Mi ĵus sukcesis pri la meznivela lingvoekzameno de Lernu! Estis mia tria provo, sed nun mi finfine rajtas diri ke mia lingvokono estas meznivela

Mi sentas min ĝoja, gaja. Mi volas festi! Sed kie? Kaj kun kiuj?

Miaj filinoj jam dormas en siaj litoj. Mia edzo dormas en la seĝo antaŭ la televido. Miaj geamikoj certe ankaŭ jam dormas. Kaj neniu el ili trovas Esperanton interesa.

Do, kie? Dua Vivo kompreneble! Kun kiuj? Kun miaj duavivaj geamikoj!