september 2007
  sun mon tue wed thu fri sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30              

Archives

june 2008 (1)
may 2008 (1)
september 2007 (4)

September 23, 2007

Kial mi aliĝis al Ipernity?

Do, mi lasis min logi, kaj mi aliĝis al Ipernity, eĉ pagante por Pro-konto (ĉu mi freneziĝis? pagi por Interreta servo?! kien nia mondo?!!).

Mi ankoraŭ ne certas, kiel mi uzos mian spacon ĉi tie. Mia ĉefa blogo estas ĉe http://bertilow.com/blogo/ (kune kun Birke, mia edzino). Eble mi alŝutos iom da bildoj ĉi tien. Eble mi deponos gravajn dokumentojn ĉi tie - precipe privatajn, kiel sekurecokopiojn. Ni vidos.

Ĉiuokaze mi sentas emon subteni la ekeston de Esperantlingva fota kaj dokumenta kunhaviga komunumo.

 

© Published at 08:20 / 3 comments / 422 visits
This post is public

September 26, 2007

En la spegulo

Mi nun kunhavigis al ĉiuj Ipernity-anoj la tutan muzikalbumon En la spegulo de la bando Persone, en kiu mi membras (aŭ membris, ĉar Persone nuntempe ne plu aktivas, sed aliflanke ni tute ne malfondis la grupon, do kiu scias...).

En la spegulo estas elŝutebla ankaŭ pere de BitTorrent-aj programoj (plenkvalite kiel WAV-dosieroj).

Pri ĉio ĉi mi skribis ankaŭ en BBBlogo.

Published at 02:27 / 0 comments / 399 visits
This post is public

September 26, 2007

Povus esti simple

(Povus esti simple... sed estas ne: Tion oni povus diri pri la alŝutado kaj administrado de dosieroj ĉe Ipernity. Sed tio estas alia temo...)

Post la alŝuto de En la spegulo, mi nun kunhavigis ankaŭ la tutan muzikalbumon Povus esti simple (kompreneble de Persone). Ambaŭ albumoj estas jam elĉerpitaj. TIal ni decidis liberigi la muzikon en la Reto (kopiu kiom ajn vi volas, krom komerce kaj profitocele). Estas pli bone, ke homoj povu aŭskulti nian muzikon. Eble ni eĉ atingos novan publikon ĉi-maniere. Kiu scias...

Povus esti simple estas elŝutebla ankaŭ pere de BitTorrent-aj programoj (plenkvalite kiel WAV-dosieroj).

Published at 08:06 / 0 comments / 519 visits
This post is public

September 28, 2007

Elĉerpita kvoto

Ne atendu de mi nun pliajn sonajn, fotajn aŭ similajn kontribuojn dum kelkaj semajnoj. Mia lastatempa alŝutado de du plenaj Persone-albumoj plene elĉerpis mian monatan kvoton ĉe Ipernity. Fakte la mezurilo indikas, ke mi uzis eĉ 102 procentojn!

Espereble mi almenaŭ povas blogi plu dum la resto de la monato.

Mi ne scias, ĉu temas pri 30-taga periodo aŭ pri kalendara monato. Ni vidos...

Published at 03:13 / 3 comments / 1297 visits
This post is public

( 4 posts )