About this blog

Mi blogas, sekve, mi ekzistas

  • 54 posts
  • 6150 visits

» add a comment?

may 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

May 16, 08

Aĥ! kia gastrito!

Lunde vespere. Mi manĝas bonegajn kanelonojn el spinacoj, preparitaj per la spertaj manoj de amikino. Lunde nokte, meznokte, mi ricevas la unuan averton. Io ne funkcias inteste (ina testo?). Kreskanta malbonfarto, mi ne povas dormi. La doloro kreskas, mia stomako konvulsias, mi ekstaras, vizitas necesejon, pri pro la angoro kiu puŝas min al moviĝo ol pro la antauvido de solvo. Doloro insistas, mi revenas al lito sed ne povas kuŝi, mi ne trovas konsolan pozon. Mi ekvometas, mi revenas al necesejo, eble se mi finvomos mi komencos eksani. Malbona prognozo, iom pli mildas la sufero sed finpasigas la nokton submergita en lamentoj.

La mateno alportis mildigon, eble survojas la resaniĝo, mi nenion manĝas, ne povas. Mi sukcesas atingi la nokton sed mia stomako denove svxelas kaj ekdoloras. La historio ripetiĝas, ĉifoje tamen, mi ne haltas ĉe la necesejo, plenvestita je la 3:15 h. mi piediras ĝis la plej proksima hospitalo. Post rapida burokrataĵo mi atendas en vestiblo. Duonhoro kaj vokas min doktoro. Li enketas min, mi klarigas mian inferon. Nun doloro elteneblas sed certe ne kuraĝus reveni hejmen. Kuracisto trinkigas min blankaĵon. Mi atendas, vane. Mi minacas resti alkroĉita al la hospitalo ĝis mi ne timos ke mia stomako povu krevi au ke mi svenos pro la doloro.

Doktoro proponas kontraukonvulsian injekton. Mi devas montri mian pugon al blonda flegistino. En alia cirkonstanco mi ŝatus la aferon inversa sed ĉifoje mi tre volonte akceptas la sadomasokisman etrilaton. Ŝi injektas. Mi eltenas la hardan pikatakon. Granda doloro sed certe bonvena se ĝi kontribuas al malapero de la antaua. Mi adiauas kaj revenas hejmen. La injektado (in-ĵetado) sukcesis. Mi povus dormi sed mateno tre baldau aperas. Ceteran tempon mi uzas parton de la medikamentoj konsilitaj de la kuracisto.

Intertempe, de lundo ĝis vendredo, mi manĝis unu pomon, du bananoj, iom da rizo, du piroj kaj fine, iom da pano kun fromaĝo. Mi maldikiĝas, tio finfine iom bonas ĉar mi montros pli belan ventron en la plaĝo. Hispana popoldiraĵo: Ne estas malbonaĵo kiu ne kunportas bonaĵon.

© Published at 19:53 ( 4 comments / 22 visits )
This post is public

© Published at 11:22 ( 0 comments / 120 visits )
This post is public

© Published at 14:13 ( 1 comment / 176 visits )
This post is public

April 9, 08

Geedziĝo produktas divorcon

Verŝajne ekzistas multaj motivoj por divorci; sed la ĉefa estas kaj estos la geedziĝo.
(Jerry Lewis)

Mi estas 48-jara, mi neniam edziĝis kaj mi havas filon. Mi neniam bone komprenis kial homoj geedziĝas. Se geamantoj estas feliĉaj kaj fidas unu la alian, kial ili bezonas kontrakton?

Kiam mi estis feliĉa kun mia amatino ni organizis feston kun niaj geamikoj, neforgeseblan feston.

Ŝtato donas monavantaĝon al geedziĝintoj kaj sekurecon al iliaj idoj, tio estas iu formo de diskriminacio. Kial ŝtato ne protektas idojn sendepende de la statuso de la gepatroj?

Geedzaj religiaj ceremonioj plej ofte estas montro de hipokriteco. La gekontraktantoj agas pli pro monaj motivoj ol pro spiritualaj konvinkoj.

