Je termino-selekto aŭ je kreado de novaj terminoj termino-kreantoj devas ofte fari kom­promisojn inter diversaj sin kontraŭantaj prin­cipoj. Ekzemple termino devus esti kaj preciza kaj konciza. Por krei precizan terminon, tiu ĉi devas konsisti el multaj difinantaj elementoj, kio kontraŭus kon­cizecon. Tial kompromisoj ne estas eviteblaj.

Alia principo estas, ke novaj Esperantaj radikoj devus esti internacie uzataj etnolingvaj vortoj aŭ terminoj. Tiu ĉi principo baziĝas sur la 15-a regulo de la Fundameta Gramatiketo, kiu postulas: La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto.

Pere de tiu ĉi regulo Esperanto kapablis akiri senfinan nombron da novaj radikoj kaj daŭre nia lingvo pliriĉiĝas per apliko de la 15‑a regulo. Tamen samtempe ni heredis per tiu "natura procedo" ankaŭ la multajn nelogikaĵojn, kiuj troviĝas en la hazarde kres­kintaj etnaj lingvoj. Tial apliko de la 15-a regulo kaŭzis malobeon al postuloj de logiko kaj analogio, kiel montras bonega artikolo de Bernhard Golden "Erarvagante en la verda 'Graf`lando". Mi represis ĝin en "Akademiaj Studoj 1988-1990" kaj en "Plena Pekoteko 1985-1990" (p. 1678), ĉar ĝi konvinke montras, ke ni pli singarde devas apliki la 15‑an regulon, por ke ni ne peku kontraŭ la "principo de analogio", ke oni formu derivaĵojn de similaj terminoj simil-maniere.

Tiu je la graf-terminoj ekzistanta ĥaoso kondukas nin al la demando, ĉu ni akceptu la "principon de antaŭeco", tio signifas, ke se por iu nocio jam estis kreita termino, ke ni ne proponu alian terminon por la sama nocio. Aŭ ĉu ni provu forigi la mankon de analogio per novaj, pli sisteme formitaj terminoj? Mi certe preferas la lastan vojon. La peno de la mal­multaj nunaj Esperantistoj lerni etajn ŝanĝojn en nia lingvo, precipe se tiuj baziĝas sur logiko aŭ estas analogie formitaj, estas kon­siderinde pli malgranda ol la peno por estontaj generacioj lerni tiujn neregulaĵojn. Akord­iĝante kun nia Fundamento ni klopodu per etaj paŝoj fari nian lingvon ankoraŭ pli regula, por ke estontaj generacioj povu mastri ĝin pli facile.

Se ni legas etnolingvajn literaturon aŭ simplajn informojn verk­itajn antaŭ centjaro, ni tre ofte konsciiĝas ke ŝanĝoj en la lingvo-uzo okazis. En Esperanto tiaj ŝanĝoj estas pli malfacile konstateblaj. Tial ni ne devas timi, ke nia lingvo per kelkaj paralelaj vortformoj tiel ŝanĝiĝos, ke post nur malmultaj jarcentoj Esperantistoj ne plu komprenos la klasikajn verkojn de Zamenhof. Paralelaj vortformoj estas ekz-e: "akuo" anstataŭ "akumulatoro", "transformilo" anstataŭ "trans­form¬atoro", "lingviko" anstataŭ "lingvistiko", "epigrafiaĵo" anstataŭ "epigrafo".

Ĉu estu preferata la plej internacia aŭ la plej logika termino? Laŭ mia opinio ni ne povas doni ĝeneralan respondon al tiu ĉi demando. Mi konstatis, ke kelkfoje la plej internacia termino ŝajnis al mi preferinda, kelkfoje la plej logika. Per la nun de mi pere de Pekoteko lanĉita enketo mi esperas esplori la sintenon de Esperantistoj pri prioritate aplikindaj principoj.

