A. Enkonduko

Inversa Vortaro de Esperanto (IVE) surbaze de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto kun Suplemento (PIV 1970 kaj PIVS 1987) ebligas sisteman esploron de ĉiuj vortformoj finiĝantaj je "-ed" kaj "-t". Komparo kun la leksaro de la Plena Vortaro (PV) de 1934, kies sesa eldono estas inverse ordigata en la Inversa Vortaro de 1972 (IV) ebligas konkludojn pri la evoluo de la Esperanto-leksoj.

La studo havas du partojn. En la unua ni prilumos la ekzistantan materialon, en la dua ni klopodos formuli ĝeneralan regulon pri la vortkrea metodo en Esperanto. Fine ni donos respondon al nia enkonduka demando.

B. Superrigardo pri la ekzistanta vortmaterialo

Unue ni klopodos klasifi la 82 vortformojn je "-ed" listigataj en IVE. Ni tie ĉi nek volas klasifi ĉiujn, nek volas detale klarigi iliajn etimologiojn. Celo de la klasifo nur estas disigi tiujn vortojn, kiuj finiĝas je "-ed" pro specialaj Esperanto-tipaj vortkreaj reguloj, vortojn, kiujn mi tie ĉi nomas "falsaj -ed-vortoj", dis de la aliaj, de mi t.n. "veraj -ed-vortoj".

"Veraj -ed-vortoj" estu difinitaj jene:

  1. Ĉiuj vortoj, kies etimologio kaj/aŭ disvastigita internacia formo subtenas la vortfinon "-ed"; kaj
  2. vortoj, kiuj kreite laŭ aŭtonomaj Esperanto-reguloj havas la "-ed".

1) "-ed"- vortoj laŭ deveno aŭ parenceco

a) Tiu grupo ampleksas ĉiujn sciencajn, speciale zoologiajn kaj botanikajn terminojn devenantajn de la Greka, eble tra la Latina, aŭ rekte de la Latina. Multaj apartenas al Latinaj ingenraj vortoj je "-edo, -edinis", ekzemple

  • alced/o lat. alcedo, inis f (Gr. fremda vorto) birdo;
  • tered/o lat. teredo, inis f (Gr. fremda vorto) vermo;
  • ured/o lat. uredo, inis f, stadio de rustfungo

Al tiu grupo ankaŭ apartenas

  • torped/o submara armilo

kies origino laste estas

Lat. torpedo, inis f, en la propra senco "paralizo", sed ankaŭ la fiŝo, kiu paralizas sian predon tuŝante ĝin kaj dume elsendante elektran energion.

b) Derivaĵoj de Latinaj kunmetaĵoj de cedere, cedo, cessi, cessum (3-a konjugacio):

  • ced/i lat. cedere, cedo, cessi, cessum
  • sukced/i Lat. suc-cedere ktp.
  • konced/i Lat. con-cedere ktp.
  • proced/i Lat. pro-cedere ktp.

c) Aliaj Grekaj kaj / aŭ Latinaj vortoj kun "-ed":

  • aed/o el la Greka, kantisto, poeto en antikva Grekujo
  • eksped/i Lat. expedire (4-a konjugacio)
  • andromed/o Lat. Andromeda, ae f (k.a.) Etiopia filino de reĝo
  • albed/o Lat. albere, albeo (2-a konjugacio) "esti blanka" kaj Lat. albidus blankeca, blankeska,
  • Fr. albédo, Germ. Albedo; optika mezurunuo; "albedo" eniras Esperanton verŝajne ne rekte el la Latina, sed tra la modernaj lingvoj.

d) Anglaj modeloj kun "-ed":

En la sekvantaj ekzemploj Esperanto referencas nur al la Angla skribmaniero, ne al la prononco

  • bred/i to breed (prononco "i")
  • kned/i to knead (prononco "i"), eble ankaŭ laŭ Ndl. kneden, Norvega knade, kvankam la Germ. "kneten" subtenas la "-et"-formon.

e) Hispanaj modeloj kun "-ed":

  • stamped/o dt. Stampede
  • maraved/o Hisp. maraved¡, malnova Hisp. monero.

f) Francaj modeloj kun "-ed":

  • merkred/o Fr. mercredi, sed ankaŭ Ital. mercoledì, kvankam Hisp. sen "d": miércoles; la kaŭzo de la "-ed" tie ĉi laste estas (hazarda) koincido de "e" kun la "d" de Lat. dies, diei m (Lat. dies m Mercurii).

