La studo de la pedagogia fakultato de "nia" universitato havas relative neambician celon, kiu tamen povas esti mozaikero pri la skizita eterna demando. Ĉ. 30 infanoj de sep ĝis naŭ jaroj (3-a kaj 4-a lerneja jaro) kunvenas en la universitato unu fojon semajne kaj mentoritaj de studentoj pri pedagogio solvas matematikajn taskojn kiel ekzemple jenajn:

Ŝipo forlasis la havenon por transoceana vojaĝo. Kiam ĝi estas 180 mejlojn for de la marbordo, avio ekflugas kaj postsekvas ĝin. La avio flugas dekoble pli rapide ol la ŝipo veturas. Je kiu mejlo ĝi atingos la ŝipon, kiu daŭrigas sian rektan vojaĝon laŭ ĉiam sama rapido?

Metu suĉ-tubeton en kvadro-forman oranĝ-sukujon de 8 cm longo, 6 cm larĝo kaj 4 cm profundo. Kiel longa la suĉ-tubeto devas esti, por ke ĝi ne povas fali en la sukujon?

Ambaŭ taskojn oni povas solvi laŭ diversaj strategioj. Ekzemple oni povas simple diagonale meti suĉ-tubeton en sukujon, markostreki, kie ĝi elstaras el la ujo kaj mezuri la longon de la fino ĝis la marko. Sed ja, evidente ankaŭ ekzistas formulo, per kiu oni povas kalkuli la longon, se oni ne havas skatolon de la ĝusta dimensio.

Gravas ne tiom la ĝusta solvo, sed ja la vojo kaj konsideroj kondukantaj al la solvo. Ĉiuj partoprenantaj infanoj aparte ŝatas solvi tiajn cerbumado-taskojn. Ili apartenas al la pintaj grupoj en siaj kursoj pri matematiko. Por ili la afero estas simple bela defio kaj ludo eksterlerneja, sen notoj kaj premo.

Por la studentoj temas pri seminario kaj ili devas liveri protokolojn pri la solvo-strategioj de la infanoj, pri paŝoj facilaj kaj malfacilaj por la infanoj, pri stumblaĵoj ktp. Ili lernu precipe reteni sin kiel instruistoj kaj observi, krome ekhavi praktikajn spertojn pri la bezonoj de "alte kapablaj lernantoj" (AKL), kies lern-problemoj ofte estas subtaksitaj en germanaj lernejoj, kiuj fokusiĝas sur la "averaĝaj" kaj "pli malfortaj" lernantoj. Kun foje drastaj sekvoj: Ĵus AKL-infanoj ne malofte malsukcesas en la lerneja trud-kitelo, enuas, ĝenas la instruadon, fariĝas problemaj.

Por la profesorino estas baza observo-materialo por demandoj kiel: "Ĉu knaboj kaj knabinoj preferas samajn aŭ malsamajn solvo-strategiojn?", "kiujn solvo-paŝojn oni devas aparte trejni kaj profundigi, kiuj aspektoj estas "facilaj" por la infanoj?". Por la gepatroj, kiuj ja ankaŭ estas iel-specaj instruistoj, la rezultoj ofte estas surprizaj, almenaŭ laŭ mia propra sperto. Certajn taskojn, pri kiu mi devis sufiĉe cerbumi (kion mi ne aparte ŝatas) la infanoj rapide solvis. Pri aliaj aferoj, kiun mi preskaŭ aŭtomate faris, mi eĉ ne povis imagi, ke iu povas ne scii tion. Sed tamen tiel ja estis. Sendube - la giganta radetaro en la kapoj de niaj infanoj funkcias laŭ aliaj rutinoj ol ĉe ni.

Se ni nur detale scius kiel precize ...

-------

Ho, jes: Kiel vi solvas la du taskojn kaj kiuj estas viaj rezultoj? Se vi ŝatas tiajn cerbumado-taskojn: Jen la arkivo de la taskoj el la lastaj semestroj kun la solvoj de la infanoj (en la germana).