Mi ĉiam klopodas forfuĝi el geedziĝaj invitoj, ĉefe el tiuj en kiuj oni pompe kaj troe elspezas dum en Afriko multaj homoj mortas el malsato aŭ infekta akvo.

Mi ŝatas ritualojn sed ne tiujn truditaj de restoracioj, meblovendejoj, fabrikantoj de nuptaĵoj, fifotografistoj kaj aliaj nuptovulturoj. Kaj mi malŝatas geedziĝojn ankaŭ pro ĝia ofta kiĉaspekto kaj enuiga kliŝripetado.

Iam oni demandis al mi , eble sarkasme, ĉu mi pli ŝatas enterigajn ceremoniojn. Do, jes, sendube. Enterigaj ceremonioj estas multe malpli banalaj. Homoj estas devigataj pensi pri la vivo kaj ĝia senco. Mi ŝatas la silentajn momentojn en kiuj ĉiuj alprenas solenan respektosintenon kaj kelkaj eĉ provas elkore valorigi la forpasintan familianon aŭ amikon. Morto humanigas nin, geedziĝo katenas nin al burokrataĵoj kaj monspekulado.

Fakte la historia origino de geedziĝo fontas el kontrakto inter familioj. Nur en la modernaj tempoj oni permesis ke enamiĝo estu sufiĉa ekskuzo por geedziĝi kaj ankoraŭ nun, en kelkaj regionoj de la mondo, eksplicite oni geedziĝas aŭ geedzigas pro monaj interesoj.

Intertempe, divorcoj jam estas ĉe ni preskaŭ samnombraj ol geedziĝoj. Geedziĝo estas mito kaj nenion garantias. Amu kaj forgesu pri kontraktoj.

Antaŭe aperinta en:

labekbotelo.blogspot.com/2006/09/geedzio-produktas-divorcon.html

© Published at 12:05 ( 16 comments / 211 visits )
This post is public

April 9, 08

Mutaciuloj

Ni estas mutaciuloj

. Kiam mi ion manĝas en mia dometo aŭ en restoracio ĉe ajna urbangulo mi ne scias kion mi manĝas: koloriloj, gustigiloj, densigiloj, parfumiloj, antibiotikoj, konserviloj, insekticidoj, herbicidoj,...kiom da spaco restas por la origina manĝo?

 

Sed granda orwella entrepreno trovis solvon: ni mutaciigu la nutraĵojn! Ni fajfu pri la ritmoj de la naturo, ni fajfu pri la biologia evoluo, ni fajfu pri la longdistancaj sekvoj, ni fajfu pri la rajtoj de tradiciaj agrokulturistoj, ...ni fajfu pri ĉio kio malkonvenas al niaj financaj enspezegoj.

 

Mi emas al vegetaranismo, pro sanaj kaj etikaj kialoj. Eĉ skeptikaj kuracistoj rekomendas vegetaran reĝimon kiam sano de paciento estas fragila. Kaj se al mi eblus, mi aĉetus ĉiam biologiajn (ekologiajn) nutraĵojn. Ju pli ni perfortas la naturon des pli ĝi liveras al ni fakturojn. Ne temas pri superstiĉo, pli kaj pli da sciencistoj avertas pri nia nedaŭrigebla vivmodelo. Pli da vegetaranismo kaj racia distribuo de la nutraĵoj (kaj la rimedoj por ilin krei) sufiĉus por kontentigi la malsaton de la homaro. Mi tute ne kredas ke transgena teknologio estas la sola solvo.

 

En nordaj landoj oni jam pruvis per eksperimentoj ke la homa spermo difektiĝas kauze de manĝajoj mistraktitaj en ilia origino. Sed multajn malbonajn sekvojn de la nuntempa nutraĵindustrio oni ne povas demonstri ĉar nek ŝtatoj nek privataj entreprenoj investas monon en la esplorado. Nur kiam la rezultoj estas nekaŝeble malbonaj, ekzemple pri la amianto-industrio, DDT, talidomido, ktp. nur tiam, jam tre malfrue por multaj homoj, alvenas mono.

 

Eble iu registaro-entrepreno iam decidos ke la plej bona solvo estas mutaciigi nin por ke ni adaptiĝu al la mutaciigita medio.

legebla en mia antaua blogo: labekbotelo.blogspot.com/2006/10/mutaciuloj.html

© Published at 09:37 ( 2 comments / 73 visits )
This post is public

© Published at 12:10 ( 0 comments / 92 visits )
This post is public

April 1st, 08

Listo de religioj, listo de regaj dioj

La plej grandaj

religioj, sektoj kaj kredoj (milionoj da kredantoj):

 

1943 Kristanismo (32,8% de homaro)

1165 Islamo (19,6%)*

1050 Sunaismo (islama)

1027 Katolikismo (kristana)

762 Hinduismo (12,8%)

760 nereligia (12,8%)

359 ĉinaj popolaj religioj (6,1%)

354 Budhismo (6,0%)**

322 aliaj kristanoj

316 Protestantismo (kristana)

249 etnaj religioj (4,2%)

214 Ortodoksismo (kristana)

115 Ŝijaismo (islama)

100 nova religio (1,7%)

64 Anglikanismo (kristana)

22 Sikismo

20 Taoismo**

14 Judismo

12 Spiritismo

12 Mormonismo (kristana)

6 Bahaa Kredo

6 Konfuceismo

4 Ĝajnismo

3 Ŝintoismo

0,3 Zaratuŝtrismo

Fonto: Vikipedio
Estas klare ke grandega parto de la homaro apartenas al iu ajn religio. Mirinde estas al mi ke en la 21a jarcento tiom multege da homoj sin deklaras religianoj kaj tamen tre ofte ne akordigas sian agadon al sia doktrino aŭ eĉ rekte kontraŭas ĝin. Klara ekzemplo pri tio videblas okaze de la militoj en Irako, Afganistano, Palestin-Israelo kaj aliaj afrikaj landoj aŭ teritorioj, kie homoj mortigas unuj aliajn nome de sia dio kaj la vivmaniero ligita al ĝi.

Ne malabundas pederastaj pastroj, fanatikaj imamoj, koruptaj guruoj,..kaj tamen ili ĉiuj havas centojn aŭ milojn da sekvantoj. Laŭ mia kompreno plej multaj opinias ke nur unu sola dio povas ekzisti, t.e., ni ĉiuj devenus de la sama kreinto (laŭ tiu kredo) kaj tamen filoj de dio batalas kontraŭ filoj de dio (?).

Unu el la problemoj estas ke ne dio sed specifaj tekstoj skribitaj de homoj estas la bazo por la dikredo. Se vera dio ekzistus, ĉu ne estus pli oportune ke ŝli mem montriĝu al ĉiu homo private kaj ilustru la eventualan ĝustan vojon? Des pli vidante kiom eraremaj (kiam ne aparte fiaj) estas multaj homoj kiuj sin nomas reprezentantoj de dio. La fama itala tradicio diras "traduttore traditore"( tradukanto-perfidanto). Dio kiu estas interpretita per la menso de homo ne povas esti la vera dio. Tiel simile oni povas aŭdi de taoistoj, kiuj verŝajne estas pli proksimaj al filozofio ol al religio.

 

Ĉiuokaze, la fakto ke ekzistas tiom multe da religioj jam per si mem dubigas pri la vereco kiun ili proponas. Estas kompreneble tre naive aserti: mi pravas pri dio kaj la aliaj ne.

 

Mi vidas grandegan diferencon inter la koncepto dio kaj la koncepto religio. Dio eventuale povus ekzisti, en iu ajn formo, sendepende de homa agado aŭ pensado. Religio estas, eksterdube, homa kreaĵo kiu povas malaperi kiam ajn la homoj interkonsentos pri tio.

*Noto 1: la nombro de islamanoj bezonas ĝisdatigon pro la lastatempa kreskado.

