La Bavara Ŝtata Biblioteko en Munkeno (Germanio) ricevis du gravajn kolektojn pri Esperanto kaj Volapük kiuj tiel fariĝos konsulteblaj por la publiko ...
1. Kolekto Haupenthal
La Esperanto-kolekto de gesinjoroj Haupenthal enhavas nuntempe pli ol 10.000 bibliografiajn unuojn, inter ili librojn, periodaĵojn, korespondaĵojn, objektojn, afiŝojn kaj fotojn. Necesas tricent bret-metroj por prezenti ĝin. De 1961 Irmi kaj Reinhard Haupenthal kolektis esperantaĵojn, aĉetis kaj akiris heredaĵojn, interŝanĝis. Jam en novembro 2006 ili subskribis transcedan kontrakton kun la Bavara Ŝtata Biblioteko, kiu konservos la kolekton kiel aparta ero. Intertempe kelkaj partoj de la impresa kolekto estis transportitaj al Munkeno, plejparto ankoraŭ troviĝas en la sudfranca domo de gesinjoroj Haupenthal.
2. Prelato-Schleyer-Biblioteko
La biblioteko de la aŭtoro de Volapuko, Johann Martin Schleyer, estis disigita post lia morto. La Volapuk-literaturo nuntempe troviĝas grandaparte en Centre de Documentation et d'Étude sur la Langue internationale (CDELI) en La Chaŭx-de-Fonds (Svisio) kaj en la Kolekto pri Planlingvoj de la Aŭstra Nacia Biblioteko en Vieno (Aŭstrio). Posteulo de Schleyer reakiris la german-lingvan parton de la biblioteko, kune kun la taglibroj, en la 1950-aj jaroj. Ties heredintoj nun donacis la pli ol 500 titolojn el la Schleyer-kolekto al la Bavara Ŝtata Biblioteko.
------
Detalojn pri ambaŭ kolektoj legu en germana lingvo en "Bibliotheks-Magazin - Mitteilungen aus den Staatsbibliotheken in Berlin und München" 1/2012, p. 27-29 kaj 29-31. Jen la ligilo.

Bernardo has replied to Stanislavowww.bsb-muenchen.de/OPACplus.92.0.html -> klaku "OPACplus starten".
Rezulto: 1619 trafoj. Tiujn el la kolekto Haupenthal oni ekkonas je la libro-signaturo, ekz. "Bibl.Haup. 176".
1619 titoloj ne jam estas granda afero, sed se foje estos pli 10.000 tio jam estos "grava kolekto".
Bernardo has replied to •>eôbo<• | ♪ vinilko…Bernardo has replied to Andreo PeetermansAndreo Peetermans has replied to BernardoBernardo has replied to Marian VochinJohann Schmidt . Geschichte der Universalsprache VOLAPÜK. Mit einem Vorw. v. Reinhard Haupenthal. (Nachdr.)
Saarbrücken : Iltis 1986, 52 p.
(Jubilea Eldon-Serio. 4, 7.) - data.onb.ac.at/rec/LZ00755219
Ĉu la aper-jaro estas indikita?
Historio de la universala lingvo Volapuko. Schmidt, Johann, Combot, Philippe [Übers.]
Originaltitel: Jenotem valemapüko 'Volapük'
Courgenard : Cherpillod 1996, 29, XXI S. : Ill.
ISBN 2-906134-30-9
data.onb.ac.at/rec/AC01594618
Probable Combot ne tradukis el la germana, sed el la franca aŭ volapuka versio de tiu teksto (?):
Jenotem valemapüka 'Volapük' : Histoire de la langue universelle. Schmidt, Johann
Amsterdam : Volapükagased 1964, 35 p.
data.onb.ac.at/rec/AC04211946
Foton de Johann Schmidt el la sama jaro 1964 vd. tie ĉi: www.bildarchivaustria.at/Pages/ImageDetail.aspx?p_iBildID=8092991.
Sign-in to post a comment.