La ekzemplo de la gramatika fak-vorto „dualo“ bone montras, kiel „certa koterio“ (Sarasua) agas. PIV 2002 difinas "dualo" tiel:

„1. [Gramatiko] Deklinacia kaj konjukacia nombro, uzata kiam oni parolas pri du aferoj: La dualo ekzistas en la slovena lingvo. -> singularo, pluralo. 2. ...“

Tiu estas tre simila al la difino de PV 1930 = PV 1934:

„(Gramatiko). Speciala nombro, kiu en kelkaj lingvoj (greka, hebrea) estas uzata kiam oni parolas pri du personoj aŭ du aferoj. Kp. singularo, pluralo.“

Jam la Plena Vortaro de Boirac (1909) havas

„Dualo (gram.) duoblaĵo [france: duel]“

Ĉar ni scias, ke Boirac 1909 nur inventare registris la vort-materialon, kiu jam ekzistis antaŭ 1909, dualo do devis esti trovebla jam en unu aŭ pluraj pli fruaj vortaroj.

Kontraŭe Grosjean-Maupin Franca-Esperanta, 1-a eld. 1912, 2-a eld. 1924 tradukas

„duel 2. (gram.) dunombro“.

Simile la Enciklopedia Vortaro de Wüster, verkita inter 1918 kaj 1920 notas

„dualo = duaĵo“ kaj plie „duaĵo = dunombro, kp. pluraĵo“.

Post dek minutoj da foliumado ni do jam povas fari etan resumon:

Ambaŭ formoj estas tradiciaj kaj kunekzistas de pli ol cent jaroj. La heroa, mondsava gesto de Cramer baziĝas sur nescio, venas cent jarojn tro malfrue kaj estas simile ridinda kiel la bube fiera ŝajn-malkovro de John Wells pri „tekvondo“.

Nu, Cramer argumentas per la nefidinda ReVo. La stilo de la citita rimarko tuj montras, ke ĝi estas de Ak. Sergio Pokrovskij, enigita per ŝanĝo 1.6 de 2000/08/27 07:37:22. Malgraŭ liaj meritoj, Pokrovskij havas - ni jam vidis - tendencon al foja rapida aserto, pri kiu oni povas poste nur hm-hm-i. Ĉi-kaze do „la sistema serio ununombro, dunombro, multenombro, iniciatita de Zamenhof“, sen kontrolebla fonto, do de nula valoro. Tio jam devus veki nian skeptikon. ununombro ni trovas en la Universala Vortaro de 1893 sub nombr’. Mi citas laŭ la Apudmeta Inventaro:

o unu'nombr' - singulier | singular | Einzahl, Singular | единсвенное число | liczba pojedyńcza. [Dua Libro 1888]: "Vi" ni diras egale al unu persono aŭ objekto kaj al multaj; tio ĉi estas farita pro oportuneco, ĉar, parolante kun iu, ni ofte ne scias, kiel diri al li: "vi" aŭ "ci" ("ci" signifas la duan personon de l' ununombro; sed tiu ĉi vorto estas trovata sole en la plena vortaro; en la lingvo mem ĝi preskaŭ nenian estas uzata) [DL § 4].

Probable li krome aludas la (neoficialan) tradukon de la kvin Fundamentaj Gramatikoj fare de Zamenhof en la Fundamenta Krestomatio de 1903, p. 239 ss. En la 17-a eldono 1954 (fotorepr. 1969) ni trovas ĉe regulo 2: „La substantivoj havas la finiĝon o. Por la formado de la multenombro oni aldonas la finiĝon j ...“.

En PMEG de Wennergren la sama regulo tamen estas formulita tiel:

„2. Substantivoj estas formataj per aldono de o al la radiko. Por la formado de la pluralo oni aldonas la finiĝon j al la singularo. ...“.

Eĉ se la vortumado el la libro estus la originala neniu mencio de ununombro kaj dunombro do en la Fundamenta Krestomatio. Krome ĉiuj aliaj gramatikaj fakvortoj uzitaj de Zamenhof tie estas eleksteraj: artikolo nedifinita / difinita, seksoj, kazoj, nombroj, substantivo, nominativo, akuzativo, prepozicio, genitivo, dativo, ablativo ktp.

Resume la aserto de Pokrovskij estas tiel ĝenerala kaj malpreciza, ke ĝi kiel tuto donas malĝustan bildon. Fakte Zamenhof prefere uzis la eleksterajn latinajn terminojn gramatikajn (ĉefe en malfruaj jaroj) kaj nur esceptokaze foje ankaŭ paŭsojn laŭ la germanaj Einzahl, Mehrzahl, Vielzahl (ĉefe en fruaj jaroj).

Indas resumi, ke tia konstato de la lingvo-uzo de Zamenhof fare de Pokrovskij estas, se ne rekte malĝusta (Zamenhof ŝajne neniam uzis nek dualon nek dunombron kiel ŝajnigas Pokrovskij), almenaŭ malkompleta, erariga kaj diskutinda. Same bone oni povus aserti, ke „Zamenhof iniciatis la sistemon de singularo kaj pluralo“, ĉar la eleksterismon pluralo li uzas en la Kongresa Parolado al la 4-a UK Dresdeno 1908, p. 94 („la plurala finiĝo ‚j’“, cit. laŭ Wüster, Zamenhof-Radikaro 1927).

Sur tiu dubinda fonto Cramer baziĝas sian preferon. Vikipediisto Tlusta, probable René al Neubrandenburg (Germanio), kiu asertas esti „bonlingvisto“ konsentas, ĉar „esperanto ja estas lingvo por la tuta mondo, ne nur por eŭropo (12 vortoj, du ortografiaj eraroj!). Post tiom da duonveroj, prisilentoj, truketoj fine do la bonlingvisma "venko": dualo elĵetita, dunombro sur la tronon.

Ĉio tio estas tiel travidebla, evidente fals-argumenta, hontinde kvaron-scia kaj la junula fervoro tiel forpuŝe naŭza, ke seriozaj konantoj de Esperanto, simple rezignacias diskutaĉi en tia infan-vartejo. Vikipedio? Ba!

Trankvile uzu aŭ dualodunombro laŭ la cirkonstancoj, laŭ vetero kaj cetero kaj ne lasu vin stultigi de mem-deklaritaj savantoj sen eĉ nur menciindaj bazaj konoj.