La eraro estas tradicia kaj troveblas ekz. ankaŭ en la privata verko "Akademia Vortaro" de Bertil Wennergren (AV; bv. atenti, ke malgraŭ sia nomo, AV ne estas oficiala verko de la Akademio kaj bedaŭrinde ankaŭ pri multaj aliaj punktoj nefidinda kaj erariga). Mi mem bedaŭrinde ankaŭ ripetis ĝin en la ĝisnunaj eldonoj de la Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK).

La Kvara Aldono (OA 4) estis preparita de E. Grosjean-Maupin (GM) kiel "Direktoro de la Sekcio por la Komuna Vortaro" kaj submetita al la Akademio (AdE) en 1928 aŭ 1929. AdE antaŭ 1948 estis "Supera Komisio" de ĉ. 15 membroj de la Lingva Komitato (LK) de pli ol 100 membroj. AdE diskutis pri la propono de GM, kun kelkaj ŝanĝoj aprobis ĝin kaj submetis ĝin al la pleno de LK por fina aprobo. Tiu "Proponata Listo" estas trilingva, kun tradukoj al franca, angla kaj germana. 23 vortoj el la originaj 148 krome havis difinon en Esperanto. Jen kiel specimeno la unuaj du vortaraj artikoloj:

-------
Abiturient-o, élève ayant terminé ses études secondaires, bachelier ; top-form boy in secondary school, who obtained his leaving-certificate examination ; Abiturient ; mezgrada lernanto, kiu finis la gimnazian kursaron, sukcese plenuminte la koncernan ekzamenon.
Abstin-i, être abstinent ; to abstain ; enthaltsam sein, abstinent leben.
-------

"Granda plimulto" de LK aprobis tiun trilingvan liston. La tasko de GM estis nun publikigi tiun decidon de LK. Sed tion li ne faris. Li faris du ŝanĝojn: Li kontraŭstatute kaj arbitre forstrekis 30 vortojn jam aprobitajn de LK kaj li aldonis al la listo tradukojn en la italan, hispanan, portugalan kaj katalunan.

Nu, tiuj tradukoj neniam estis submetita al LK, ĝi neniam vidis ilin, kiam ĝi decidis pri la "Proponata Listo", ĝi simple ne decidis pri la tradukoj al tiuj lingvoj. Nek la tiama statuto rajtigis la Direktoron por la Komuna Vortaro ŝanĝi decidon de LK post ties alpreno, nek LK komisiis GM tiel agi. Decida tamen estas nur la volo de la "aŭtoritata institucio", do de LK, ne tiu de GM.

Kiel konsekvenco oficialaj referenc-lingvoj de OA 4 estas nur la franca, angla kaj germana (oficiale ankaŭ estas la 23 esperantaj difinoj). La tradukoj al la itala, hispana, portugala kaj kataluna estas nur eksterfundamentaj prilaboroj privataj de la teksto oficiale aldonita al la Fundamento.

Ĉar neniu alia OA uzas la katalunan, ĝi do neniam fariĝis referenc-lingvo en iu parto de la Fundamento.

-------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Jen informcele citaĵo el la enkonduka noto al la neoficiala versio de OA 4 kun la kvar latinidaj lingvoj (miaj substrekoj):

"En la unua kajero (Junio 1929) de Oficiala Bulteno de la Esperantista Akademio ni publikigis la Kvaran Aldonon al U. V., kun francaj anglaj, germanaj tradukoj. Ni [t.e. GM] nun aldonas al ili la italajn, hispanajn, portugalajn kaj katalunajn tradukojn, kiujn ni ŝuldas al S-ro Inglada por la hispana, al S-ro Saldanha Carreira kaj E. Backheuser por la portugala, kaj al S-ro Mario Sola por la kataluna. ...".

--------------------------------------------------------------------------------------------------------------

La supra teksto baziĝas sur la venonta eldono de Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, kies apero estas planita por Nov. 2015.