Same ĉe

  • vendred/o Fr. vendredi, ktp. (Lat. dies m Veneris)
  • ued/o Seka rivero en la dezerto, Fr. oued (verŝajne kun Araba fono)

g) Danaj modeloj kun "-ed":

  • orsted/o fizika unuo laŭ la Dana fizikisto Ørsted

2) Derivaĵoj je "-ed" faritaj laŭ aŭtonomaj Esperanto-reguloj:

  • moped/o kunmetita el motor/o kaj pedal/o, kp. Angla/Germ. moped/Moped (Latinidaj lingvoj havas similajn kunmetaĵojn, tamen sen la elemento "pedalo", kp. Fr. vélomoteur, Hisp. ciclomotor, Ital. ciclomotore aŭ motociclo).

Krom tiuj (minimume) du grupoj de "veraj -ed- vortoj" ekzistas alia, nome la "falsaj -ed- vortoj". Ili estas difinitaj jene:

a) Laŭ origino kaj/aŭ internacia parencaj formoj ili "efektive" devus finiĝi je "-et", kaj

b) ilia radikresto, t.e. la radiko sen "-ed", devas esti senco-hava Esperanto-vorto.

Se vorto plenumas ambaŭ kondiĉojn, oni supozas, ke la Esperanto-formon je "-ed" anstataŭ la pli internacian je "-et" oni elektis por eviti eblan kolizion kun vorto kunmetita el radikresto kaj la diminuitivo "-et". Jenaj ekzemploj klarigu tion:

  • bufed/o Fr. buffet, Germ. Büfett, do ne buf/et/o malgranda bufo (ranosimila besto);
  • banked/o Fr. banquet, Germ. Bankett, do ne bank/et/o malgranda banko;
  • buked/o Fr. bouquet, Germ. Bukett, Blumenstrauß,do ne buk/et/o malgranda buko (zonofiksilo);
  • planed/o Germ. Planet, Fr. planète, Angla planet, do ne plan/et/o malgranda plano;
  • cigared/o Germ. Zigarette, Fr. cigarette, Angla cigarette, do ne cigar/et/o malgranda cigaro
  • kased/o Germ. Kassette, Fr./Angla cassette, do ne kas/et/o malgranda kaso.

La vortformoj listitaj ĝis nun enestas kaj en IVE kaj en IV, do kaj en la moderna PIV kaj en la malnova PV.En IVE krome enestas tri pliaj vortoj, ne jam ekzistantaj en IV:

  • barbed/o Fr. barbette, Germ. Barbette, (platformo por kanono), do ne barb/et/o malgranda barbo;
  • rened/o Fr. reinette, Germ. Renette(speco de pomo), do ne ren/et/o malgranda reno (korpa organo);
  • boned/o Fr. bonette, Germ. Leesegel (velo), do ne bon/et/o la eta, ioma bono;

Aldonenda estas kvara vorto el PIVS, kie misgvida, paralela formo je "-et" praktike tute mankas (!), nome

  • paled/o Fr. palette, Ital. paletta, Germ. Palette (transporthelpilo); la maldika tabuleto, sur kiu la pentristoj miksas la farbojn, ne estas "% palet/o", sed "paletr/o". La danĝero de intermikso kun pal/et/o eta palo (de pala = blanketa) estas malgranda.