**Noto 2: Taoismo kaj budhismo povas esti konsiderataj kiel ne-religioj ĉar ili ne akceptas ke iu dio kreis ĉion.

© Published at 11:57 ( 4 comments / 103 visits )
This post is public

March 31, 08

Unu monaton en Katalunio? kial ne!

Mi translokiĝas al apartamento proksima al Barcelono venontan monaton majo. Ĉar ĝi estas sufiĉe granda, mi planas lui unu ĉambron kaj mi tre ŝatus ke ĝi estus okupata de esperantist(in)o. Temas pri ĉambro kiu inkluzivas malgrandan kuirejon kaj apartan necesejon kun duŝejo. La apartamento situas en la rando de urbeto Igualada, en tre paca kvartalo kaj je 5 minutoj piede de la ĉefa stacidomo. Trajnoj al Barcelono estas tre oftaj. Laŭ komuna bontrovo ni povas kunuzi ankaŭ bibliotekon kaj manĝosalonon kun balkono. Entute la loĝejo ricevas multe da sunlumo. La urbocentro troveblas post 15 minuta promeno. En la ĉirkaŭo viziteblas mezepoka kastelo kaj surmonta ermitejo.

La ĉambron oni povas lupreni por monatoj junio, julio aŭ aŭgusto. La prezo estas 125 € / monate (ĝi inkluzivas ĉiujn elspezojn). Laŭ mia disponebla tempo mi volonte helpos ĉiĉerone kaj, en sia kazo, en la lernado/praktikado de Esperanto, kataluna aŭ hispana. Pliaj informoj skribante al: k.berga@gmail.com

Kiun ajn diskonigon de tiu ĉi cirkulero mi tre dankos.

© Published at 10:49 ( 3 comments / 99 visits )
This post is public

© Published at 19:06 ( 1 comment / 73 visits )
This post is public

March 28, 08

Plurilingües/plurlingvaj

EN CATALÀ

A catalunya es parlen, en virtut de la immigració, més de 250 llengües. N'hi ha dues d'oficials: el català i el castellà que, a grans trets, coincideixen amb el pes demogràfic dels seus parlants.
Aquesta diversitat lingüística ha estat notablement accelerada en els darrers anys degut a les noves tendències migratòries a nivell mundial. Això ha provocat el plantejament d'un gran repte: com realitzar la integració dels nouvinguts sense posar en perill el nostre model educatiu i lingüístic.
Cal tenir cura i alhora protegir la identitat i el bagatge cultural dels immigrants però també mantenir eines per a la cohesió social. Com a esperantista i defensor de l'ecolingüisme recolzo la idea que el català, la llengua pròpia de Catalunya, sigui el vehicle per a la integració de tots els ciutadans residents al nostre país. A partir d'aquesta premisa, el castellà ha de ser la (següent) llengua prioritària, per l'extensió del seu ús i els lligams històrics i socials amb el país.
En la mesura del possible s'haurien de crear també mecanismes institucionals per facilitar l'ús i la supervivència de les altres llengües.

 

EN ESPERANTO

En katalunio oni parolas, kiel sekvo de enmigrado, pli ol 250 lingvoj. Du el ili estas oficialaj: la kataluna kaj la hispana kiuj, pli malpli, koincidas kun la demografia pezo de iliaj parolantoj.

Tiu ĉi lingva diverseco estis akcelita en la lastaj jaroj pro la nuntempaj migrotendencoj je monda skalo. Tio surtabligis al ni grandan defion: kiel integrigi la novalvenantojn sen endanĝerigo de niaj eduka kaj lingva modeloj?.

Gravas zorgi kaj protekti la identecon kaj kulturan posedaĵon de la enmigrintoj sed samtempe gardi, per adekvataj mekanismoj, la socian kunteniĝon. Mi, kiel esperantisto kaj subtenanto de la ekolingvismo, proponas ke la kataluna, la origina lingvo de Katalunio, restu kiel la vehiklo por la integriĝo de ĉiuj civitanoj loĝantaj en nia lando. Sekve al tiu principo, la hispana devas esti la (sekvanta) prioritata lingvo, pro ĝia vasta uzado kaj pro la historiaj kaj sociaj ligoj kun nia lando.

