1. Ĉu respektiv-a estas Fundamenta?

Dependas de via kompreno de la nocio "Fundamenta". Ĝi troviĝas nek en la Universala Vortaro (UV 1893), nek en la Ekzercaro (FE 1898), nek en la kvin Gramatikoj, nek en la Antaŭparolo (A 1905). Ĝi do ne troveblas en la dokumentaro submetita al la unua Universala Kongreso en Bulonjo-apud-Maro en 1905. Sed ĝi ja troviĝas en la "2-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro" (2-a OA 1919). Laŭ via kompreno de la Antaŭparolo ĝi do ja estas Fundamenta, ĉar per la oficialigo fare de la Akademio ĝi fariĝis parto de la UV same kiel am'bon' - kun sama statuso (Fundamenta en larĝa senco); aŭ ĝi ne estas Fundamenta, ĉar ĝi ne troviĝas en la Fundamento laŭ la stato de aŭgusto 1905 (Fundamenta en mallarĝa senco) [1].

2. Kion instruas la 2-a OA 1919 pri respektiva?

Tion: "respektiv-a". Punkto. Nenion pli.

Ĝi apartenas al la malfeliĉa "Definitiva listo de internaciaj vortoj, kiuj laŭ § 15 de l' Fundamento estas esperantaj". Tiu listo kun 476 vortoj nek havas tradukojn, nek difinojn. Foje estas indikoj pri fakoj aŭ unu-vortaj klarigoj laŭ la modelo "gem-o (min.)", "kabriolet-o (veturilo)", "kirŝ-o (trinkaĵo)". Sed ĉe respektiv-a estas "respektiv-a" [2]. Punkto, fino.

3. Ĉu respektiva estas zamenhofa?

En proza teksto, en kunteksto Z. tre probable ne uzis la vorton [3]. Simile kiel pizango ĝi originas el la t.n. "Germanaj Vortaroj" de Jürgensen kaj Pagnier, "unter Redaktion von Dr. Zamenhof" (sub redakto de Z.). Pri la malforta grado de zamenhofeco ("redakto") ni jam diskutis. Post la skanado de la fruaj jarkolekto de Germana Esperantisto fare de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno ni povas kaj devas esti ankoraŭ pli konkretaj. Ni nome devas distingi inter la unua kaj la dua eldono de la vortaro Esperanto-Germana (EG I kaj EG II; la 3-a kaj 4-a eld. senŝanĝe estas identaj kun la 2-a). En Germana Esperantisto 1907, p. 57, Z. klarigas:

"... La unua eldono de la diritaj vortaroj estis redaktitaj de mi, kaj ĉiuj novaj vortoj, kiuj tie aperis, estis donitaj de mi (kiel privata rekomendo). Sed kiam oni devis presi novan eldonon, tiam la eldonantoj, dezirante, ke ilia vortaro ne estu malpli plena ol diversaj aliaj esperantaj vortaroj, decidis enpreni en siajn vortarojn diversajn vortojn, kiuj estas komune uzataj en la esperanta literaturo, sed ne estis presitaj en la unua eldono de la germanaj vortaroj. Ĉar la diritaj vortoj prezentas ne ian novan kreaĵon, sed simple nur vortojn komune konatajn kaj komune uzatajn, kaj tiujn vortojn la eldonantoj prezentis al mi manuskripte antaŭ la presado, tial, kiam la eldonantoj demandis mian opinion, mi respondis al ili, ke mi nenion havas kontraŭ la enpreno de la novaj vortoj ..." (nia kursivigo [4]).

Kaj precize tia vorto estas respektiv-. Mankas en la unua eldono, estis "enprenita" en la duan, manuskripte prezentita al Z. kaj kapjesita.

Ĉu respektiva estas zamenhofa? Dependas de via difino de la nocio "zamenhofa". Laŭ la kriterioj de la Zamenhof-Radikaro de Wüster 1927: ne!

4. Kion instruas EG II pri respektiv-?

Tion: "respektiv-e, respektiv".

