Birke publikigis multajn tre tre verdajn bildojn en sia nova Ipernity-ejo. Sed ne temas pri ĝisoste Esperanta verdo. Temas pri teverdo. Ni vizitis la teplantejon ĉe Boseong, kaj Birke multe uzis sian novan luksan fotilon (ĝi estas vere tre bona kaj komforta, kvankam ne tiel malgranda kiel multaj nuntempej fotiloj - ankaŭ mi ŝatas uzi ĝin). Se vi aprezas belan naturon, kaj belajn naturecajn kulturpejzaĝojn, ne maltrafu ŝiajn fotalbumojn.
(Por tiuj, kiuj ne scias: Birke estas mia edzino.)
Send a message
Search for members
Manolopro says:
Gratulon pro la elekto! Mi tre kontentas pri ĝi, kiun mi havas kiel juldonacon ekde pasinta kristnasko. Ni povus solvi komune eblajn problemojn aŭ helpi unu la alian.
Bertilo Wennergrenpro says: