Explore
Sign up!
Sign in
Karulo (Karles) *
Photos
Albums
Articles
Docs
Groups
Contacts
Karulo (Karles) *'s most read articles
Latest published
Articles concerning specific people
Most appreciated
The most read
Most commented
Search by keywords
Search by date
See also...
Karulo (Karles) *'s favorite articles
All articles concerning Karulo (Karles) *
Rideton al fotilo
-
3 372 visits
Mi scivolas kiel homoj el diversaj landoj kaj regionoj ridetigas la homojn antaŭ tuja fotado. Mi scias ke oni povas improvizi kiun ajn ŝercon, dependante de la spriteco de la fotanto sed ja ekzistas popularaj ŝlosilvortoj kiuj fariĝis moro. En Katalunio, unu el la plej disvastigataj estas "Lluiiiiis"( analoge-esperante: Ludoviiiiik' ). Aliajn kiujn mi foje aŭdis estas "paataata"(teerpoomo) kaj "clítoris" (klitoro). Nun mi ekpensas ke la vortoj verŝajne estas elektitaj laŭ du kriterioj, t.e.,…
Eros kaj Thanatos
-
2 704 visits
Fojfoje mi min demandas kial verkoj, bildoj aŭ eĉ aludoj al seks(um)aj aferoj malabundas en Esperantio. Kun kelkaj miaj konatoj ni iam ŝercis asertante ke Esperanto fariĝos vere normala lingvo kiam ni disponos pri pornografiaj filmoj kaj gazetoj. Kompreneble ni ĉiuj konsentos pri la ordinara fikvalito de tia produktado ekster la esperanta mondo, sed ne estas tiu la kerno de la demando. Venas al mia kapo kelkaj aŭtoroj kiuj iom enmergiĝis en tiuj voluptaj akvoj: Kalman Kalocay, Claude Piron, A…
La vakcinoj sen mitoj
-
2 651 visits
Ĉiujare la ŝtato bombardas nin pri la avantaĝego vakcini infanojn. En Katalunio la vakciniĝo ne estas deviga kvankam oni intence kaŝas tion kaj la civitanaro naive akceptas la kvazaŭdogmon de la vakcinoj. Sed ĉu vakcinoj estas tiel sanmiraklaj kiel oni anoncas diverskanale? Jen kelkaj raportoj nuancigaj: VARIOLO La variolo estus malaperinta ĉ. 1870 se la “kompliculoj” de Jenner ne estus persvadintaj la parlamenton trudi la variolvakcinon al infanoj en 1867, kio kaŭzis la plej vastan…
El mia (iama) adoleska Neŭronio
-
2 639 visits
Se iu trairas vian vivon, ne forgesu kiu li/ŝi estas kaj ankaŭ ne kiu li/ŝi povis esti. Se vi deziras esti tiu, kiu vi estas, faru tion kion vi deziras anstataŭ sopiri tion kion vi volas fari. Se al vi malplaĉas tio, kion vi vidas, ŝanĝu ĝin! deziro estas espero, agado estas realo. Serĉu en vi tion kion vi ne trovas en la aliuloj kaj, kiam vi ĝin trovos, ĝin kundividu. La materio naskiĝas kaj mortas kun via korpo, la spirito...estas vi. Ne ni mortas sed nia ĉirkaŭo. Feliĉo kuŝa…
Plena Misilustrita Vortaro Desperanto
-
2 549 visits
VORTARO Aliĉilo : Folieto fabrikita el liĉiŝelo kiu permesas la partoprenon en ĉinaj kongresoj ( liĉi estas mallongigo de li ĉinan ). Antikve oni uzis ankaŭ alfumilon , ĉefe en la epoko de Fuman Ĉu . Klaku ĉi tie por vidi la konsiston de la aliĉilo. Personajn datumojn oni skribas en tiu parto nomita arilo . Buljon'-sur-Mars' : Plado tipa de la gastronomio de Marso, la loko kie okazis la unuaj renkontiĝoj de homoj parolantaj desperanton. La plado estis tiel bongusta ke…
Anonco
-
2 489 visits
Mi jam enuiĝis pri mia malnova Plena Ilustrita Vortaro (PIV-o) kaj pretas ĝin ŝanĝi kontraŭ la nova PIVO 2, eldonita en japanio/tamagoĉilando: www.youtube.com/watch?v=h-Ijsfg4tx4&feature=related
Forpasis Claude Piron :(
-
2 423 visits
Ni hodiaŭ devas funebri kaj kondolenci pro la morto de Claude Piron, unu el la plej elstaraj esperantistoj kaj homoj de nia eta kaj kara Esperantio. Lia testamento estas enorma, li multege influis pro sia idearo, lingva majstreco kaj klarvido. Adiaŭ kara, ni ne forgesos vin. Por tiuj kiuj ne konis lin, jen ĉi tie , klarigante pri esperanto al la mondretanoj. Kaj ankaŭ klaku ĉi tie por legi la novaĵon en Libera Folio.
Rúbies 6
-
2 406 visits
Estis tempo en kiu Rúbies ne estis forgesita paradizeto. En la epoko de la hispana intercivitana milito, Montsec estis rifuĝejo kaj trairejo de soldatoj kaj milicanoj. Rúbies estis strategie situita kaj estis ĉirkaŭata de pluraj naturaj kaŝejoj kaj konvenaj lokoj por sin defendi kaj rezisti al la malamikoj. Dise troveblis tranĉeoj kaj aranĝitaj kuŝkavoj en kiuj ŝirmiĝis, tre verŝajne, la respublikanaj rezistantoj, kaj povus esti ke, pli poste, ankaŭ makisoj profitis la avantaĝojn de la tiea oro…
La arkitekto (reala travivaĵo per metaforo)
-
2 268 visits
Estis iam. Arkitekto vojaĝanta en sia lando renkontis etan vilaĝon kiu aspektis al li tre ĉarma kaj alloga. Ĉar estis preskaŭ nokte, li serĉis restadejon kaj mendis ĉambron. Sekvan matenon, dum li matenmanĝis, li komencis babiladon kun la estrino de la domo. Arkitekto kaj estrino malkovris kelkajn koincidojn pri siaj ŝatokupoj, ili ambaŭ amadis muzikon. La arkitekto scipovis ludi fluton kaj la estrino bone regis akordionon. Tiun vesperon ili tre amuziĝis ludante siajn instrumentojn. Ĉar al…
Rúbies 2
-
2 221 visits
La [ * |....| originalo estas publikigita ĉe Rúbies 2, la malkovro Post kelkaj ekskursoj kaj vizitoj en la regiono de Montsec, iun tagon amiko mia veturigis min ĝis la tiam ankoraŭ nekonata Rúbies. La enamiĝo estis tuja. Rúbies havas privilegian situon mez-alta, ĝi estas ŝirmata de la ventoj unuflanke, dank' al apuda montmuro kaj samtempe, en alia flanko ĝi balkonas al proksimaj valoj kaj montaroj. Ĝi posedas naturan fonton kiu siatempe provizis la vilaĝon. Mi devas…
Rúbies 3, la tendumado
-
2 202 visits
En català: Rúbies 3, l'acampada Unuamomente ni instalis mian tendon apud la rojo, mezvoje inter la fonto kaj la plej bonaj bankuvetoj, sed tio montriĝis poste ne tre taŭga pro du kialoj: la proksimeco al akvo signifis loĝi en teritorio regata de plej diversaj fluginsektoj, kelkaj el ili inside pikemaj. Krom tio, la distanco al la vilaĝo kaj al akvo-provizejo estis tro longa. Tiel do, ni serĉis kaj trovis oportunan lokon apud la vilaĝo, je apenaŭ tri minutoj de la fonto. La loko estis d…
Rúbies, la nekonata sovaĝejo
-
2 127 visits
Antaŭ nelonge mi publikigis foton pri Rúbies , vilaĝo en perdita loko de la antaŭ-Pireneoj. Mi notis ke mi pasigis tie ses monatojn de mia vivo. Nun mi provas pluparoli pri ĝi kaj rakonti kialojn kaj kielojn, laŭ propono de amikino. Fine de la naŭdekaj jaroj -fu! antaŭa jarcento!- mi iomete engaĝiĝis en grupoj kiuj celis la kreadon de ekovilaĝoj (ecoaldees, katalune). En Barcelono ni okazigis plurajn laborgrupojn kiuj estigis viglajn diskutojn, jen kun bonaj jen kun malbonaj rezultoj, ĉar fi…
Rúbies 5 (La Vulpo)
-
2 076 visits
Kvankam mi ne devis alfronti vere danĝerajn bestojn kaj indianojn kiel Kevin Costner en la filmo Dancante kun lupoj, ne mankis en Montsec bestoj el pluraj specioj, kelkaj el ili el konsiderinda mezuro kiel aproj kaj vulpoj. Ĝuste unu el la tieaj vulpoj respondecas pri anekdoto kiun Joaquin kaj mi ĉiam memoris kun rido: Estis dum unu el la semajnfinoj en kiuj ni ambaŭ tranoktis tende. Iun sabatan nokton, jam vespere ni metis ĉiujn niajn aferojn en la tendon kaj nin mem en la dormosakojn kaj…
Pri nuancoj
-
2 073 visits
En mia lasta artikolo mi renkontis malgrandan dilemon, kiel traduki la hispanan "güiri"? Temas pri tute slanga esprimo por aludi al la tipaj turistoj kiuj pasigas sian tempon de monumento al monumento, kodakante centojn da fotoj. Turistoj kun mallongaj pantalonoj, ŝtrumpetoj en sandaloj kaj t-ĉemizo de la loka futbalklubo. Ili manĝas paeljon (bunta rizo-plado), trinkas sangrion (frukteca nigra vino) kaj aĉetas andaluziajn flamenko-dancistinojn en pupet-formato. Laŭdire (fidire) ili posedas in…
Rúbies 7
-
1 855 visits
Unu el la taskoj kiun mi tuj faris en Rúbies estis la redaktado kaj dissendado de cirkulero kiu celis informi pri mia agado kaj, samtempe, proponi laŭvolan engaĝiĝon al simpatiantoj. Nun mi tradukas tiun teksto-prezenton: Projekto Rúbies Jaro 1970.La familio Baŭlies forlasas la vilaĝon. Ili estas la lastaj, la aliaj familioj jam antaŭe rezignis, elmigris al pli facilaj regionpartoj aŭ simple formortis. En Rúbies nur restis la domoj kaj la preĝejo, ĉiuj ili r…
Rúbies 4, la kabano
-
1 815 visits
La vivo en Rúbies ĝenerale estis soleca krom semajnfine, kiam videblis diverstipaj ekskursantoj: skoltoj, biciklantoj, padmarŝantoj, ktp. tamen mi baldaŭ trovis "indiĝenan" amikon por temp' al tempa babilado. Li estis Joan, la bovpaŝtisto de la proksima vilaĝo, Santa Maria de Meià. Li venis ofte por kontroli sian bovaron migrantan tra la tieaj ebenaĵoj kaj deklivoj. Joan sufiĉe adaptiĝis al la bildo kiun mi antaŭhavis pri paŝtisto: homo aparta, kun profunda rigardo, iom ĉifvestita, afabla, rekta…
Mi serĉas amatinon aŭ ne
-
1 747 visits
Mi serĉas amatinon aŭ ne, kun belaj kruroj, pugo kaj mamoj aŭ ne. Ŝi estu juna aŭ ne. Mi konsideros ŝian klerecon aŭ ne, ŝian spritemon aŭ ne. Pli bone se ŝi loĝas en proksima lando aŭ ne sed mi konsideros aŭ ne aliajn eblecojn. Mi volas ŝin por amori aŭ ne, Mi havas ĝentlemanan planon aŭ ne. Skribu al mia privata retadreso aŭ ne. Mi certe respondos aŭ ne. Karles..aŭ ne?
PEPE (ĝisdatigo)
-
1 740 visits
PEPE___( ne scipovantoj de la kataluna helpu vin per Apertium_ aŭtomata tradukilo )___Sendu kritikojn kaj proponojn al k.berga@gmail.com_ _________________________________________________________________ P lena E nllustrita P araŭlaro d' E spercatalà Alitxilo: Papereta feta amb pell de litxi per apuntar-se a congressos xinesos. Antigament es feia amb papé d'alòs - alotxilo - o papé de fumà - alfumilo - (aquest darre…
La legendo de Ululakrio (eta koŝmaro)
-
1 582 visits
Rakontas la legendo ke iam ekzistis eta vilaĝo kies loĝantoj loĝis ĉirkaŭ la vilaĝo. La loĝantoj de la vilaĝo ne loĝis en la vilaĝo ĉar, envere, ili ne ŝatis la vilaĝon. Temis pri vilaĝo malvigla, morta, malgaja, senhoma vilaĝo. Unu fojon jare, la loĝantoj de la vilaĝo inaŭguris unu statuon en la vilaĝo, omaĝe al la naskiĝo de la vilaĝo de inter la ruinoj mortigaj, senkonsolaj, piemaj, ĵigaj, elkatenitaj, stultaj, senkatenaj, prostituaj, misordigitaj, hororaj kaj senhomaj. En la komenco l…
Divenaĵo
-
1 568 visits
En la sekvanta desegnaĵo la verkinto kaŝis du esperantajn ĉapeletojn. Bv.trovi ilin en mapli ol 10 sekundoj: klaku ĉi tie Se vi ne sukcesas, vidu la solvon ĉi tie Ankoraŭ pli malfacile :) trovu tri ĉapeletojn ĉi tie: www.caricaturas.es/Famosos1/images/zapatero_g_gif.jpg
previous
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
…
30
next
ipernity © 2007-2013
Help & Contact
|
The ipernity Team blog
|
About ipernity
|
Thanks!
|
The ipernity Club
Guide of good conduct
|
Group guidelines
|
Privacy Policy
|
Terms of service
ipernity mobile
|
ipernity for iPhone & iPad (soon)
Facebook
Google +
Twitter
Find us on:
Language
English
Català
Čeština
中文
Deutsch
English
Español
Esperanto
Ελληνικά
Français
Galego
Italiano
Nederlands
Português
Polski
Svenska
Русский
More...
ipernity requires FLASH Player version 9 or above
Your browser seems too old or javascript is deactivated.
Please use a recent browser:
Mozilla Firefox
Google Chrome
Safari
Internet Explorer 9