Jan Fethke (kaŝnomo Jean Forge) estis aŭtoro de originale en Esperanto verkitaj romanoj kaj film-reĝisoro. Dulingva (germana kaj pola) li vivis kaj laboris jen en Pollando jen en Germanio, jen dumtempe en Esperantujo. La ĝis nun probable plej fakto-riĉa tabela vivo-skizo (31 p. en la germana, elŝutu de la rubriko „dokumentoj“).