Estas mia unua artikolo en Esperanto!

Mi estas Michel (Miŝel) sed pluraj amikoj nomas min Mike kiel la angla nomo. Mi estas 28jara kaj mi vivas en Kanado, en Kebekio provinco.

Mi loĝas en urbeto en Abitibio prefektujo. Tie ĉi, estas malmulte da homoj kaj multe da arbaroj, lagoj kaj bestoj. Ne estas montoj sed estas multe da montetoj.

Mi ŝatas promenadi en la arbaro. Somere mi ŝatas ankaŭ bicikli kaj vintre mi neĝpaŝilas ofte. Dum miaj promenadoj kaj ekskursoj, mi ĉiam alportas mian fotilon. En mia Ipernity spaco, mi komunikos kelkajn vidindajn fotojn.

Domandoj kaj komentoj estas bonvenaj!