About this blog

  • 2 posts
  • 792 visits

» add a comment?

august 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29 30  
  31              

Archives

August 18, 08

Bicikle viziti nin

Ni havas adreson en Pasporta Servo kun kroma mencio: bicikloj disponeblaj !

(geografiaj koordinatoj: 04°17'57" en 51°08'49" )

Kelkaj konsiloj:

*Pro tio ke ni loĝas proksime al la rivero Skeldo, venante de la provinco Antverpeno estas eleganta maniero transiri la riveron: per pramo de Flandrio (senpaga servo)

La hortabulo en la reto:
Alia utila informretejo estas tiu de "knooppunten-netwerk" kun bonaj indikiloj survoje:
Ekzemple : sekvu la nodojn 32 - 70 (pramo) - 71 (Bazel)

*Venante de Temse, estas nova bicikla vojo tra Steendorp al Bazel

*Venante de la urbo Antverpeno, la bicikla vojo tra Burcht al Kruibeke estas en kaduka stato, sed bedaŭrinde apenaŭ estas alternativoj.

*Venante de Sint-Niklaas jam estas plibonigo per apartigitaj biciklaj vojoj, sed en Bazel evitu la straton Heirstraat, ĉar tie okazis jam multaj akcidentoj pro tro rapidaj aŭtoj sur mallarĝa rekta strato. Estas granda risko por ĉiu biciklanto tie. Mi mem estis viktimo de serioza akcidento en 1998: mia biciklo estis tute fuŝita sed mi bonŝance ne havas restantajn vundojn pro la kolizio. Ĝis nun oni neniel solvis la problemon por biciklantoj. Prefere elektu kromvojon tra flanka strato.

Biciklantajn bondezirojn !

© Published at 21:13 ( 0 comments / 106 visits )
This post is public

March 18, 08

biciklado en Belgio kaj en diversaj landoj

Jen, kion mi volas montri en mia blogo, estas kelkaj fotoj pri mi dum biciklado.

biciklanto2

Dum la lasta tago de la BEMI -karavano en Belgio, bicikla riparisto en Ostendo kontrolis senpage niajn biciklojn.

Somero 1989 inter IJK Kerkrade kaj UK Brighton

 

tandemo

En Hungario dum REF

Kune bicikli sur tandemo de Lars

 

 

pedalos

En Francio dum REF en 2003

Sur kuŝbiciklo de Christine

 

 

klubekskurso

Kluba bicikla ekskurso norde de Antverpeno

 

 

 

 Interesa retejo: http://alinome.net/bici/presentacion.eo.html

 

© Published at 20:59 ( 0 comments / 271 visits )
This post is public


( 2 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of biciklanto