About this blog

  • 15 posts
  • 10 892 visits
July 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

July 21, 2009

La Movada Foiro ankaŭ en DV

Ne forgesu ke la 25-an de Julio de la 18-a kaj duono ĝis la 20-a kaj duono centra eŭropa tempo ni duavivaj esperantistoj (Lariko, Babilonto, Esperantino, Ginko, kaj mi) prezentos duavivan esperantujon al la kongresanoj de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko.

La Movada Foiro en DV
La Movada Foiro en DV

http://slurl.com/secondlife/Heim/91/117/24

Published at 20:14 ( 2 comments / 470 visits )
This post is public

January 16, 2009

Esperantujo en Dua Vivo

Antaŭ kelkaj semajnoj unu el miaj amikoj en Dua Vivo diris al mi ke ni duavivaj esperantistoj devus havi gazeton pri esperantujo en Dua Vivo. Mi respondis lin ke havi blogon estus pli bona ol havi gazeton ene de Dua Vivo. Tial ni kunlabore kreis novan blogon pri Dua Vivo.

Mia amikino Bergino pli detale klarigas pri nia blogo.
www.ipernity.com/blog/29075/122401

Vizitu nian blogon "Esperantujo en Dua Vivo": duavivo.wordpress.com

esperantujo en duavivo
esperantujo en duavivo

Published at 04:03 ( 5 comments / 904 visits )
This post is public

December 31, 2008

Feliĉan novjaron!!

Verdire la nova jaro ankoraŭ ne venis. (Nun estas la dudek-tria kaj kvin dek.) Kaj kompreneble mi ankoraŭ ne spektis la unuan sunleviĝon de la jaro du mil naŭ... (En Japanujo spekti la unuan sunleviĝon de la jaro estas tre populara kutimo. Sed mi ne volas vekiĝi tre frue, kaj mi ne volas atendi la sunleviĝon tremante mian korpon pro malvarmo. Tial mi decidis spekti ĝin en Dua Vivo antaŭ ol la jaro venis. :-) Sed, bone...

Tempo flugas kiel sago
Tempo flugas kiel sago





Published at 14:54 ( 0 comments / 326 visits )
This post is public

November 20, 2008

Ni japanoj neniam manĝas krudan fiŝon!

Lastatempe mi ekhavis dubon pri uzado de vorto "kruda".
Mi kontrolis pri la vorto, kaj eksciis ke ni japanoj neniam manĝas krudan fiŝon.

Ni neniam manĝas krudan fiŝon

Published at 00:39 ( 16 comments / 826 visits )
This post is public

October 18, 2008

Ne forgesu akuzativon!

Mi malofte skribas ĉi tie, ĉar mi ofte skribas en mia blogo "Ne forgesu akuzativon!". Jes, mi ofte forgesis akuzativon, kaj ofte tro uzas akuzativon. Kaj kompreneble mi ofte faras aliajn erarojn. Mi preskaŭ ĉiutage ion skribas en la blogo, tial mia blogo estas plenplena de eraroj. Sed bone, tio ne gravas. Ĉar eraro estas patro de sukceso... Jes? Antaŭ ĉio mi devas rimarki mian eraron? hehe, jes, vi pravas.

Mia blogo
Mia blogo



Ne forgesu akuzativon!

Published at 00:13 ( 5 comments / 561 visits )
This post is public

September 4, 2008

Kion vi nun faras?

Ĉu vi uzas Twitter?

Vikipedio / Twitter

Ankaŭ en Twitter troviĝas esperantistoj, kaj tie ili skribas esperante.
Por praktiki kaj ekzerci mian Esperanton ankaŭ mi skribas esperante kion mi nun faras. :-)
Provu.

Twitter / Bonulo

Published at 00:05 ( 5 comments / 667 visits )
This post is public

August 27, 2008

Kial mi malofte vizitas ipernity.

Lastatempe mi malofte vizitas ipernity. Ĉar por mi ipernity estas iom peza. Ekzemple, kiam mi volas malfermi la paĝon de ipernity aŭ alŝuti ion al ipernity, tiam mi bezonas atendi du aŭ tri minutojn! Kiel ĉe vi? Mi jam demandis miajn amikojn pri tio, sed ili respondis ke ili ne havas tiajn problemojn...

.....................


Nu, antaŭ unu monato mi ekuzis iPhone. Dank' al iPhone mi nun povas facile konekti al interreto, kaj de tiam mi skribas kion mi nun faras per Twitter. Jes, ankaŭ tie esperantistoj troviĝas. :-)

twitter.com/Bonulo

Twitter
Twitter

Published at 03:05 ( 3 comments / 432 visits )
This post is public

June 8, 2008

Verda Babilejo en DV

La unuan de Junio mi translokiĝis al nova tereno...
(Ne, temas pri virtuala mondo, Dua Vivo. :-)
kaj konstruas babilejon por esperantistoj kaj informejon pri Esperanto por japanoj.
Vizitu min.
Ĉiuj esperantistoj estas bonvenaj.