Mi havas la impreson, ke ĝenerale la respondoj dependas de la ĉefa tasko, kiun Esper­anto plenumu laŭ la opinio de la respon­dinto. Por mi tiu tasko estas: Esperanto ebligu egalrajtan rektan komunikadon pri ĉiuj temoj inter ĉiuj Teranoj. Sekvo de tiu deziro estas, ke la lingvo devas esti facile lernebla por parolantoj de iuj ajn lingvoj. Duono de la homaro parolas nun Hind-Eŭropajn lingvojn. Tial por tiuj homoj estas pli facile lerneblaj vort-radikoj el Hind-Eŭropaj lingvoj, el kiuj 99% de Esperantaj lingvo-elementoj estis prenitaj. Tiu proporcio povas ŝajni maljusta por la alia duono de la homaro. Por esti pli justaj ni devus preni kiel bazon por nia vortaro malgrandan ne-Hind-Eŭropan lingvon, eble la Hungaran aŭ la Estonan. Tiam preskaŭ ĉiuj homoj havus la samajn malfacilaĵojn lerni la lingvon por ĉiuj Teranoj. Prave. Tamen ĉu parolantoj de ne-Hind-Eŭropaj lingvoj estas vere tiel etmensaj, ke ili ne volus permesi, ke duono de la homaro havu malpli da mal­facilaĵoj lerni la komunan lingvon ol ili mem? Se ni krude taksus la horojn bezonatajn por ĉiuj homoj lerni la nunan Esperanton, kaj se ni kompare taksus la horojn bezonatajn por lerni planlingvon bazitan sur malgranda ne Hind-Eŭropa lingvo, ekz-e sur la Hungara, tiam la tempobezono por lerni la Hungar-bazitan plan-lingvon por ĉiuj homoj sendube estus la multoblo de la tempo bezonata por Esperanto. Tial la "Hungar-baza planlingvo" havus neniun ŝancon por sukcesi. Tial probable neniu serioze plendos, ke Esperanto dis­kriminacias kontraŭ duono de la homaro, ĉar la alia duono pli facile povus lerni ĝin. Ĉiukaze Esperanto estas pli facile lernebla kiel dua lingvo por ĉiuj homoj ol iu ajn etna lingvo.

Aliflanke konsciante ke Esperanto ja diskriminacias kontraŭ duono de la homaro ni ne subtenu la principon, ke por gardi la Latinidan impreson de nia lingvo novaj radikoj estu selektitaj ĉefe el Hind-Eŭropaj kaj precipe Latinidaj lingvoj. Kontraŭe ni klopodu, kiel Tibor Sekelj rekomendis, enkonduki en nian lingvon elementojn el ne-Hind-Eŭropaj lingvoj, se ni povus formi el tiuj lingvoj trafajn terminojn. Tiel parolantoj de tiuj lingvoj sentos, ke ni ne havas la intencon diskriminacii kontraŭ ili. Tiu sento gravas, se ni deziras, ke ankaŭ ili lernu nian lingvon. En Pekoteko mi tial registris la glosaron kun tiuspecaj terminoj el "Mondo de Travivaĵoj" (85/269 - 85/286).

Alia sekvo de la deziro, ke la lingvo estu facile lernebla por parolantoj de iuj ajn lingvoj, estas, ke la konsistigaj elementoj de termino ne misgvidu la lernanton pensi pri alia nocio ol la alcelita. Sen lingvo, sen konscio pri abstraktaj nocioj, neniu povus esprimi pensojn. Eĉ estas diskuteble, ĉu homo entute povus pensi, se tiu ĉi ne konus iun lingvon. Tial gravas, ke la lingvaj elementoj el kiuj konsistas termino, gvidas la homon pensi pri la alcelata nocio. La termino-elementoj de "radiatoro" pensigas, ke temas pri "atoro (= pli-malpli aŭtomate funkcianta aparato) kiu radiadas. Ĝi tial estas trafa termino por kurtondo-radiatoro, mikroonda radiatoro aŭ por kobalt-teleradiatoro, kiuj estas bildigitaj en la Esperanta Bild­vortaro. Sed "radiatoro" ne taŭgas por nomi la aŭto¬mobilan instalaĵon, kiu per konduko de akvo tra tubaro servas por malaltigi la motoran temperaturon. Pli trafe estas nomi ĝin "varmo-transigilo" aŭ akronime "vatro". La samo validas por la varmo-transigilo en centrala hejt-sistemo. "Varmo-transigilo" aŭ "vatro" ne estas internacie uzataj terminoj, sed la konsistigaj elementoj de tiuj terminoj indikas pri kio temas, kaj tial ili estas facile memorigeblaj. Pere de Pekoteko ni povas averti kontraŭ misaplikoj de terminoj, kaj ni povas libere diskuti pri tio.