Ĉi-jare, la 5an de septembro, pasis la 71ª datreveno de la martira morto de Lidja Zamenhof.
Ŝi estis murdita, samkiel kelkaj milionoj de aliaj samgentanoj, en la ekstermejo Treblinka.
Lidja estis plurkampa talentulino. Aktivis en la studenta E-movado, en Internada Studenta Ligo, en la homarana kIubo "Konkordo", fondita de la familio Zamenhof, en UEA, Cseh Instituto, Bahai-movado. Ĉie plensindone. Ŝi apartenis al la plej rekonataj Ĉe-instruistinoj, brile prelegis kaj deklamis. Krome ŝi havis pentristan kaj muzikan kapablojn: ludis pianon, kaj multe al si ĉi lasta ŝatata okupo helpis.
Lidja estis perfekta konanto de Esperanto. Ŝian recenzon de Plena Gramatiko de Esperanto tre alte aprezis ĝiaj aŭtoroj, Kálmán Kalocsay kaj Gaston Waringhien.
Lidja distingiĝis per talento publicista. Ĉío kion ŝi verkis estis saturita per pura, juneca idealismo. Ŝian aliĝon al la Bahaa kredo oni devas konsideri ĝuste laŭ tiu vidpunkto. Lidja estis vera, ĝisosta Homarano - inda filino de sia eksterordinara patro, bonfaranto de la homaro.
La vivo kaj aktivado de Lidja estas priskribitaj en libro de Isaj Dratwer: Lidja Zamenhof Vivo kaj Agado. Pli vaste en Ia anglalingva monografio de Wendy Heller Lidia the life of Lidia Zamenhof Daughter of Esperanto. Ankaŭ en abunda ĉapitro de la libro La Familio Zamenhof de la aŭtorino de tiu ĉi memoraĵo. Same en pluraj publikaĵoj de la Bahai-E-movado kaj en pluraj aliaj artikoloj. Valoras kun tiuj verkoj konatiĝi, ĉar Lidja apartenis al la plej eminentaj figuroj de nia "verda familio", kiel ŝi ofte nomis nian komunaĵon. Enpenetro, alproksimiĝo al ŝia plendediĉa aktivado por realigo de humanaj idealoj riĉigas, spronas, stimulas al agado; malgraŭ ĉio ...
Lidja estis bonega konanto kaj ŝatanto de la pola literaturo, kaj ĉar ŝi posedis talenton verkistan, kaj same distingiĝis kiel penetrema tradukanto, ŝi riĉigis la E-lingvan literaturon per kelkaj "perloj" el la pola.
Lidja, nur dekkvarjara, en 1917, havis jam iujn tradukaĵojn el la pola, sed ne kuraĝis ilin publikigi. Publíkigo okazis nur ekde la komencigo de la dudekaj jaroj. Ŝi fariĝis konstanta kunlaborantino de Literatura Mondo, la plej valora kultur-revuo en la intermilita periodo. Ŝi kunlaboris ankaŭ La Praktiko kaj kun kelkaj aliaj revuoj i. a. kun Heroldo de Esperato, kie aperadis ŝiaj diversĝenraj artikoloj kaj eseoj ankaŭ priliteraturaj. Ofte aperis en Literatura Mondo ŝiaj tre bonstilaj artikoloj pri pola literaturo: ekzemple pri Sinjoro Tadeo de Adam Mickiewicz, kies granda ŝatantino ŝi estis. Tre alte ŝi aprezis la tradukon de ĉi-verko fare de Antoni Grabowski. En L.M. 1931, p. 216-218, troviĝas ŝia ĉi-rilata studo. Lidja aparte famiĝis pro brila deklamo de Koncerto de Jankjel el tiu epopeo.
La flugado de Lidja rilate literaturon samkiel en aliaj sferoj de ŝia aktivado, estis alta. Ŝi entreprenis la taskon elpoligi Iridino-n de Zygmund Krasinskij unu el la plej malfacilaj verkoj de la pola romantismo, plenan de filozofiaj kaj historiaj aludoj, tre malfacile tradukeblan, kaj ŝi sukcesis.
Lidja faris korektojn en Fabeloj de Andersen, vol. 2-4, tradukitaj de ŝia patro kaj eldonitaj post lia morto. Proprajn tradukojn, en apartaj volumoj, Lidja komencis publikigi ekde 1925. Tiujare aperis Noveloj de Henryk Sienkiewicz, kaj en 1932 Noveloj de Boleslaw Prus. Apartan famon alportis al ŝi la traduko de Quo Vadis de la Nobelpremiito H. Sienkiewicz, publikigita en 1933. Kaj kiel ama, justa omaĝo al Lidja mi proponas relegon (sube) de la recenzo de Ludoviko Totsche, aperintan en Literatura Mondo, Lingvo-Libro 1, 1934, p. 14-15, pri tiu romano.
Lidja, same kiel kelkaj milionoj de ŝiaj samgentanoj, viktimoj de neklarigebla kaj neniel komprenebla ekstrema maltoleremo kaj nepriskribebla krueleco, estis murdita, Nenie ŝi ... ili ... havas tombojn.
Zofia Banet Fornalowa