Aŭ ĉu pli trafe ties intesto? Se intesto havas koron, ĝi devas troviĝi proksimume tie, kie mi nun staras kaj okul-serĉas.

La multaj homoj, atendante kaj fumante sur la trotuaro, indikas la vojon al la teatro. Dika ulo en sport-pantolono kaj futbal-ĉemizo de la turka teamo, bonvenigas min per man-premo.

"Antaŭmendo je kiu nomo?"

"Ne, mi ... spontane."

"Ĉiuj biletoj estas venditaj. Sed estu kvin minutojn antaŭ la eko ĉe la enirejo al la salono. Mi probable trovos lokon por vi, eble sur la ŝtuparo. Ŝtuparo aŭ seĝo, vi pagos laŭe. Mi vokos vin. Via nomo?"

"Bone, neniu problemo. Bernardo."

"Ni havas Eschen", li finas en kanak', la tipa akĉento de multaj german-landaj turkoj.

La urba gazetaro plurfoje menciis la lokan bier-farejon Eschenbräu, eta miraklo de ekonomia sukceso en "malfacila" urbo-parto Wedding, kiu krome ĉefe famas pro la elcentaĵo de senlaboruloj. Du bierojn poste klaras, ke la ĵurnalistoj ĉi-teme diris la veron.

En vico kun aliaj malfruantoj apud la enirejo mi pagas 12 eŭrojn por seĝo, ne ŝtuparo. La dikulo jam ŝercas ene kaj la 130-opa salono ridegas.

"Varme bonvenigu kun mi Bernardon", li tiu-momente gajas kaj sub aplaŭdego mi rajtas eniri - hej, mojose! Bona porcio de la vespero estas improviza teatro, la dialogo kun la aŭskultantoj nepra.

"Ĉu iu el Spandau tie-ĉi ĉi-vespere?", la turk-ĉemizulo demandas. Mez-aĝa virino timemete man-signas. "Ho, estimata sinjorino, vi el Spandau, kaj ankoraŭ tiom juna". La salono rid-ĝojas. "Ni regule demandas tion. Se estas iuj el Spandau ni ludas pli rapide, por ke la ĝentilaj maljunuloj ĝustatempe estos en la lito". Rido denove. Spandau ĉe la okcidenta urbo-rando de Berlino havas la renomon esti pensiula kvartalo.

Ludi per la "tipoj" kaj antaŭjuĝoj inter la berlinaj kvartaloj estas plia kerno de la maldelikata, laŭta sed ege simpatia kaj amuza spektaklo. Kvazaŭ eta urbo-topografio, moderna popol-teatro. Apud la (ŝajn-) turka "Leono de Wedding" kunludas tuta aro: la esoterika infan-vartistino, kiu scias danci sian nomon, la sin mem amanta artisto el la najbara distrikto Prenzlauer Berg, kie loĝas kreemuloj daŭre trinkantaj Latte macchiato kaj kiujn verajn berlinanoj, do tiuj loĝantaj en la proleta Wedding, malŝate nomas Prenzelwichser (memmasturbantoj el Prenzlauer Berg), la punkulo el Friedrichshain, la saksa ĉefino de la oficejo por senlaboruloj, la strangaj ŝvaboj, kiuj ordeme disigas la rubon laŭ nigra, flava, oranĝ-kolora, bruna, blua kaj verda kontenero (neniu serĉo!, brutala realo!). Kaj ankoraŭ cento da aliaj.

Simila pandemonio kiel tiu ludanta sur la scenejo estas la aŭskultantaro. La tutan normalan frenezularon, apud kiu oni sidas ĉiutage en la loka metroo oni simple nur iom densigas, pintigas, tipigas sur la scenejo. Laŭ konataj televidaj serioj la tuto estas teatra sitkomo, kiu en marto 2012 jam atingis la 76-an epizodon. Ĉiun epizodon oni prezentas dum nur kvar semajnoj, do la tuta programo - interrompita nur dum la somera paŭzo - daŭras jam sep jarojn. Titolo de la aktuala epizodo: Männerstillgruppe. Stillen estas mam-nutri kaj Stillgruppe estas memhelpa grupo de mam-nutrantaj patrinoj, kiu dume babilas pri siaj emocioj, helpas sin reciproke kaj interŝanĝas spertojn pri sano ktp. Nu, tia grupo por viroj evidente estas satiro, do (preskaŭ) berlina realo. Almenaŭ oni facile povas tion kredi, ĉar la ĉefo kompreneble parolas en ŝvaba dialekto kaj ofertas porvirajn seminariojn pri lakto-pumpiloj kaj hormon-jogo. Klare li loĝas en Prenzelberg, kie loĝas nur artistoj, sentemaj knaboj, ŝvaboj, rub-disigantoj kaj aliaj stranguloj. Kiel prave diras la teatra himno pri la berlinaj distriktoj:

Mitte ist schitte, Prenzelberg ist Petting, echter Sex ist nur Wedding.
(Centro estas feko, Prenzlauer Berg estas petingo, vera sekso nur estas Weddingo)

-------

Prime Time Theater
Müllerstrasse 163
Eingang Burgsdorfstr.
13353 Berlin-Wedding
www.primetimetheater.de/multimedia2.html