mi trovis min en arbareg' obskura,

ĉar perdiĝinta estis vojo vera.

Ho, ve eĉ diri, kia lok' terura

estas ĉi kruda, pena dens’ arbara.



Dante probable pensis pri sia unua erar-vagado en Ipernity, kiam li skribis tiujn versojn. Por ke la ĝangalo plie obskuriĝu mi intencas jen kaj jen aldoni iujn volvoplantojn, lianojn kaj kreskaĵojn.

Mi uvertura verdaĵo estas biografia skizo pri Max Butin (1888-1960), unu el la gravaj germanaj Esperanto-vortaristoj, kies vortaro Esperanto-germana ankaŭ multe influis slavajn kaj (malpli) orient-aziajn vortarojn. La 50 paĝoj estas skribita en la germana. Konsol-cele por tiuj, kiuj ne tiel facile legas ĝin, mi aldonas foton el la epoko, kiam esperantistoj-policistoj en Rejnlando ankoraŭ portis prusajn pint-kaskojn. Agrablan legadon.