Ĉio komenciĝas en la Rusa-Internacia de 1889:

дорожить, ŝat'

Memorigas pri germana schätzen, tamen probable baziĝas sur jida ("jud-germana") shatzn. En la Meza Vortaro Esperanto-Germana de 1889:

ŝat' viel halten, grossen Werth legen [= viel halten von, großen Wert legen auf]

kaj samloke la unua kunmetaĵo:

mal'ŝat' gering schätzen, vernachlässigen.

Tiel do en la Universalan Vortaron de 1893, aldoninte francan, anglan kaj polan tradukojn:

ŝat' - estimer | esteem | viel halten, grossen Werth legen | дорожить | cenić, oceniać, szacować.

o mal'ŝat' - négliger | neglect | gering schätzen, vernachlässigen | пренебрегать | zapoznawać.

Neniu ekzemplo-frazo en la Ekzercaro (1898) aŭ en la Antaŭparolo (1905).

Beaufront hezitis, demandis la "doktoron". Li respondis. Ekestis iuspeca "lingva respondo" en la vortaro Esperanto-franca de 1901:

ŝat', faire cas de, priser (ce mot rend logiquement notre verbe français „aimer“, quand il signifie simplement priser. Ex.: J’aime l’étude, les arts, la solitude, les fleurs, le vin, les fruits, etc. Mi ŝatas la lernadon, la artojn, la solecon, la florojn, la fruktojn, k.t.p.) [Beaufront]

Kaj pliaj kunmetaĵoj:

malŝati, dédaigner, faire peu de cas de [Beaufront].

ŝato, considération (qu’on a pour qqn.) [Beaufront].

o ŝatateco, considération (qu’on en jouit) [Beaufront].

Ne sufiĉis. Lingva Respondo (LR) fariĝis necesa en 1911:

"La vorton “ŝati” mi [Zamenhof] uzas ordinare en la senco de “rigardi kiel valoran, kiel gravan”. Ekzemple: la gazetoj tre ŝatas la kunlaboradon de aŭtoroj gloraj, sed tute ne ŝatas la kunlaboradon de komencantoj [LR 53, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 221]".

La ekzemplo "ŝati kunlaboradon" bone harmonias kun "ŝati lernadon, artojn, solecon, florojn, fruktojn", ĉu? Ĉiam temas pri aĵo aŭ ado. Sed la klarigo "rigardi kiel valoran, kiel gravan" eble ne estas same trafa kaj klara. Ankaŭ povus esti persono, kiun oni ŝatas.

Fine do la Akademiaj Korektoj en 1914:

ŝat' - estimer, apprécier | prize, value | schätzen, Wert legen auf | дорожить, ценить | - [AK].

Korektoj aŭ aldonoj en kvar el la kvin lingvoj, nur la pola restis neŝanĝita. Kaj strange: Kvankam la germana estas tute nova, la sola traduko de la frazoj el Beaufront kaj la LR mankas. Ĉiujn oni tradukus per mögen. Kaj ĉu en la angla ne mankas like (I like flowers and wine)? Surprize ankaŭ, ke la franca ne transprenis la tradukon de Beaufront. Sed jen malŝati:

mal'ŝat' - dédaigner, faire peu de cas de | hold of no value, not care about | gering schätzen, vernachlässigen | - | mieć za nie (lekceważyć) [AK].

Ĉi-kaze nur la rusa restis neŝanĝita kompare al UV 1893. La franca simple transprenas la proponon de Beaufront (kion ĝi sufiĉe ofte faras, sed kompreneble tute kaŝe, ja Beaufront intertempe fariĝis la Judaso de Esperantujo). Plej stranga estas la germana. Ĝi ja havas Akademian Korekton, sed tiu korekto nenion korektas! Ĝi precize ripetas la staton de 1883. Kial? Ĉu konfirmo? Krome "nicht mögen", per kiuj oni tradukus ĉiujn ekzemplo-frazojn, same mankas ĉe malŝati.

Rekorda flikado, ofte uzata vorto ĉe Z. ("Fromaĝo estas tre ŝatata, El lakto estas ĝi farata", Fabeloj IV) kaj tamen ĝi ĉiam denove kaŭzis diskutojn, dubojn, novajn proponojn, semantike ie inter ami, estimi, respekti, aprezi, apreci kaj eble ankoraŭ aliaj.

Dum respektive por parolantoj de la germana estas danĝera faligilo, ŝati ne kaŭzas grandajn problemojn. Oni pensas mögen kaj diras ŝati, kaj plej ofte estas en ordo. Ĉu pro la proksimeco de jida shatzn al la germana?