... La pluvego fariĝis pli perforta kaj ili devis rapide trovi konfidindan azilon. Sur la bordo forlasite, izole dormis kelke da blankaj vilaoj. La pluvego tamburegis sur la tero, kiam ili atingis la unuan. En la ĉirkaŭaĵo nenie oni povis malkovri homon. Kaj senpense, nur por petoli iomete, li elprenis siajn ŝlosilojn kaj - ne estis la unua kaj ne la plej granda miraklo hodiaŭ - la dua ŝlosilo turniĝis en la seruro kaj la pordo malfermiĝis. Ĉio kvazaŭ en sonĝo. La pluvego estis freneza, sed li ridis plengorĝe. La knabino reridis bonhumore kaj ili eniris en la fremdan vilaon. ...

... Ili staris ĉe la fenestro kaj rigardis la ekfendiĝintan gigantan nubon, kiun trarompis la glavo de la triumfanta suno. La viro staris iomete malantaŭ ŝi kaj ĉe ekmovo iliaj korpoj tuŝis unu la alian. La viro subite ekflamiĝis. Kun ne kontraŭstarebla vervo li fermis la knabinon inter siajn brakojn. ...

... - La nomon, la adreson ...

- Jam malfrue! Neniam plu - respondis la knabino kaj la vagonaro forportis ŝin en la nebulon de la sonĝoj. ...

Ŝt-ŝt-ŝt - ŝt ... la radoj muzikas, nun li estas survoje al la hejmo ... al la hejmo ... al la hejmo ...