La intrigo estas rapide rakontita. Ekstravaganca angla ĝentlemano en 1872 vetas kontraŭ konatoj de sia londona klubo, ke li sukcesos ĉirkaŭiri la Ter-globon en nur 80 tagoj. Akompanita de sia franca servisto Trapasul' (Passe-par-tout) li vojaĝas ĉiam orienten, tra Parizo, Brindissi, Suezo, Bombajo, Kalkoto, Hongkongo, Jokohamo, San-Francisco al Novjorko kaj reen al Liverpool kaj Londono. Malĝuste supektita kiel ŝtelisto, la protagonisto, Fileas Fogg, estas persekutita de detektivo Fiks, kiu ĉiel klopodas malhelpi la daŭrigon de la vojaĝo. En „Hindlando“ ili savas junan virinon de rita ŝtiparumado. Kvarope ili fine atingas Londonon, sed ĉu ĝustatempe por gajni la veton?

Jam tiu kelkaj frazetoj sufiĉas por priskribi la traduk-problemojn, kiujn Tortel devis solvi (kaj miaopinie ĝenerale tre bone solvis): Svarmas vortoj el „ekzotikaj“ kulturoj arabaj, hindiaj, ĉinaj, japanaj. Estas amaso da specifaj vortoj pri malnovaj, nuntempe ne plu ĝenerale konataj institucioj, ludoj, transportiloj kiel ekzemple diversaj tipoj de kaleŝoj, velŝipoj k.s. Estas multaj propraj nomoj de maroj, urboj, riveroj, montaroj ktp. kaj fine la bezono redoni ankaŭ lingve iun malmodernan etoson (pro tio ekzemple la jam citita nekutima „Hindlando“ anstataŭ moderna „Barato“ aŭ „Hindio“). Kaj jen ekzemplo. La aventuristoj rajdas sur elefanto tra la hinda ĝangalo, kiam venas bramana procesio renkonte al ili. Ili kaŝas sin en la densa foliaro kaj observas:

„Unue antaŭiris pastroj kapkovritaj per mitroj kaj vestitaj per longaj buntaj roboj. Sekvis viroj, virinoj, infanoj ĉantantaj funebran kanton regule interrompatan per tamtamaj kaj cimbalaj batoj. Poste sur ĉaro kun grandaj radoj, kies radioj kaj rondoj prezentis ornamaĵojn de plektitaj serpentoj, kaj tirataj de zebuaj paroj tegitaj de luksaj ĉabrakoj, aperis abominda statuo. ... Ĉirkaŭ la statuo skuiĝis, kirliĝis, tumultis grupo da maljunaj fakiroj zebrece farbitaj de strioj el okro kaj de kurcformaj haŭtaj entranĉoj sangantaj gut-post-gute. Ili apartenis al tiuj stultaj furiozuloj, kiuj en la grandaj hindaj ceremonioj ankoraŭ nun kutimas sin ĵeti sub la radojn de la ĉaro de Ĝaganato. Malantaŭ ili kelkaj bramanoj en belegaj orientaj kostumoj tiradis virinon apenaŭ kapablan paŝi. ... Ŝiajn kapon, kolon, ŝultrojn, orelojn, brakojn, manojn, eĉ piedfingrojn superŝutis juveloj, kolieroj, braceletoj, bukoj kaj ringoj. Ŝian talion konturis tuniko, brokita el oro kaj kovrita el malpeza muslino. ...“.

Tio legiĝas tute glate, ritme, flue, laŭe de la priskribita timiga procesio celanta oferi homon pro religia tradicio. Oni enprofundiĝas kaj tute forgesas, ke oni legas tradukon. Preskaŭ oni povas aŭdi la bruon kaj kriojn, senti la ĝangalan varmon kaj humidon. Kaj tiel traduko ja estu.

