Do, mi lasis min logi, kaj mi aliĝis al Ipernity, eĉ pagante por Pro-konto (ĉu mi freneziĝis? pagi por Interreta servo?! kien nia mondo?!!).
Mi ankoraŭ ne certas, kiel mi uzos mian spacon ĉi tie. Mia ĉefa blogo estas ĉe http://bertilow.com/blogo/ (kune kun Birke, mia edzino). Eble mi alŝutos iom da bildoj ĉi tien. Eble mi deponos gravajn dokumentojn ĉi tie - precipe privatajn, kiel sekurecokopiojn. Ni vidos.
Ĉiuokaze mi sentas emon subteni la ekeston de Esperantlingva fota kaj dokumenta kunhaviga komunumo.
Send a message
Search for members
Kalle Kniiviläpro says:
Paŭl Peeraertspro replies:
Bertilo Wennergrenpro says:
V I Z I László* says:
Do, por ĉi tie plej komforte ekhavi reton da E-kontaktoj, kio per tradiciaj retpaĝoj ne funkcias tiom facile. La diversajn registraĵojn kaj artikolojn vi povas fari akireblaj tra via Iper-profilo. Lastatempe ankaŭ mi faras tiel, ĉar formi la aspekton de miaj dokumentoj en aliaj kadroj mi povas pli libere, sed la reto de esperantistoj, kaj publikigo de informoj pri la novaĵoj furoras ĉi tie.
Mi deziras al vi sukcesoplenan agadon!