La aŭtoro de la rusa originalo estas "V.G. Avsejenko", probable do en la angla transskribo Vitaly Avseyenko, en la germana Wassili Awsejenko (1842-1913) (?). La tradukinto estas Paŭlo Medem (1862-1925), litova bankisto kaj vickolonelo en la rusa cara armeo, pri kiu vi trovas bazajn informojn en la Enciklopedio de Esperanto (1934, nun en Vikipedio). Kion ĝi ne mencias, estas, ke "P. Medem" subskribis la enkondukon al "Suzano" en "Septembro 1919 en Dresden". Kial li tiam estis en Dresdeno, kion li faris tie, de kiam li estis tie?

La traduko estas tre (tro) elinternisma, frua misekzemplo de "bonlingvismo". Jen la du unuaj frazoj:

"En la grandega fervoja tenejo [!?], plenplena de vagonoj, estis preskaŭ mallume. La tago estis grizeta kaj krepuskiĝis frue. ..."

- "fervoja tenejo" evidente estu "fervoja stacio", ĉu eble rekta kalkeo de germana "Haltestelle" kun mistraduko de halten = aŭ halti aŭ teni depende de la signifo? Novelofine, kiam la heroino, malriĉa orfino (la patro mortis en laborakcidento en la fervoja stacio de la unua paĝo), edziniĝas, ni legas:

"Sur la vizaĝo de Suzano brilis feliĉo. Unuan fojon ŝi eksentis, ke la longa periodo de provo estas finita, ke la vivo estas almilitita [!?] ..." -

"almilitita", ĉu vi komprenas? Temas pri la fifama fuŝformo de Marie Hankel por "konkeri" (vorto, kiu cetere ne taŭgas en tiu kunteksto). Oni probable volas diri: La malfacila sorto longe ekzamenis Suzanon, ĝis fine ĝi sukcesis trovi sian feliĉon. Traduko "bonlingvisma" ĝis nekompreneblo. Ne estas indikita, ĉu, kaj se jes kiu, prov-legis la manuskripton, sed mi ne estus surprizita, se estus Marie Hankel el Dresdeno mem, kiu aliloke eraris ekzemple inter germana Schein, kiu laŭ la situacio povas signifi aŭ ŝajno aŭ brilo.

Tamen ankaŭ "neologismon" (ho, fi!) la verketo enhavas. La mortan akcidenton de la patro en la "fervoja tenejo" oni ekzamenas jene:

"Post kelkaj minutoj la tenejo pleniĝis de homoj. Venis la administranto de la laborejoj [?!, probable oni celas "Werkstätten", riparejoj, forĝejoj, metiejoj], en [!?] uniforma ĉapo, estis alvokita la distrikta vilaĝestro kaj la urjadniko."

Piednoto klarigas: "vilaĝa policisto". Nu bone, estas kutima truko situigi rakonton en iu kulturo kaj epoko (tie ĉi: Ruslando de la 19-a jarcento) uzante tiajn randajn vortojn pri lokaj specifaĵoj (krom lando-tipaj personaj nomoj).

Ĉar mi ne konis la vorton urjadniko mi serĉis ĝin en PIV 2005 - kiu ne registras ĝin. Se ne en PIV do en la multe pli riĉa Granda Vortaro Esperanto-Germana de Krause 1999. Kaj jen fakte: "urjadnik-o 1. [Kosaken-] Unteroffizier; 2. (russischer) Landpolizist" (1. kosaka suboficiro; 2. rusa vilaĝa policisto). Tute same en la Granda Vortaro Esperanto-Ĉeĥa de Hron 2006: "urjadnik-o - ruský policejní úředník, kozácký poddůstojník". Probable traduko el Krause, nur la intersekvo estas ŝanĝita, ĉe Hron unue la vilaĝa policisto, due la kosaka suboficiro.

Ĉu Krause inventis ĝin? Kompreneble ne. La Ne-PIV-aj Vortoj de Cherpillod 1988 scias: "EB [= Bokarev, Esperanto-rusa 1974], HL [Hajpin Li, Esperanto-korea 1983], Z [Zamenhofa]". Fakte Bokarev, Finkel, Pokvroskij havas "urjadniko - ист. уря́дник" (urjadnik). Sed laŭ Cherpillod ĝi estas pli aĝa ol Bokarev 1974, nome zamenhofa. Kaj zamenhofajn vortojn ni trovas kie? Klare, se vi iom sekvis tiun blogon, vi scias: en la Zamenhof-Radikaro de Wüster 1927. Wüster notas: "(policano aŭ kosaka suboficiro) EG I 207, EG II 234, ER 263, RE 213". Konfirmita do tio, kion ni jam supozis: el la 1-a kaj 2-a eldono de la Jürgensen-vortaro (ĉ. 1904, ĉ. 1905), "redaktita" de Zamenhof: "urjadnik-o Unteroffizier (bei den Kosaken)"; krome en la Esperanto-rusa 1909 kaj "Plena Vortaro Rusa-Internacia" 1910. Tiu laste menciita tamen estas nenio alia ol "stereotipa", t.e. neŝanĝita, 5-a eldono de la samnoma vortaro de 1889, kie ni trovas la vorton en la malnova rusa ortografio kun moliga signo kaj la tradukoj "administr'ant', urjadnik' ". Grado de zamenhofeco do eĉ pli alta al pizango.

Probable estas tiu zamenhofeco, kiu savis la "superfluan" vorton en la super-hiper-bonlingvisma fuŝtraduko inter "tenejoj" kaj "almilititaj vivoj". Vorto nenecesa kiel abaĵuro por moderna internacia komunikado, sed - nu ja - parto de indiĝena esperanta kulturo. Dankon, sinjoroj Bokarev, Hajpin Li, Krause kaj Hron, ke vi post tiom da jaroj lojale reinformas nin pri niaj kulturaj radikoj.

Serĉo je urjadniko en la reto cetere donas surprizan rezulton. Iu rus-lingva, ŝajne ne-esperanta retejo "Verbarium" informas pri rusaj vortoj, kiuj penetris en aliajn lingvojn. Tie ni lernas, ke el rusa уря́дник hispane fariĝis uriádnik, france ouriadnik kaj esperante (!!) urjadniko!

Forme kaj lingve la traduko nuntempe nur plu havas historian intereson, sed tamen povas instrui al ni iom pri troa elinternismo, fuŝ-bonlingvismo. Enhave mi ĉion jam malkovris: Malriĉa, sed bela kaj inteligenta, anĝel-simila orfino superas ĉiujn sorto-batojn kaj poste trovas riĉan edzon. Pretty woman laŭ la moroj kaj moralo de la 19-a jarcento. Ĝuu ĝin!