§ 8 de la Fundamenta Ekzercaro (FE) klarigas la kazojn, en la tradicia latina terminaro de nominativo ĝis ablativo:

La patro estas bona [FE 8.1 - nominativo]. ― Jen kuŝas la ĉapelo de la patro [FE 8.2 - genitivo]. ― Diru al la patro, ke mi estas diligenta [FE 8.3 - dativo]. ― Mi amas la patron [FE 8.4, akuzativo]. ― Venu kune kun la patro [FE 8.5 - ablativo 1]. ― La filo staras apud la patro [FE 8.6 - ablativo 2]. ―

Kaj jen la sama temo en § 2 de la Dua Libro (DL):

Jen estas la patro [DL 2.1 - nominativo]. — Mi aŭdas la voĉon de la patro [DL 2.2 - genitivo 1]. — Mi ricevis donacon de la patro [DL 2.3 - genitivo 2]. — Diru al la patro, ke mi estas sana [DL 2.4 - dativo 1]. — Ni iros al la patro [DL 2.5 - dativo 2].

Tie la serio finiĝas, ekzemplo por akuzativo kun "patro" mankas. Anstataŭe ni trovas kompleksan frazon: "Karolo aĉetis por sia kuzino horloĝeton kun tri montrantoj [DL 2.6]". Ŭaŭ! Amuze la "montrantoj", germanismo ("Zeiger") por "montriloj (de horloĝo)". Sed la kerna instruo (akuzativo havas n-finaĵon) ie perdiĝas inter multaj aliaj informoj. Kiel pli klare kaj simple en la plej bona senco fariĝis en la Ekzercaro: Mi amas la patron. Ankaŭ la frazo por lerni la genitivon en 1894 estas pli bona. Per la strukturo de "jen kuŝas" Zamenhof evitas jam tiuloke enkonduki la akuzativon kiel en "mi aŭdas la voĉon de la patro".

§ 9 FE profundigas la bazajn instruojn pri la kazoj el § 8. Jen unu, duone rekte transprenita:

Ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj [FE 9.5]. ― Ni vidas per la okuloj [DL 2.7].

En § 10 temas pri komparacio:

El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna [FE 10]. ― Mi estas tiel forta, kiel vi [FE 10]. ― El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa [FE 10].

— Aŭgusto estas bona, Mario estas pli bona ol Aŭgusto, sed Ernestino estas la plej bona el ĉiuj miaj gefratoj [DL 2.11].

De tie do la personaj nomoj ne registritaj en UV, sed nur troveblaj en FE.

Lern-temo de § 12 estas nombroj:

  • Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek sekundoj [FE 12.12].
  • Sesdek minutoj faras unu horon, kaj dudek kvar horoj faras unu plentagon [DL 3.1].

Nu, kaj tiel plu. La plej grava (kaj la sola, klare ne pridiskutita) ŝanĝo inter DL 1888 kaj FE 1894, 1898, 1905 tamen troviĝas aliloke, nome en la Aldono al la Dua Libro:

" ... 2) La sola ŝanĝo, kiun mi trovas necesa fari mem, estas: anstataŭ "ian," "ĉian," "kian," "nenian," "tian"— devas esti: "iam," "ĉiam," "kiam," "neniam," "tiam" (por malegaligi la vortojn "ian" etc. kaj "ia,n" etc)."

Kaj de tiam (ne plu tian) ni skribas kaj parolas pri "... tiam, kiam ..." anstataŭ "... tian, kian ...".

Kaj per tio finiĝis la eksplicitaj, evidentaj ŝanĝoj de Esperanto. Per la Aldono al la Dua Libro de 1888 Esperanto laŭ Zamenhof estis preta:

"1) La lingvo internacia restas senŝanĝa en tiu formo, en kiu ĝi estas proponita de mi; fari en ĝi iajn laŭvolajn ŝanĝojn mi de nun jam ne havas la privilegion; tiu ĉi privilegio apartenas al la internacia kongreso de instruituloj, kiu estas esperata pro la iniciativo de la Amerika Filozofia Societo; se la intencita kongreso ne efektiviĝos, tiam poste (sed ne antaŭ kvin jaroj de nun) la amikoj de l' lingvo internacia faros mem internacian kongreson, kiu havos la privilegion fari en la lingvo ŝanĝojn kaj bonigojn."

Kaj tiel okazis ... sed nur deksep jarojn poste, erst en 1905! La Kongreso de la amikoj de l' lingvo internacia tamen esence neniel ŝanĝis la Esperanton de 1888 - nur konfirmis per dokumentaro, kiun ni nomas "Fundamento de Esperanto".