Bonulo Published on February 15, 2008
by Bonulo

Bonulo's blog

Browse posts
Ne forgesu akuzativon!
Posted on October 18, 2008
5 comments (latest 12 months ago)
Kion vi nun faras?
Posted on September 4, 2008
5 comments (latest 15 months ago)
Kial mi malofte vizitas ipernity.
Posted on August 27, 2008
3 comments (latest 15 months ago)
Verda Babilejo en DV
Posted on June 8, 2008
11 comments (latest 16 months ago)
Naŭ miliardoj okcent sepdek ses milionoj kvincent kvardek tri mil ducent dek
10 comments (latest 12 months ago)
Kion vi manĝis?
Posted on January 28, 2008
24 comments (latest 19 months ago)
Ĝojan Kristnaskon kaj feliĉan novjaron!
Posted on December 23, 2007
6 comments (latest 23 months ago)
Nova kurso por komencantoj en DV
Posted on November 18, 2007
Esperanto-lecionoj en Dua Vivo
Posted on October 19, 2007

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 2 070 times

Naŭ miliardoj okcent sepdek ses milionoj kvincent kvardek tri mil ducent dek

Friday February 15, 2008 at 03:44PM

Mi skribas ĉi tiun artikoleton je la nula horo kaj kvardek minutoj. (Sed, kial do oni ne diras "du triono" anstataŭ kvardek minutoj?) Ĉe mi jam estas sabato (Jes, mi loĝas en via estonteco.), la dek sesa tago de la dua monato (Februaro) en la jaro du mil ok.

Antaŭhieraŭa frumatene, mi partoprenis lecionon por komencantoj en DV, kaj mi relernis kiel oni montras horon kaj aliaj. (Dankon, Bea.)

Mi konfesos... ke... por mi legi horon kaj ciferojn Espernate estas tre malfacila. Tial ĝis nun mi ĉiam legis ciferojn jepane, kaj mi ĉiam montris nombrojn cifere... Sed mi decidis ke de nun mi ne uzos cifelojn por skribi nombrojn kaj montri horon.

10 Comments / add your comment?

Bea Allée says:
Gratulojn, Bonulo!
Bona metodo por trejniĝi pri numeroj estas laŭtvoĉa legado kiam oni veturas aŭte: numeroj troveblas sur aŭtaj numerŝildoj, distancindikiloj, rapidlimigaj ŝildoj, ktp.
Ĉar vi loĝas en Tokio, eble aŭton vi malmulte uzas, sed numerojn vi certe ankaŭ trovos surstrate kaj enmetroe - pri enkapa aŭ laŭtvoĉa legado, kvankam tia lasta estas preferinda, decidu vi mem!
Amike,
Bea
Posted 22 months ago. ( permalink )
Bonulo says:
Dankon, Bea. Bone, do mi legos ilin laŭtvoĉe ie ajn. :-)
Posted 22 months ago. ( permalink )
Bonulo edited this comment 22 months ago.
LaPingvinopro replies:
Post eklerno de Esperanto mi laboris en la lerneja feriaro ĉe lernolibra disdonejo. Tie estis multe da numeroj, kaj tiel mi ekzercis.

Cetere mi devas diri ke la Esperantaj numeroj por mi estas multe pli facilaj ol ekzemple la francaj... (provu ekscii kial... ;) tio havas kialon ja :P)
Posted 12 months ago. ( permalink )
Angelic Cante says:
Kara estontecemulo,

Ĉu vi legis la Umberto Ecco-an libron titolita " L'isola del giorno prima " (la malsekvanta taga insulo). Eble eĉ ekzistas tiu libro esperante ĉar Ecco-o estas samideano del Esperanto. Temas pri la datŝanĝa linio. Mi ne certas mi komprenis plene tiun libron (tradukon en la francan), sed mi ŝatis legi ĝin (belaj imagoj igis en mian nekulturan cerbon).

Mi iras liton nun : unu ŝafo, du ŝafoj, tri ŝafoj, sekvu Bonulo... 4 5 6 7 8 9 10 11...
Posted 21 months ago. ( permalink )
Mirabelinka says:
Ankaŭ mi havas problemojn kun ciferoj ĉiam. Al laborejo mi iras piede do mia E-amiko konsilis al mi, ke mi kalkulu paŝojn dum la irado :-) Bedaŭrinde mi ĉiam forgesas pri tio ...
Posted 21 months ago. ( permalink )
Bonulo says:
Saluton, Hanka. Ĉu vi kalkulas viajn paŝojn laŭtvoĉe? Kiom da paŝoj vi bezonas ĝis via oficejo? :-)
Posted 21 months ago. ( permalink )
Mirabelinka says:
Saluton Bonulo. Hodiaux mi provis kalkuli la pasxojn sed pro la frosto mi iris tre rapide kaj mi ecx pole ne sukcesis :-)
Posted 20 months ago. ( permalink )
NAVAVAR ՆԱՒԱՎԱՐ says:
Jes en la araba oni nomas 20 minutojn 'trionhoro' (=tilt)
Posted 19 months ago. ( permalink )
Cezar /Kaiserpro says:
du trionoj estus nekutima maniero esprimi tiun tempon en Esperanrto, kutimas "je la nula kaj kvardek" aŭ dudek (minutojn) antaŭ la unua
Posted 15 months ago. ( permalink )
LaPingvinopro replies:
Sed nepre ne estas eraro, kaj fakte nur pliriĉigas Esperanton kiel neokcidentan lingvon.
Posted 12 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...