Aliflanke enestas en IV, bazanta sur la malnova PV, tri paroj, kiujn IVE, bazanta sur PIV 1970 kaj PIVS 1987, ne plu registras:

  • musked/o Fr. mousquet, Germ. Muskete (mezepoka armilo), do ne musk/et/o dt. malgranda musko (planto);
  • baled/o Fr. ballet, Germ. Ballett (dancoformo), do ne bal/et/o Germ. kleiner Ball (Tanzveranstaltung), malgranda balo (dancofesto);
  • naved/o Fr. navette, dt. Webschiffchen (ilo por teksmaŝino),do ne nav/et/o malgranda navo (parto de preĝejo).

Antaŭ ol prijuĝi tiun fenomenon, ni kompletigu nian inventaron.

Ekzistas kelkaj pliaj kazoj, kie "-ed" servas kiel distingilo de la paralelaj formoj kun "-et" radikfine, nome

  1. sen ke naciaj lingvoj subtenas la "-ed"-formon, kaj
  2. kazoj, kie ankaŭ en naciaj lingvoj ekzistas la "-ed".

1) "-ed"/"-et"-distingo sen modelo en naciaj lingvoj:

  • rak/o dt. Futterkrippe, (Fahrrad- u.a.) Ständer
  • raked/o Angla racket, Germ. Tennisschläger, Racket, auch Schneeschuh,
  • raket/o Germ. Rakete, Angla rocket;
  • etik/o Germ. Ethik, Sittenlehre
  • etiked/o Germ. Etikett, Aufkleber, teilweise auch etiket/o
  • etiket/o Germ. Etikette, Umgangsge­braüche:
  • korn/o Fr. corne, Germ. (Kuh-, Trink-, u.a.) Horn
  • korned/o Fr. cornette, Germ. Fahnen­junker, Kornett (k.a.)
  • kornet/o Fr. cornet, Germ. Kornett (Blechblashorn);
  • bet/o Germ. Rübe, (rote) Be(e)te
  • bed/o Germ. (Blumen- usw.) Beet;
  • arbed/o Germ. Strauch, Fr. arbrisseau, do ne
  • arb/et/o Germ. Bäumchen, malgranda arbo.

2) Laŭ nacilingva modelo:

  • rimed/o Germ. Mittel, Frz. remède, do ne rim/et/o Germ. kleiner Reim;
  • moned/o birdo, Germ. Dohle (Vogel), Lat. corvus monedula, do ne mon/et/o malgranda mono

Por akiri kompletan bildon pri la "-et"/"-ed"-problemo necesus ankoraŭ studo pri la 235 "-et"-vortoj de IVE kaj la 131 de IV. Tio trapaŝus la limojn de tiu ĉi studo. Jam nur supraĵa rigardo al la "-et"-vortoj montras, ke multe pli oftaj ol la "falsaj -ed-vortoj" estas la kazoj, kie Esperanto akceptas la teorian - aŭ ĉe komputora lingvo-prilaboro eble ankaŭ praktikan - danĝeron de intermikso. Tion montras jena (nekompleta) listo:

  • gazet/o eble do gaz/et/o
  • korvet/o eble do korv/et/o
  • menuet/o eble do menu/et/o
  • korset/o eble do kors/et/o
  • trumpet/o eble do trump/et/o
  • ripet/o eble do rip/et/o
  • pipet/o eble do pip/et/o
  • sonet/o eble do son/et/o
  • kabinet/o eble do kabin/et/o
  • stilet/o eble do stil/et/o
  • diet/o eble do di/et/o
  • societ/o eble do soci/et/o
  • rabet/o eble do rab/et/o
  • taget/o eble do tag/et/o
  • ktp.

Speciale interesa en nia kunteksto estas du vortformoj evitantaj la danĝeron de intermikso kun la paralela diminuitiva formo ne per ŝanĝo de "-et" al "-ed" ĉe la vortfino, sed per ŝanĝo en la vortmezo:

  • matĉo Angla/Germ. (football ktp.) match/(Fußball- ktp.) Match,

kie nia lingvo per la "t" evitas la konfuzon kaj kun

  • maĉet/o Hisp. machete, Germ. Machette, do ne matĉ/et/o malgranda matĉo kaj ankaŭ kun
  • maĉ/et/o de "maĉ/i" (dispremi en la buŝo per la dentoj).

