rigardu la foton (fotis 2/05/2009):


Estas kunmetaĵo de fotoj de du proksimaj butonoj, jen tri demandoj:
1. ĉu vi scias ekzakte kie mi fotis tion ĉi ? (ne pli ol 500m for de la Esperantodomo)
2. ĉu vi trovas aliajn lokojn kie troviĝas samaj butonoj ? (eble eĉ en aliaj Eŭropaj landoj)
3. ĉu vi povas doni klarigon pri la funkcio de la butono kun la verda stelo ? (kio okazas ?)

Enigmo kun PREMIO:
Respondojn sendu al "biciklanto" kaj mi regalas al unuaj liverantoj de bonaj respondoj senpagan trinkaĵon en la klubejo de La Verda Stelo en Antverpeno

* Sekvo en majo 2009:
Nia klubanino Denise trovis saman butonon en lifto de apartamento kie ŝi loĝas kaj ŝi ricevis la premion pro la utila informo. Gratulojn !

* 10/06/2009:
Mi nun provas al vi doni pliajn klarigojn, almenaŭ pri la tria demando (kvankam mi plu serĉas ankoraŭ pli precizajn informojn)

La verda koloro de la stelo signifas ĝenerale ke tio estas sekureca informo. Pensu pri la piktogramo por elirvojo : inter la sekureckoloroj la verda havas signifon: savosignalo, sekura situacio.

La stel-simbolo estas elektita por informi pri la ĉefa nivelo por la evakuado el konstruaĵoj.
Kio okazas ? Se vi puŝas tiun butonon, la lumeto de la stelbutono eklumas, la lumeto de unu el la niveloj eklumas (plejofte nivelo 0) kaj la lifto aŭtomate veturas al tiu nivelo kie la ĉefa elirejo estas.

Ella esploris kaj eksciis ke la verda steleto estas elektita laŭ Eŭropa regulo de antaŭ mallonga tempo kaj konstruantoj de liftoj devas apliki tion. Supozeble ni rimarkos pli kaj pli da tiaj verdaj butonoj estontece !

Alvoko : mi ŝatus trovi pliajn fotojn pri apero de tiaj verdaj stelbutonoj en liftoj de diversaj firmaoj. Eble ni povos fari ekspozicion pri tio ? Kaj ĉu iu trovos la ekzaktan tekston de la Eŭropa regulo aŭ normo ? Ĉiuj "verdstelanoj" en Antverpeno scivolas !

Interesa aldonaĵo estas la piktogramo pri la komunikado inter persono en la lifto kaj gardisto de konstruaĵo: ĝi ankaŭ estas en la verda koloro kvankam laŭ la informoj ĝi ne estas rekte ligita al la butono de la verda stelo. Laŭ la teksto sur la indika tabulo dekstre, ĝi estas aktivigita kiam oni premas la alarmigan butonon kun la flava simbolo de la sonorilo.

*16/06/2009
Mi ankoraŭ ne respondis al demando unu:
La fotoj estas faritaj en la lifto de la subtera aŭtoparkejo ĉe "Nationale Bank" en la komenco de Frankrijklei aŭ fino de Britse lei.
Krome mi ankaŭ trovis similan lifton en la ĉiovendejo CORA en Sint-Lambrechts-Woluwe apud Bruselo, proksime al mia laborejo.

Bonvolu serĉi kun mi aliajn liftojn kie estas butonoj kun verda steleto.

*11/11/2009

Dum vizito en Blankenberge al la muzeo de "Belle Epoque", Elisabethstraat 24, ni uzis lifton kiu havas verdan butonon kun formo de la verda stelo. La lifto estas ankaŭ de la firmao Thyssen Krupp.