Jen bonvena retkarto.
Mi uzis fotojn de esperantistaj membroj ĉe Ipernity.
Fotojn blankaj-nigraj, do mi esperas ke ĉiuj konsentas esti sur la retkarto.

Vizitu paĝojn de :

- edukato.net, retejo por instruantoj kaj instruistoj de Esperanto.
- Razeno el Nepalo.
- Tomoko K. el Japanio malproksime de Tokio.
- Patrick kaj Sandrine el Novkaledonia Esperanto-Asocio.
- La Pingvino el Nederlando.
- Marite Firstova el Latvujo.
- Stelo el Slovenujo.
- Vinilkosmo Esperanto-Muzikeldonejo.
- Karesema el Brazilo.
- Venti el Francujo.
- Zhang Xuesong el Ĉinio.
- Aminda el Bulgarujo.
- Paŭl Peeraerts el Belgujo.
- Anjo el Hungarujo.
- Abako, portugala membro kiu redaktas nun la paperan informilon de la Esperantista Brusela Grupo. (Vidu blogon de EBG).

Fakte mi preferas koloran retkarton
sed mi ne scias ĉu homoj konsentas.
Se ĉiuj konsentas, mi alŝutos la koloran.

Kompreneble se iu ne konsentas ĉeesti per nigra-blanka bildo, mi forviŝos tiun retkarton.

Sur iuj paĝoj, oni legas :
Ne forgesu, ke laŭ la ĝeneralaj kondiĉoj, ĉiu dosiero (foto, sonaĵo, filmo, ...), kiu estas publikigita en alia retejo, ligu al la paĝo de sia aŭtoro en ipernity.

Tio valoras ne nur ĉe Ipernity sed ankaŭ en aliaj servoj, ĉu ne ?

Ne ĝenas al mi ke oni uzas miajn kreaĵojn por persona uzo, ne por komercaj celoj.

Ke oni mencius la fonton ekzemple la blogon kie oni trovis ilin, tion mi ŝatus.
Tiel oni malkovras aliajn retejojn.
Mi scias ke mi parolas kaj skribas en la aero.

Mi jam trovis ret-paĝojn kie aperas iu mia kreaĵo. Mi malofte reagas ĉar mi jam aŭdis de aliaj homoj ke ofte reagoj estas senrezulto kaj eĉ malĝentilaj. Do mi ne deziras nervoziĝi pri tio.

Tio kiu ridetigis min estas trovi denove ĉe Ipernity uzon de mia bild-ligo kiun mi kreis por mia blogo "esperanto". Sen ligo al mia blogo, malgraŭ la birdo sur ĝi. Ĉu ne ridinde ?

xxxxxxxxxxxxxxxx

Bedaŭrinde kopii el Word-tekstilo kaj glui per la Word-fenestro ne donas bonajn kodo-etikedojn.
Se mi deziras ke la teksto "spiras" dank'al spacojn inter paragrafoj, neeblas uzi Ipernity-butonojn!
Do jam du kialoj ne skribi ĉi tie.

1 - Neeblas uzi la kodo-etikedon NBSP.
2 - Pere de Word-tekstilo, Ipernity anstataŭas la kodo-etikedon P per DIV.
3 - La supra bildo estas 450x450. Neeblas elekti la originalan bildon se ĝi estas ĉe Ipernity.
4 - La kodo-etikedo ALT ĉe foto, el Ipernity, en IMG ne funkcias.

Ĉu mi ankoraŭ skribos ĉi tie?