Jam longe mi ne legis Esperanton, nek ĝin skribis, nek parolis. Unue, mi estas pigra (ĉiam~ ;-P). Due, mi estas multokupita: la lernado de la franca en universitato, la ekzamenoj, kaj ankaŭ la Olimpikaj Ludoj - mi laboros (eble) kiel volontulo je aŭgusto, do mi nun havas (kaj havos) multajn trajnojn pri la volontaĵo. Ĉio estas tre laciga. Kaj mi timas, ke mi jam forgesis Esperanton... Estus bedaŭrinde.