Hieraŭ mi publikigis novan profunde tralaboritan version de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, PMEG.

Mi faris tre multajn korektojn, kompletigojn kaj plibonigojn. Listo de kelkaj el la plej gravaj novaĵoj troviĝas en la Enkonduko.

Laŭplane la nova versio 15 (kredeble 15.1 aŭ 15.2) estos bazo por nova papera eldono, ĉar la unua eldono estas elĉerpita.

Ĉiaj kritiko kaj komentoj estos tre bonvenaj.

Samtempe mi kaptis la okazon reaspektigi la tutan TTT-ejon. Espereble la paĝoj nun estas pli facile legeblaj per poŝtelefonoj kaj similaj komputiletoj.