La malavantaĝo de tiu solvo estas, ke la sono-intersekvo "t-ĉ" estas tute nekutima en Esperanto. Inter la pli ol 16.000 radikoj de IVE ĝi krome nur estas trovebla en "pitĉ/o", kie ekzistas similaj distingo-problemoj. "Matĉo" do estas "ne-Esperanta" vorto. Konsekvence PIV 1970 verŝajne pro tio ankaŭ registras la formon "maĉo", kiu resendas al "matĉo".

Alian solvon reprezentas la Fundamenta radiko

  • parget/o Fr. parquet, Germ. Parkett (luksa planko).

Malgraŭ la "k"-sono en naciaj lingvoj, Esperanto uzas tie ĉi la "artan" "g" tiel evitante la kolizion kun park/et/o malgranda parko.

Pli konsekvece laŭ la supra modelo do estus la formo "% parked/o".

C. Konkludoj

1) Jam Schlüter rimarkas, "ke inter la 28 konataj sufiksoj preskaŭ ĉiuj havas falsajn parencojn inter la radikoj". Tiel principe ekzistas danĝero de intermikso laŭ la skemo

  • radiko 1 samforma kun, sed semantike malsama de radiko 2 plus sufikso.

2) La danĝero de intermikso tamen varias laŭ la cirkonstancoj.

La ekzemplero de la tie ĉi esploritaj vortoj finiĝantaj per "-ed", respektive "-et" montras, ke minimume du faktoroj ludas rolon:

a) La gramatika karaktero de la koliziantaj radikoj.

Se ili apartenas al la sama klaso, se do ekzemple temas pri du substantivoj aŭ du verboj, la ebleco intermiksi ilin estas pli granda, ol se ili apartenas al diversaj kategorioj, ekzemple substantivo kaj verbo. Tion montras la ekzemplo de

  • peset/o Hisp. peseta, Germ. Pesete (Hispana mon-unuo), kaj "pes/et/o" malgranda pes(ad)o, t.e. la gerundio kun diminuitivo de "pes/i".

La tialo fine estas, ke la dua formo estas tre malofta kaj apenaŭ "ĉiutaga" parola lingvo.

b) La semantika proksimeco de la radikoj.

Se ili laŭ siaj signifoj estas proksimaj, la danĝero de intermikso estas pli granda, ol se ili ekzemple apartenas al disaj fak-lingvaĵoj. Tion montras la ekzemploj cigar/o - cigared/o, arb/o - arbed/o. Tiuj paroj havas "iun rilaton". Samtempe preciza distingo estas dezirinda: cigardo ja ne estas malgranda cigaro, arbedo ne malgranda arbo.

c) La du nomitaj kaj eventuale ankoraŭ pliaj faktoroj povas koincidi, tiel ke siaj efikoj estas kumulataj. Tion montras la jam citita ekzemplo de "peset/o".

3) Esperanto konas diversajn strategiojn reagi al tiu fenomeno.

a) Almenaŭ ĉe la grupo de "-ed"- kaj "-et"-vortoj la plej ofta estas ignori la kolizion. Tion pruvigas la multe pli granda nombro de "-et"-"/-et"-paroj, kompare kun la "-ed"-"/-et"-paroj.

b) En kelkaj laŭ nombro ne tiom oftaj kazoj Esperanto evitas la kolizion anstataŭiganta "-et" per la "ne-internacia" formo kun "-ed", kiel montrite supre.

c) En kelkaj tre raraj kazoj Esperanto evitas la kolizion per "korekto" ne ĉe la vortfino, sed en la vortmezo, tipo "parget/o", "matĉ/o".