Laŭeble oni devus ankaŭ krei instituciajn ilojn por faciligi la uzon kaj supervivon de la ceteraj lingvoj.

© Published at 09:35 ( 0 comments / 55 visits )
This post is public

March 25, 08

Viaj filoj

Viaj filoj ne estas filoj viaj, ili estas filoj kaj filinoj el la vivo, la vivo kiu sopiras al memekzisto.
Ili ne venas el vi sed tra vi kaj, eĉ se ili estas kun vi, ili al vi ne apartenas.
Vi povas doni al ili vian amon sed ne vian pensmanieron ĉar ili jam havas sian propran pensmanieron.
Vi povas varmigi iliajn korpojn sed ne ilian spiriton ĉar ili loĝas en la hejmo de l'estonto, kiun vi ne povas viziti, eĉ en ŝonĝoj.
Vi povas peni por adaptiĝi al ili sed ne strebu ke ili similu al vi, ĉar la vivo neniam retroiras kaj neniam haltas en la hieraŭo.
Vi estas la arko kaj viaj filoj estas la vivantaj sagoj lanĉataj. Lasu ke via arkista mano inklinu en la direkto al feliĉo. Kahlil Gibran. (libana poeto)
 
Jen mi reproduktas en Esperanto la pensaĵojn de la elstara verkisto Kahlil. Ĝi estu memoraĵo por ke ni konsciu pri la eksterordinara valoro de la monda infanaro. La mondo nur estos pli bona se ni lernas ke ili meritas nian plejan amon kaj respekton. Publikigita antaue en:

labekbotelo.blogspot.com/2006/10/viaj-filoj.html

© Published at 18:09 ( 3 comments / 105 visits )
This post is public

© Published at 17:57 ( 8 comments / 100 visits )
This post is public

© Published at 12:24 ( 3 comments / 175 visits )
This post is public

March 12, 08

La legendo de Ululakrio (eta koŝmaro)

Rakontas la legendo ke iam ekzistis eta vilaĝo kies loĝantoj loĝis ĉirkaŭ la vilaĝo. La loĝantoj de la vilaĝo ne loĝis en la vilaĝo ĉar, envere, ili ne ŝatis la vilaĝon. Temis pri  vilaĝo malvigla, morta, malgaja, senhoma vilaĝo.

Unu fojon jare, la loĝantoj de la vilaĝo inaŭguris unu statuon en la vilaĝo, omaĝe al la naskiĝo de la vilaĝo de inter la ruinoj mortigaj, senkonsolaj, piemaj, ĵigaj, elkatenitaj, stultaj, senkatenaj, prostituaj, misordigitaj, hororaj kaj senhomaj.

En la komenco la vilaĝo ne posedis nomon sed okazis iam, ke fremda almozulo alvenis tien kaj, senatente kaj naive eniris la teruran vilaĝon. Meze de mallongaj ŝtonsilentaj momentoj li malaperis. El li homoj nur aŭdis terure harhirtigan ululan krion, uuuuuulaieeeeŭuuaiĥ!

De tiam la historio konatas per la nomo La legendo de Ululakrio.

La malloĝantoj de Ululakrio nepre devas oferi, ĉiun paskan dimanĉon, kvin bovinojn kaj tri porkojn al unu el la stratoj de la vilaĝo, por mildigi ĝian koleron.

Diras la legendo ke ĉiu statuo de la vilaĝo entenas la animon de la fremdaj naivaj almozuloj kiuj senatente eniris la teruran senhoman vilaĝon kies kolero estas horore harhirtiga.

Se vi iam ajn deziras viziti la malloĝatan vilaĝon, ne forgesu kunporti kvin bovinojn kaj tri porkojn kaj, nepre-neprege, neniam petu almozon tie. Mi avertas, mi neniam vizitos vian statuon.