Verda Babilejo
Verda Babilejo

 

Verda Babilejo

Published at 03:20 ( 11 comments / 1032 visits )
This post is public

February 15, 2008

Naŭ miliardoj okcent sepdek ses milionoj kvincent kvardek tri mil ducent dek

Mi skribas ĉi tiun artikoleton je la nula horo kaj kvardek minutoj. (Sed, kial do oni ne diras "du triono" anstataŭ kvardek minutoj?) Ĉe mi jam estas sabato (Jes, mi loĝas en via estonteco.), la dek sesa tago de la dua monato (Februaro) en la jaro du mil ok.

Antaŭhieraŭa frumatene, mi partoprenis lecionon por komencantoj en DV, kaj mi relernis kiel oni montras horon kaj aliaj. (Dankon, Bea.)

Mi konfesos... ke... por mi legi horon kaj ciferojn Espernate estas tre malfacila. Tial ĝis nun mi ĉiam legis ciferojn jepane, kaj mi ĉiam montris nombrojn cifere... Sed mi decidis ke de nun mi ne uzos cifelojn por skribi nombrojn kaj montri horon.

Published at 15:44 ( 10 comments / 1971 visits )
This post is public

January 28, 2008

Kion vi manĝis?

Diru al mi kion vi manĝis. :-)

Hodiaŭ mi manĝis... Vidu mian albumon "Manĝaĵoj".

 

Published at 15:24 ( 24 comments / 2032 visits )
This post is public

Published at 04:46 ( 6 comments / 1272 visits )
This post is public

November 18, 2007

Nova kurso por komencantoj en DV

Nova kurso por komencantoj komenciĝos en la 22a (japana horo) de novembro ĉe Esperanto-Lando. La lecionoj okazos de la 6a ĝis la 7a horo en ĉiu-ĵaŭdo (japana horo). Du miaj japanaj amikinoj partoprenos la kurson. (Unu el ili estas mia reala kunloĝantino. Bedaŭrinde ŝi ne havas taŭgan komputilon por ludi DV-on, tial ŝi uzos mian. Mi ne povos kune ĉeesti la kurson kun ŝi, sed mi helpos ŝin apude (reale).)

Hodiaŭ matene mi vizitis la kursan ĉambron. Ŝajnas al mi ke ĝi estas preta.

Published at 01:37 ( 0 comments / 608 visits )
This post is public

October 19, 2007

Esperanto-lecionoj en Dua Vivo

Antaŭ 1 semajno meznivelaj lecionoj de Esperanto en Dua Vivo komencis ĉe Esperanto-Lando de Erick Nykvist. Ĉe mi (en japanio), la leciono okazas de la 5a ĝis 6a kaj duono en ĉiu marda mateno. (20:00-21:30 GMT ĉiulunde) Mi bedaŭras ke la horo estas tro frua por mi, kaj mi ne povis ĉeesti al lasta leciono, ĉar mi ne povis vekiĝi je la 5a... :-P

La instruisto estas Lariko Melnik. Ŝi estas bona instruisto, sed ŝi donis hejmtaskon al ni. Ni kursanoj devas legi la 3an ĉapitron de "Vivo de Zamenhof" ĝis la venonta leciono... Ve!!

Leciono 01
Leciono 01
Leciono 02
Leciono 02

Published at 03:21 ( 0 comments / 673 visits )
This post is public

October 19, 2007

Mia unua albumo

Mi publikigis mian unuan albumon pri mia domo en Dua Vivo.
Vidu la albumon kaj postlasu vian mesaĝon. :-)

Mia domo en Dua Vivo

Published at 00:44 ( 0 comments / 389 visits )
This post is public

October 18, 2007

Esperanto en Dua Vivo

Ĉu vi jam scias pri Dua Vivo (Second Life)?

Dua Vivo estas virtuala mondo. Tie oni havas sian avataron kaj povas promeni tra la mondo, babili kun aliaj avataroj, aĉeti tie virtualan domon, kaj... JES! ANKAŬ ESPERANTUJO TROVIĜAS TIE!!

Mi jam estas membro de kelkaj esperantaj grupoj en Dua Vivo, kaj konas multajn esperantistojn kaj ĝuas babili kun ili. Ĉu vi povas kredi? Ni jam havis UNIVERSALAN KONGRESON en Dua Vivo!! (Vidu ĉi tiun retpaĝon: ESPERANTO EN METAVERSOJ)

Provu ĝin. Oni povas ekuzi ĝin senpage. :-)

Published at 05:17 ( 7 comments / 821 visits )
This post is public


( 15 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Bonulo

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...