Bohumila Trzosova Published on April 23, 2009
by Bohumila Trzosova

Bohumila Trzosova's blog

Browse posts
new Svatopluk kaj liaj filoj - Mito el la cxehxoslovaka historio
Posted on December 20, 2009
3 comments (latest 3 days ago)
Ruĝaj fiŝetoj de Raymond Schwartz (La ĝoja podio)
7 comments (latest 3 days ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 2 people added it to their favorites
  2. Read 362 times

Ruĝaj fiŝetoj de Raymond Schwartz (La ĝoja podio)

Thursday April 23, 2009 at 02:31PM

Pri miaj fiŝetoj estas tuta kaj teda historio: sed mi rakontos ĝin al vi.

Kial mi enkondukis en mian hejmon ruĝajn fiŝetojn? Unue, ĉar estas tuta laŭmoda pasio okupiĝi nun pri fiŝbredado, due ĉar fiŝoj estas afablaj kunuloj, kiuj nek tro bruas, nek malpurigas la ĉambrojn kaj kies apetitbezonoj ne pezas tro senteble sur mezburĝa budĝeto, trie kaj ĉefe, ĉar oni donacis ilin al mi.

Kompreneble, la ĝentila donacanto ne alportis la fiŝojn pakitaj en papero sed naĝantaj en glaseto kun tiom da akvo, kiom kvar fiŝetoj nepre bezonas por spiri libere kaj tamen ne droni. Do, urĝe necesis antaŭ ĉio; akiri komfortan vitran ujon por loĝigi la fiŝojn laŭ la plej elementaj postuloj de humaneco. Bona, taŭga ujo kostas minimume 18 frankojn. Tion lerta vendisto tre sukcese klarigis al mi. Plue, por krei ĉirkaŭ la fiŝetoj hejmecan pejzaĝon, la sama vendisto altrudis al mi du akvoplantaĵojn kaj dudek tri diversajn ŝtonetojn, ruĝajn, verdajn, bluajn, nigrajn, kiuj kostis preskaŭ samtiom, kiom safiroj, topazoj kaj rubenoj.Plej multaj estis bluaj, ĉar laŭ diro de la kompetenta vendisto, ilin la fiŝoj preferas. Ili estis ankaŭ la plej multekostaj. La fiŝoj havas strangajn preferojn. Mi aĉetis ankaŭ nutraĵojn kaj specialan reton por kapti la fiŝetojn ne difektante ilin.

Kiam mi alvenis hejme kun miaj diversaj aĵoj kaj iloj, tri fiŝetoj estis jam mortintaj. La kvara ankoraŭ vivis, sed nur tute provizore. Per nostalgia vostbato ĝi tre nete montris, ke io estas ne en ordo. Tuj mi venigis veterinaron, faman profesoron, specialiston pri fiŝaj malsanoj (iĥtiologo li titolis sin, aŭ simile). Kaj la fama profesoro senhezite diagnozis: "Kapdoloroj kun intestaj komplikaĵoj. Necesas tuj laksigi la pacienton". Bedaŭrinde la iĥtiologo forgesis kunporti la specialan laksigaparaton kaj li devis rapide reiri al sia kliniko. Kiam li revenis, ĉi tiun fojon kun la necesa aparato, la kvara fiŝo estis ankaŭ mortinta. La fama iĥtiologo tamen kalkulis du vizitojn. Estas regule.

Postrestis ĉe mi bela, granda vintra ujo, tute taŭga por enteni ruĝajn fiŝetojn; postrestis ankaŭ akvoplantaĵoj kaj diverskoloraj ŝtonetoj. Necesis do garni mian akvarion per ruĝaj fiŝetoj kiel eble plej fortikaj kaj bonkvalitaj. Tial mi enmetis en la ujon kvar ruĝajn fiŝetojn el ... celuloido. La efekto estas plej sukcesa. Kaj ankaŭ ili ne faras multe da bruo.

7 Comments / add your comment?

Sébastien says:
Ĉu vi volas, ke mi sendos al vi kelkajn ruĝajn fiŝojn poŝte ? Sed mi timas, ke vi nur ricevos fiŝostojn !
Posted 8 months ago. ( permalink )
V I Z I László* says:
Tre ĉarma historio. Mia patro en sia junaĝo foje trovis tre belan fenestrokradon. Li loĝis en luita loĝejo, sed tiam li decidis konstrui domon, por utiligi tiun fenestrokradon. Poste li estis jam pli ol sesdek jara, sed fine la domo fakte konstruiĝis.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Mike59pro says:
Bonege!!! Tre amuza rakonto de Raymond Schwartz, kiun mi elkovras dank'al vi, kara Bohumila! :-)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Bohumila Trzosova says:
Dankon je viajn komentojn
Posted 5 months ago. ( permalink )
Béla Apáti Kovács says:
Interesa verkaĵo. Ĝi plaĉis al mi.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Nytha says:
Al mi ankaux :-)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Cezar /Kaiserpro says:
Ke fiŝoj silentas, estas nur mito, ili eligas sonojn, sed ne por ni aŭdeblajn:).
Posted 3 days ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...