4) La evoluo de la vortformoj esploritaj tie ĉi ne aspektas unuece:

a) Unuflanke tri antaŭaj formoj je "-ed" estas anstataŭigitaj per formoj je "-et" (baled/o, musked/o, naved/o), favore al "internacieco" oni do akceptis la kolizion kun la "falsa parenco".

b) Aliflanke estis aldonata tri novaj "falsaj" "-ed"-vortoj (barbed/o, rened/o, boned/o), krome kvara, kie la deziro distingi ĝin de la diminuitiva formo de paralela radiko eĉ ne necesigis la "artan" "-ed" (paled/o).

c) Eĉ se oni krom PIV 1970 kaj PV 1934 traserĉas dulingvajn vortarojn ne eblas formuli klarajn regulojn pri la evoluo de la Esperanta vorttrezoro surbaze de la tie ĉi esplorita vortmaterialo. Tiucele pliaj studoj pri la vorttrezoro estas necesaj. Kiel hipotezo eble povas servi jena frazo:

"Se la neceso ekestas krei novan terminon, t.e. terminon ne ankoraŭ dokumentitan en la normaj vortaroj, laŭ la 15-a regulo de la Fundamenta gramatiko, oni uzos en unua fazo Esperanto-terminon, kiu estas plej proksime al tiuj internaciaj parencoj, eĉ se tiu formo kolizias kun aliaj vortformoj en la sistemo de la lingvo. En pli posta fazo kreskas la preteco ŝanĝi al senkolizia, "pli Esperanta" formo, eĉ se tiu malproksimiĝas de la internacia formo."

Elirpunkto de tiu tezo estas la paro "kaseto"-"kasedo". La referencoj en piednotoj 2 kaj 3 montras, ke pli fruaj dulingvaj vortaroj plejparte preferis la "naturalisma" "-et", dum PIVS de 1987 registras la "-ed"-formo.

Entute la tie ĉi faritaj observoj tamen supozigas, ke la decido por tiu aŭ alia formo estis farata "hazarde" aŭ "intuitive", sen racia apliko de regularo. En la lasta parto ni pro tio klopodu formuli kernon de "ed"-reguloj.

D. "-ed"-reguloj

Finiĝas je "-ed" en Esperanto ĉiuj

1) "veraj" "-ed"-formoj, t.e. ĉiuj radikoj, kiuj en siaj fontolingvoj finiĝas je "-ed", vd. supre parto A.

2) "falsaj" speciale tiukaze, se

a) la danĝero de intermikso kun la formoj de la paralela radiko plus "-et" pro gramatika kategorio kaj/aŭ semantiko estas aparte granda;

b) se speciala signifo estu esprimata, sen ke la asocio al la simila radiko plu "-et" perdiĝas (tipo "arbedo", "cigaredo"). En tiu funkcio "-ed" kvazaŭ markas la transiro de kvanto en novan kvaliton. Estas la sama funkcio, kiun Waringhien kaj Kalocsay priskribas en PAG por "-et". Tie ĉi "-ed" laŭ ĝia funkcio alproksimiĝas al la Esperanto-tipa sufikso "-um".

c) Pro kompleteco ni fine menciu ankoraŭ fakan signifon de "-ed", nome kiel neoficiala sufikso de la zoologio (do ne kiel parto de la radiko, kiel en la kazoj priparolitaj ĝis nun). PIV difinas ĝin jene: "Sufikso, per kiu oni formas la nomon de [zoologia] familio, almetante ĝin al la nomo de ties tipa genro", kaj donas la ekzemplon de "cerv/ed/oj" kun la genroj "cervo", "alko", "damao" k.a. La funkcio estas same kiel ĉe la Latina "-idae", la ŝanĝon de "i" al "e" necesigas la sufikson "-id". Dum ĉe "-id" la derivado okazas kvazaŭ "de supre al malsupre" (bovo > bovido), ĉe "-ed" la senco estas inversa "de malsupre al supre" (cervo > cervedo).

F. Konkluda rimarko

"Kasedo" aŭ "kaseto", "diskedo" aŭ "disketo"? Je la fino de niaj pripensoj ni ankoraŭ respondu nian deiran demandon.