Ni do vidas, ke origine EG II notis ĝin kiel adverbo, ne kiel adjektivo, kiel faris la 2-a OA. Fine ni do havas interpret-helpon, eĉ se nur unu-vortan, nome la germanan "respektiv". Sed, ho ve, ĝi estas erara! Evidente oni ne celis la mez-epokan latinan respektiv, sed respektive. Tion ni tuj lernas el la inversigo de EG II en la vortaro Germana-Esperanta (GE II):

"respektive respektive"

Nu, bone, fine bazo por interpreti nian esperantan vorton. Nur du tute etaj problemetoj plu: Unue la germana respektive fariĝis malofta, ne tre kutima plu. La (laŭforme internacian) latinaĵon forpelis la "pure germana" elinternaĵo beziehungsweise, tamen kun sama semantiko, nur nova fasado sur la sama domo, nova etikedo sur la olda kukumujo. - Kaj la dua? Mi bedaŭras, sed ... ĝi estas dusenca (kaj estis tia antaŭ jarcento). Kaj surbaze de nura "respektiv-e, respektiv ⇒ respektive respektive ⇒ respektiv-a" ni simple ne povas decidi, ĉu ambaŭ germanaj signifoj fariĝis oficialaj, eble eĉ Fundamentaj. - Uf! - Jes, ega uf! Kion ajn la Germanaj Vortaroj aŭ pli poste la Akademio volis instrui al ni, ni ne povas konstati.

5. Kion ni nun faru?

- Simple sekvu PIV-on kiel konvencio kaj registro de mult-jardeka uzo:

respektiv/a [2a]. Tia, ke ĝi respondas al unu sola el la priparolataj objektoj, dum aliaj paralele respondas al ĉiu el la ceteraj priparolataj objektoj; propra al ĉiu: la ~sinteno de ĉiu el la akuzitoj; remetu tiujn librojn en ilian ~an lokon; la ~a nombro de la voĉoj de ĉiu kandidato decidas pri [...]. ~e. En ~a maniero: en triangulo ĉiu el la anguloj A, B, C respondas ~e al ĉiu el la lateroj a, b, c (t.e. A al a, B al b, C al c). RIM. Oni ne uzu tiun adverbon kun la simpla senco de .

- Kaj la germanoj?

- Ili konsciiĝu, ke la esperanta respektive estas malpli vasta ol la germana respektive, kiel prave atentigas la rimarko en PIV. Temas (parte kaj plej ofte) pri falsa amiko por german-lingvanoj. La Granda Krause 2007 bone klarigas ĝin:

respektive ... Konj. a) oder [auch] aŭ [ankaŭ]; umg auch für "oder vielmehr" aŭ pli ekzakte [dirite] b) beziehungsweise respektive.

beziehungsweise (Abk. bzw.) Konj. a) kennzeichnet paarweise Zuordnung respektive b) oder [auch] aŭ [ankaŭ]; sie wird Donnerstag bzw. Freitag zu uns kommen ŝi venos jaŭdon al ni aŭ [eble] vendredon; ich bin mit ihm bekannt bzw. befreundet mi konas lin, ja eĉ amike rilatas al li.

- Kaj la hungaroj?

- Por ili ŝajne simile problema kiel por la germanoj [5]. Sed tion devus klarigi hungar-lingvano.

- Iu formo de respektiv- do aperas en respektive ĉiu eldono de la Germanaj Vortaroj krom la du unuaj.

- Jes, tiel!

------

[1] Vd. jam la diskuton en tiu ĉi fadeno.

[2] Vd. Kück, Oficialaj lingvoelementoj de Esperanto (OLEO), 2008, p. 10 kaj 32, kiel pdf elŝutebla tie ĉi.

[3] Ĝi troviĝas nek ĉe Rihej Nomura, Zamenhofa Ekzemplaro, 1989, nek en Tekstaro. PIV 2002 ne notas zamenhofan ekzemplon. Teorie ĝi povus troviĝi en iu letero aŭ parolado de Z., sed ĝis nun ŝajne neniu trovis ion tian.

[4] Por pli bone kompreni tion iom enigman klarigon ("eldonantoj", "deziris enpreni" ktp.) oni legu Germanan Esperantiston 1906, p. 110: Eldonistoj estis la fratoj Borel, la revizion faris precipe Paul Christaller.

[5] Golden, Bernard (1984). La misuzo de ′respektive′. Heroldo de Esperanto 1984 Mar. 30, 60:4-5 (1727-1728), p. 5.