Search among Bernardo's articles

Publication date  /  2011  /  May   -   16 articles

« April 11    1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31    June 11 »

  • Fantomaj stacioj

    - 06 May 2011
    Metro-stacioj sen homoj, kie trajnoj ne haltas, tuneloj, bunkroj - la subtera mondo de Berlino kaŝas multajn strangaĵojn. ...

  • La ponto de Abdero

    - 07 May 2011
    Schilda en la germana literaturo kaj kulturo estas fikcia urbo, kie okazas plej strangaj burokrataĵo, frenezaĵoj de la administracio. En Esperanto tia loko nomiĝas Abdero. Ĵus ĝi ricevis "novan" ponton. ...

  • Pantalonoj el Ĝenovo

    - 08 May 2011 - 1 comment
    Ĝinzoj estas tipe usonaj kiel bov-gardistoj kaj hamburgoroj, ĉu? Jes - kaj ne: Ili estas multe pli aĝaj kaj ... lombardaj ...

  • Lando de kredantoj, ĉu?

    - 11 May 2011 - 2 comments
    La ĉi-jara censo en Germanio ankaŭ enhavas demandojn pri aparteno al eklezioj kaj pri religiaj kredoj. Respondi per "nekredanto" aŭ "ateisto" tamen ne eblas. ...

  • Havanaj momentoj en Berlino

    - 14 May 2011
    Saŭdado, tiu dolĉe melankolia doloreto pro memoro pri feliĉaj horoj kaj abrupta konscio pri la vano de homa strebo kaj ĉiama paso kaj pereo, havas adreson en Berlino: Auguststraße 24. ...

  • Ni nur vidas, kion ni scias - venu kun mi al la Plumpe

    - 14 May 2011
    Kompreneble mi volis foti la strangan aŭton. Sed eble alia detalo de la foto estas eĉ pli interesa. Mi pumpu iom da vid-kapablo en viajn okulojn ...

  • Kafejo Oktogono

    - 15 May 2011
    Kafejo, kie vi povas mendi nek kafon nek kukon, tamen vi okaze estos kontenta trovi ĝin. Jen plia berlina kuriozaĵo ...

  • Toponimoj kaj lok-nomoj

    - 20 May 2011 - 1 comment
    Plia bizara disputaĉo plenspamas la diskutejon de "Reta Vortaro". La kutimaj "bonlingvuloj", malbonaj onkloj kaj Cramer-uloj "heroe" luktas kontraŭ la internaciismo "toponimo" kaj klopodas glaci-frostigi ReVo-n je la stato de 1934 ...

  • Ankoraŭ pri lok-nomoj kaj toponimoj

    - 21 May 2011 - 2 comments
    Ni jam vidis, ke la "arte-farita" grekaĵo "toponimo" ekestis kun la nova scienco pri lok-nomoj fine de la 19-a jarcento kaj probable en 1955 unuan fojon estis adaptita al Esperanto laŭ la 15-a regulo pri internaciaj vortoj. Sed kial lok-nomoj estas tiel

  • Ne gravas, kion vi ne kapablas, gravas, kion vi ja kapablas

    - 22 May 2011
    Projekt-cirko faras el ses- ĝis dekdu-jaraj infanoj etajn artistojn kaj akrobatojn - post nur du tagoj. Nekredeble, sed la rezultoj estas mirigaj kaj mirindaj.

  • Sana Esperanto

    - 28 May 2011 - 2 comments
    Jam delonge mi volis iom rakonti pri la multaj medicin-rilataj vortoj en la Fundamento. Ja Zamenhof estis kuracisto, eĉ se sen akademia grado de "doktoro de medicino". Sed, ho ve, estas tro da vortoj por kutim-longa artikoleto en Ipernity. Do, almenaŭ ni

  • Kata medicino de kuracisto Z.

    - 28 May 2011
    Kata- estas malnov-greka intensiga prefikso (el-, fin-), trovebla en multaj grek-latinaĵoj de la Fundamento (1905) aŭ ĉe Zamenhof: katafalko, katakombo, katalepsio, katalogo, kataplasmo ktp. Ni rigardu la medicin-rilatajn kata-vortojn. ...

  • Kiu estas Hanna?

    - 29 May 2011 - 1 comment
    En nova filmo pri CIA-komploto koruptaj agentoj ĉasas dekses-jaran knabinon de Maroko ĝis Berlino. En la ruinoj de iama amuz-parko okazas la fina lukto inter Hanna kaj la murdistino de ŝia patrino. ...

  • Historieto pri historio

    - 30 May 2011
    Ĉe ofendi ni vidis, ke foje estas malfacile difini la precizan signifon de Fundamenta vorto klarigita nur per tradukoj al la kvin referenc-lingvoj. Devus esti pli facile, se ni havas aplikon de vorto en ekzemplo-frazoj de la Ekzercaro, ĉu? Jes ..., tamen

  • Scropheln - stranga malsano

    - 31 May 2011
    Averaĝ-klera germano de la 21-a jarcento probable neniam aŭdis la vorton Scropheln, troveblan en la Universala Vortaro (UV 1893). Temas pri historie grava, sed nuntempe tre malofta malsano, per kiu kuracisto Z. instruas transskribon de latinaj medicinaj

  • Iom pri la pola en la Fundamento

    - 31 May 2011 - 2 comments
    Mi petas vian helpon pri ortografiaj ŝanĝiĝoj en la polaj tradukoj de la Fundamento laŭ la modelo histori' - historya [UV] → historja [FE 10] → historia [nuna]. Jen eta listo de (eblaj) tiaj vortoj ...