Ambaŭ Respondoj (LR) troviĝas en la periodaĵo Lingvo Internacia: N-ro 53 en 1896, p. 102-103, kaj n-ro 54 en 1904, p. 336-338. Bedaŭrinde ili ne troviĝas en la (ne plu uzenda) eldono de 1927, kaj estas tro longaj por citi ilin tie ĉi komplete (vd. en la apuda libro-eldono de 1962 aŭ pli nova versio).

Kvankam ili estas samtemaj pri la kreo de novaj radikoj, la LR de 1904 konsiderinde ŝanĝas la ok jarojn pli aĝa LR de 1896. Laŭ ĉio, kion ni scias, ĝi estas la "lasta vorto" de Zamenhof pri la "neologisma" demando kaj forpuŝas la malnovan, jen kaj jen ankoraŭ erarige cititan - erarige, ĉar ne la lasta, definitiva opinio de Zamenhof pri la temo.

Jen nur mallonga specimeno el la Respondo de 1904, do de antaŭ la Bulonja Deklaracio de 1905, kiu akceptis la tekstaron, kiun ni nomas "Fundamento de Esperanto".

"a) Ĉiu vorto, kiu troviĝas en la Universala Vortaro [UV de 1883] estas leĝdona por ĉiuj esperantistoj, kaj neniu en la mondo, nek la aŭtoro de Esperanto nek ia alia esperantisto havas la rajton fari en tiuj vortoj ian ŝanĝon (se ekzemple anstataŭ "ŝipo" iu uzas la vorton "navo", ĉar la vorto "ŝipo" al li "ne plaĉas" - tio estus rekta peko kontraŭ la unueco de nia lingvo kaj ĉiuj esperantistoj tiam protestus).

b) Se vorto per si mem estas internacia, tiam laŭ la regulo 15 de nia gramatiko ĉiu havas la rajton uzit tiun ĉi vorton, kvankam ĝi ne troviĝas en la Universala Vortaro. (Ekzemple neniu povus protesti kontraŭ la uzado de vortoj "aŭtoro", "telegrafo" k.t.p., kvankam ili ne troviĝas en la Universala Vortaro.). ...".

Tiu malgranda peco (eĉ ne duona paĝo el preskaŭ tri) jam montras al ni la bazan ideon de Zamenhof, realigitan jaron poste per la Bulonja Deklaracio:

"... Laŭ mia [= tiu de Zamenhof] opinio kaj deziro en Esperanto devas ekzisti ne persono leĝdonanta, sed nur iu unu fojon por ĉiam elektita libro leĝonanta; ĉiuj miaj opinioj ne esprimitaj en la gramatiko kaj Universala Vortaro devas esti rigardataj ne kiel leĝoj, sed nur kiel konsiloj de la plej kompetenta esperantisto." (LR 54 de 1904).

Kaj tiel okazis en Bulonjo-apud-Maro jaron poste, en 1905, tamen en iom ŝanĝita formo: Fundamenta de tiam estas la UV de 1893, la kvin Gramatikoj (germana de 1892) kaj krome la Fundamenta Ekzercaro (FE, definitiva formo laŭ la dua eldono de 1898) kaj la Antaŭparolo (A de 1905).

Ĉu hazardo, ke Zamenhof elektis la ekzemplojn de "aŭtoro" kaj "telegrafo" en 1904, la ekzemplojn el nia titolo? Ne! Ambaŭ estas Fundamentaj, sed ambaŭ ne troviĝas en UV 1893, aŭtor' en la Antaŭparolo, telegraf' en § 36 FE 1898:

aŭtor’ – [A, mankas en UV] ― Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li, kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si (almenaŭ konscie) eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj ... Tial, por meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj, kaj por ke ĉiu esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi, la aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn, kiuj laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de longe fariĝis fundamento por Esperanto ... ... ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem.

telegraf’ ― Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn [FE 36, mankas en UV]. — Dua Libro 1888: Li korespondas telegrafe kun ĉiuj agentoj [DL 7].

Neniu surprizo: Sur la vojo RE 1889 → MV 1889 → UV 1893 estis elĵetitaj ĉiuj "senproblemaj", ĉar internaciaj radikoj kiel aŭtor'telegraf' [1]. Restis nur la (eble) duba minimumo. Por la resto ni havas § 15 de la Gramatikoj.

Zamenhofe uzu ĝin kaj ne lasu vin fortimigi de malbononklaj miscitaĵoj de en 1904 jam ne plu aktualaj Lingvaj Respondoj.

-----

[1] aŭtor' jam en la Unua Libro de 1887, poste en Rusa-Esperanta de 1889, sed dum inversigo ne transprenita al Meza Vortaro Esperanta-Germana de 1889. telegraf' kiel montrite en la Dua Libro de 1888, sed eĉ forgesita en RE 1889, tamen poste en Beaufront, Esperanto-Franca de 1901.