
Leciono 02

Published at 03:21 / 0 comments / 689 visits
This post is public

( 3 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...