Jen dua ekzemplo el tute alia sfero. En Hongkongo Fogg maltrafas la transoceanan vapor-ŝipegon al Japanio. Li luas velboaton por atingi Ŝanhajon kaj tie trafi alian vapor-ŝipon al Usono:

„Ĝi estis ĉarma dudek-tuna skuneto kun pinta pruo, eleganta silueto, longa kareno. Ĝi ŝajnis kur-jakto. Ĝiaj brilantaj kupraĵoj, galvanizitaj feraĵoj kaj ferdeko ebure blanka indikis, ke ŝipestro John Brunsby tre kapable prizorgis ĝin. Ĝiaj du mastoj iom kliniĝis malantaŭen. Ĝi portis brigvelon, antaŭvelon, ŝtormĵibon, ĵibojn, stajvelojn, kaj oni krome povis hisi gafan topvelon okaze de puŝvento. Ĝi certe rapidege kuris, kaj jam gajnis plurajn premiojn en matĉoj inter pilotŝipoj. ...“

Probable ne estas multaj legantoj, kiuj hodiaŭ ankoraŭ precize konas la funkciojn de la diversaj veloj kaj ties nomojn eĉ en siaj propraj lingvoj (almenaŭ por mi tio estas puraj kaj nuraj volapukaĵoj). Sed kion fari? Jules Verne tiel priskribis la velŝipon por siaj samepokuloj kaj Jean-Luc Tortel fidele – kiel mi supozas – tradukis. Por la fluo de la rakonto la detaloj cetere estas negravaj. Oni komprenas, ke temas pri malgranda, sed bone prizorgita kaj rapida ŝipo. Tio sufiĉas. Se iu interesiĝas pri historiaj ŝipoj: jen la vortaro. Eĉ la vorton „matĉo“, kiun mi ne uzus aktive pro ĝiaj evidentaj malavantaĝoj, mi opinias ĉi-kontekste akceptebla. La rakonto ja disvolviĝas en tre angleca mondo de antaŭ 130 jaroj. Kaj „matĉo“ pli bone redonas tiun etoson ol la pli kutimaj konkurso, vetkurado aŭ simile.

Kio portas nin de la traduko al la originalo. Strangan senton kaŭzas la relegado de la romano, kiun mi legis junaĝe en germana traduko kaj poste vidis kiel filmon. Tiam ĝi ŝajnis al mi tre longa kaj profunda, komplika kaj tordita rakonto. Nun sufiĉis du vesperoj por rapida ellego de la iom pli ol 200 paĝoj A5. Eble ĉarma, jes, sed krome? Per plenkreskulaj okuloj mi apenaŭ plu komprenas la iaman fascinon de tiu vojaĝ-aventuro, ja, la tuto hodiaŭ ŝajnas al mi tre travidebla, ĉio nur alludita, pala. Mi miras, kial ĝi fariĝis tia mondvasta libro-sukceso. Interesaj restas la mallongaj priskriboj de nuntempaj milion-urboj kiel Mumbajo (tiam Bombajo), Singapuro, Hongkongo k.a. el perspektivo de 1872. Malagrable sentiĝas la angla sinteno de propra supereco, ja rasismo vid-al-vide de „lokaj sovaĝuloj“. Iom konsolas, ke Verne almenaŭ klare kaj por lia rapidanta stilo surprize detale kritikas la anglan amas-murdadon per opio en Ĉinio: „[Ili] komprenis, ke ili eniris en fumejon hantitan de tiaj kompatinduloj stultiĝintaj, idiotiĝintaj, magriĝintaj, al kiuj la negocavida Anglio ĉiujare vendas por unu miliono kaj kvarcent mil pundoj tiun mortigan drogon, opion! Ja fimono estas tiuj milionoj, gajnitaj per unu el la plej danĝeraj plagoj de la homaro!“ Kaj sekvas detaloj, kiuj ne plibonigas la apetiton. La pundo tiuepoke cetere ankoraŭ havis altan valoron kaj ne estis brita peso kiel hodiaŭ.

Dankon do al Jean-Luc Tortel, dankon al Sezonoj, ke ili donacis tiun klasikaĵon al Esperantujo. Legu ĝin dum du aŭ tri vesperoj por amuziĝi kaj poste legu seriozan libron pri la t.n. opio-militoj kaj kiel oni perforte malfermis „liberan merkaton“ por (precipe) angla kapitalo.

Pliaj specimenoj el la roman-traduko troveblas sur la ret-prezento de Sezonoj.