La senkoste elŝuteblan lego-programon Mobipocket Reader uzas la Granda Vortaro Esperanto-Rusa (GVER) de Kondratjev (2006) - kun skribobildo miaopinie tre klara, bone strukturita kaj facile legebla.

Mobipocket Reader 6.0 havas du interesajn funkciojn. Unue oni povas marki iun vorton en iu Vindoza aplik-programo, ekzemple en la vortara programo de la Esperanto-Hungara Vortaro (EHV) de Horvath. Premante la klavon F2 ekaperas fenestreto kun la vortara artikolo en GVER. Trovinte la hundorason "pojntero" en EHV, sufiĉas unu tuŝo de F2 por ekscii, ke ankaŭ GVER notas ĝin en precize tiu formo (en la Vortaro Itala-Esperanto de Minnaja iu malklara "adreshundo"!?).

La dua funkcio estas ankoraŭ eĉ pli interesa: Per unu sola ordono oni povas serĉi en ĉiuj Mobipocket-vortaroj samtempe. Sed, ho ve, ĉiuj niaj elektronikaj vortaroj uzas proprajn vortaro-programojn. Ĉiujn oni devas antaŭe unuope ŝarĝi, en ĉiujn oni devas klavi la serĉ-vorton. Temas pri jenaj:

Se la aŭtoroj ofertus ilin krome en unueca formato de Mobipocket ni jam nun havus meta-vortaron de ĉ. 250.000 vortoj (radikoj kaj kunmetaĵoj) kompare al la ĉ. 45.000 de PIV.

Ĉu iuj programistoj eble povas indiki, ĉu konverto al la Mobipocket-formato estas granda laboro aŭ ĉu relative facile farebla? Depende de tio, ĉu indos krei la meta-vortaron de Esperanto kvaronmiliona?