Fraŭlo Longkrurulo vivas ĉe "fratino malaminda" kaj "ĝojegas pro papilio-kaptado":

"Por admiri la kaptiton

Li forlasas eĉ la liton:

Malferminte nun la keston

Prenas li la belan beston.

Tre kontente li ridetas,

Singardeme ĝin remetas."

"Eĉ dumnokte, kun la ĉapo

Ĝis la nazo sur la kapo,

Revas li pri aventuro

Kun insektoj sur la muro,

Dum skaraboj ĉieloke

Sin salutas reciproke."

Iun nokton li ne plu eltenas la reĝimon de la fratino: "Kaj mallaŭte, sen brueto, // Li forrampas tra trueto" kaj forkuras al ŝipo al Ameriko, falas en la maron kaj estas glutita de baleno. Tre konvene la baleno baldaŭ ankoraŭ voras belan damon, pastron kaj muzikistojn. Domaĝe nur, ke la geedza balo en la baleno kaŭzas ties naŭzon kun posta elvomo de la fianĉino. Restas nur Longkrurulo kaj lia samsortano Dikventrulo (evidente inspiritaj de Laurel kaj Hardy), kiujn savas balen-kaptistoj ĉe la Norda Poluso.

Kun froste rigiditaj membroj ŝipe transportite suden, fine retrovas lin la fratino: "Por lin tute malfrostigi // Ŝi nun volas perfortigi // Kaj lin ligas senhezite // Sur rostilo hejtigita. - // Nun per fajro la varmigo // Tuj rezultos ja sanigo." Komparu kun la tria bubaĵo de Maks kaj Morits de Wilhelm Busch en la traduko de Rudolf Fischer: "Laŭdon la edzin' meritis, // ĉar gladilo arda glitis // sur la ventro kaj membrar' // kaj foriris la katar'."

Baldaŭ ili estos kaptitaj de "turkaj" piratoj, kaj devas konvertiĝi al Islamo. Por ke li ne devu sekvi la fratinon hejmen, Longkrurulo svatas ŝin al Dikventrulo. Kiam ŝi ekkomprenas la tromp-trukon, nur plu forkuro helpas. Sed kien kuri sur la ŝipo? Rekte tra la "ekipaĵo": "Ŝuoj, ŝtrumpoj kaj laktujo. // Tabloj, benkoj, kukumujo, // Kapkusenoj kaj tondilo, // Pluvombreo kaj tranĉilo. // Ĉio el la inventaro // Nun sin miksas en la aro." (komparu kun la ritmo kaj motivo de la kvara bubaĵo de Maks kaj Morits, kiam eksplodas la pipo de la instruisto).

La piratoj vendas la tri kiel sklavojn al "la Dej de Alĝerlando": "Kun veziroj trinkas teon / Dorme dum la ondoj fluas, / Ĉar terure li enuas". Kompreneble ili iam fuĝos sur la maron, kie ŝipo savos ilin, ĝuste tiu ŝipo, kiu ankaŭ jam savis - surprizo, surprizo - la balen-fianĉinon "Petronela, // Kun la mopso dika, bela". Kaj dum fratineto dormas, oni triope fuĝas de l' ŝip'. Kaj jen unu el miaj plej ŝatataj: "Ĵus la barko albordiĝas // Ĉiuj ĝoje surteriĝas // Kaj kun gaja 'La Espero' // ili staras sur la tero. // Eĉ la mopso pro kontento // Kunmurmuras en konsento."

Nu, la fratino ne jam kapitulacias kaj la freneza ĉaso ankoraŭ kapriolas, ĝis fine venas momento por serioza parolo inter amantoj kaj virinaj konfesoj: "Ve, pri io mi silentis ...". Divenu mem, ĉu nia heroo iam alvenos al siaj amataj skaraboj kaj insektoj:

"Ho anĝel' la lando mia

Estas ejo papilia!"

Kiu ŝatas absurdan arlekenaĵon, rapidon kaj senhontan frenezaĵon, ŝatos tiun juvelon - serĉu ĝin je via loka brokantejo - dum mi nun iras serĉi la libron, pro kiu mi antaŭ horo malfermis la plej obskuran angulon de mia libro-ŝranko. Bonan nokton (ĉi-kontinente).

Bernardo