Kiel montrite argumentoj por ambaŭ formoj estas troveblaj. Laŭ mia opinio tamen en ambaŭ kazoj pli pezas la aspektoj por la "-ed"-formo:

1) diskedo:

a) Ja ekzistas iu rilato inter "diskedo" kaj "disko". Tamen ĝi havas propran kvaliton kaj ne simple estas malgranda disko. La rilato male similas pli al la rilato inter cigaro-cigaredo, arbo-arbedo.

b) Avantaĝojn tiu formo havas precipe ĉe pluderivado. Facile oni povas distingi inter (granda) 5,25-cola disked/o kaj (malgranda) 3,5-cola disked/et/o.

c) Se la supre starigita tezo pri la evoluo-tendencoj de la Esperanta vorttrezoro estas korekta, "diskedo" estas la pli moderna, pli evoluita formo.

d) La Esperanto-imanenta analogado efikas favore al "diskedo". Ĉe progresintaj parolantoj ĝi efikas pli forte ol la analogado al etnaj lingvoj. "Diskedo" tial estas la "pli Esperanta" formo kaj pro tio eble ankaŭ la "pli bela".

2) kasedo:

Al la ĵus nomitaj argumentoj estas aldonendaj, ke la formo evitas la intermikson kun "kas/et/o".

En tiu senco mi preferas ankaŭ la tri "malnovajn" "-ed"-vortojn, kiujn PIV 1970 registras nun kun "-et".

Kiel ajn oni decidas pri tiuj konkretaj vortformoj, ĉiukaze estas dezirinda, ke la decido okazu surbaze de laŭeble unuecaj kriterioj, tiel ke la simpleco kaj klareco de Esperanto estas gardataj. Tio ne nur validas por la tie ĉi prezentita vortfina paro. Similaj observoj estas fareblaj pri aliaj "falsaj parencoj", ekzemple pri la paro "-in"/"-en". Plie ĝi validas por la Esperantigo ekzemple de vortoj devenantaj de la in-genraj Latinaj vortoj je "-atio, -ationis", ĉe kiuj parto fariĝis Esperantaj "-aci/"-vortoj, dum ĉe aliaj la "-aci/" forfalis, simile kiel ĉe la "-ici/"-vortoj. Tiaj studoj, facile fareblaj post la apero de aktuala inversa vortaro, ŝajnas des pli gravaj, ju pli rapide kreskas la faka vorttrezoro de Esperanto.

Kelkaj trov-lokoj

  • "kasedo" ekzemple en PIVS (1987:24), en la Katalogo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) (1988:356), en la vortaro de la lernolibro por German-lingvanoj "Tesi, la testudo" Bick k.a. (1985:47).
  • "kaseto" ekzemple en Waringhien (1976:166), Wells (1977:202), Krause (1983:267), Bokarev (1982:215), Middelkoop (1987:63), t.e. en la Esperanto-Nederlanda parto, dum en la Nederlanda-Esperanta parto la vortaro proponas unue "kasedo" kun la derivaĵoj "kaseda (of: kaseta) magnetofono, kasedofono" op.cit. (1987: 162).
  • "disketo" ekzemple en Eichholz (1987), termino 85/392, en PIVS (1987:15), en la politika magazino "Monato", i.a. ĉe Pignatelli (1988:14), en la komputora fak-revuo "Fokuso", u.a. ĉe Iljenko (1987:43) ktp.

Literaturo

  • Pabst (1989).IVE
  • Wahringhien (1970).PIV
  • Wahringhien/Levreaud (1987). PIVS

Postskribo de marto 2010

Tiu ĉi esploro unuafoje aperis en Akademiaj Studoj 1988-1990 (vd. la foton). Samtema, pli vasta, sed malpli profunda studo estas Josef Kavka, Kontribue al PIV (vd. foton). Kavka traktas ankaŭ aliajn homonimojn, ekzemple -in / -en, -ul / -ol k.m.a. kaj miaopinie estas tre leginda. PIV 2002 intertempe reŝanĝis kelkajn -et-vortojn de PIV 1970 al la -ed-formoj de PV 1930/1934.