About this blog

Bertilo ĉe Ipernity

translate into English
  • 6 posts
  • 3978 visits

» add a comment?

june 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

June 1st, 08

Nia unua diboĉa registroprovo


La Diboĉulo

"La Diboĉulo" estas la unua registraĵo, kiun mi kaj Birke faris hejme per nia kvarkanala registrilo (Korg D4). Espereble sekvos poste pliaj kantoj.

Jen divenludo por divenemuloj: Pri kio vere temas la kanto??? Mi donu etan helpon: La komenclitero estas "s".

Published at 05:47 ( 15 comments / 961 visits )
This post is public

May 20, 08

Teamantoj, ne maltrafu la bildojn ĉe Birke

Birke publikigis multajn tre tre verdajn bildojn en sia nova Ipernity-ejo. Sed ne temas pri ĝisoste Esperanta verdo. Temas pri teverdo. Ni vizitis la teplantejon ĉe Boseong, kaj Birke multe uzis sian novan luksan fotilon (ĝi estas vere tre bona kaj komforta, kvankam ne tiel malgranda kiel multaj nuntempej fotiloj - ankaŭ mi ŝatas uzi ĝin). Se vi aprezas belan naturon, kaj belajn naturecajn kulturpejzaĝojn, ne maltrafu ŝiajn fotalbumojn.

(Por tiuj, kiuj ne scias: Birke estas mia edzino.)

Published at 13:09 ( 2 comments / 332 visits )
This post is public

September 28, 07

Elĉerpita kvoto

Ne atendu de mi nun pliajn sonajn, fotajn aŭ similajn kontribuojn dum kelkaj semajnoj. Mia lastatempa alŝutado de du plenaj Persone-albumoj plene elĉerpis mian monatan kvoton ĉe Ipernity. Fakte la mezurilo indikas, ke mi uzis eĉ 102 procentojn!

Espereble mi almenaŭ povas blogi plu dum la resto de la monato.

Mi ne scias, ĉu temas pri 30-taga periodo aŭ pri kalendara monato. Ni vidos...

Published at 03:13 ( 3 comments / 1282 visits )
This post is public

September 26, 07

Povus esti simple

(Povus esti simple... sed estas ne: Tion oni povus diri pri la alŝutado kaj administrado de dosieroj ĉe Ipernity. Sed tio estas alia temo...)

Post la alŝuto de En la spegulo, mi nun kunhavigis ankaŭ la tutan muzikalbumon Povus esti simple (kompreneble de Persone). Ambaŭ albumoj estas jam elĉerpitaj. TIal ni decidis liberigi la muzikon en la Reto (kopiu kiom ajn vi volas, krom komerce kaj profitocele). Estas pli bone, ke homoj povu aŭskulti nian muzikon. Eble ni eĉ atingos novan publikon ĉi-maniere. Kiu scias...

Povus esti simple estas elŝutebla ankaŭ pere de BitTorrent-aj programoj (plenkvalite kiel WAV-dosieroj).

Published at 08:06 ( 0 comments / 512 visits )
This post is public

September 26, 07

En la spegulo

Mi nun kunhavigis al ĉiuj Ipernity-anoj la tutan muzikalbumon En la spegulo de la bando Persone, en kiu mi membras (aŭ membris, ĉar Persone nuntempe ne plu aktivas, sed aliflanke ni tute ne malfondis la grupon, do kiu scias...).

En la spegulo estas elŝutebla ankaŭ pere de BitTorrent-aj programoj (plenkvalite kiel WAV-dosieroj).

Pri ĉio ĉi mi skribis ankaŭ en BBBlogo.

Published at 02:27 ( 0 comments / 393 visits )
This post is public

September 23, 07

Kial mi aliĝis al Ipernity?

Do, mi lasis min logi, kaj mi aliĝis al Ipernity, eĉ pagante por Pro-konto (ĉu mi freneziĝis? pagi por Interreta servo?! kien nia mondo?!!).

Mi ankoraŭ ne certas, kiel mi uzos mian spacon ĉi tie. Mia ĉefa blogo estas ĉe http://bertilow.com/blogo/ (kune kun Birke, mia edzino). Eble mi alŝutos iom da bildoj ĉi tien. Eble mi deponos gravajn dokumentojn ĉi tie - precipe privatajn, kiel sekurecokopiojn. Ni vidos.

Ĉiuokaze mi sentas emon subteni la ekeston de Esperantlingva fota kaj dokumenta kunhaviga komunumo.

 

© Published at 08:20 ( 3 comments / 416 visits )
This post is public


( 6 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Bertilo Wennergren