© Published at 21:51 ( 3 comments / 150 visits )
This post is public

March 6, 08

Iberia Renkontiĝo

Interesiĝantoj pri la Iberia Renkontiĝo povas vidi la programon ĉe la jena TTTejo:

www.esperanto.cat/ir2008/images/programo_afisxa.jpg

Jam 80 homoj aliĝis!

© Published at 19:34 ( 0 comments / 117 visits )
This post is public

March 5, 08

La infano kaj la brizo / La Meatrico

Bela filmeto pri infano kiu portis brizeton al sia avo:

www.solocachondeo.com/02/2008/brisa-de-mar

Kion kaŝas la nutroindustrio?:

www.themeatrix.com/intl/esperanto

 

© Published at 19:54 ( 3 comments / 170 visits )
This post is public

March 4, 08

Rúbies 7

Unu el la taskoj kiun mi tuj faris en Rúbies estis la redaktado kaj dissendado de cirkulero kiu celis informi pri mia agado kaj, samtempe, proponi laŭvolan engaĝiĝon al simpatiantoj. Nun mi tradukas tiun teksto-prezenton:

 

Projekto Rúbies

 

Jaro 1970.La familio Baŭlies forlasas la vilaĝon. Ili estas la lastaj, la aliaj familioj jam antaŭe rezignis, elmigris al pli facilaj regionpartoj aŭ simple formortis.

En Rúbies nur restis la domoj kaj la preĝejo, ĉiuj ili ruiniĝantaj tagon post tago.

Nur unu loĝinto, Joan, ankoraŭ rezistas la pason de la tempo. Li apenaŭ supervivas bredante kelkajn bovinojn sur la hardaj kultivejoj.

Jaro 1998.Dum unu el miaj solulaj ekskursoj, mi malkovras, ĉe la fino de vojo borderita de rubusoj kaj kverkoj, la vilaĝon Rúbies, natura balkono super la rivero Noguera Pallaresa kaj eksterordinara rigardejo al la montaro Montsec.

Ĝi impresas kaj ravas min. Mi alvenis tie per GR-pado (logdistanca itinero), kiu trairas antikvan fosiliejon kaj modestan rojon kun malgrandaj akvosaltoj. Tiu rivereto estis siatempe kanalizita de la lokaj agrokulturistoj por akvumi legomĝardenojn. Mi trovis ankaŭ, apud la vilaĝo, fruktarbojn nun libere kreskantaj, for de homaj prizorgadoj.

Mi decidas ne plu cerbumi. Mi decidas resti en Rúbies. Mi deziras haltigi la morton de la vilaĝo kaj esti parto de ĝia pejzaĝo. Mi konstruos domon laŭ la antikva maniero, plibonigos la preĝejon, purigos la stratojn kaj la vojojn, liberigos el forĵetaĵoj la uzitajn ebenojn kaj faciligos la aliron al fontoj. Mi volas ekflegi la naturon de Rúbies, protekti ĝin de la predantaj homoj, tiuj kiuj planas transformi la mondon en senfinan urbanizaĵon.

Multon mi deziras fari kaj mi tre ĝojus kalkuli je vi. Sed ne timu, tute ne temas pri mono. En tiu ĉi. mondo-parto ne estas bankoj, eĉ se ĉi tie troviĝas mirinda natura riĉeco.

Vivas ĉi tie bestoj kaj plantoj kiujn ni kune povas malkovri, ŝtonoj kaj rokoj en mil formoj. Jen propono: vizitu min, spiru la freŝan aeron, aŭdu la plaĉajn sonojn, ĝuu nekonatan pacon.

Provizore mi loĝas en tendo. Ĝi povas gastigi ĝis kvar homojn sed, preter tiu nombro, kuraĝuloj povas bivaki en la vilaĝo. Kaj, mi ege dankus se vi profitus vian viziton por kunporti ion ajn kio al vi ne plu utilas en via hejmo kaj tamen plu utilos ĉi tie. Kalkulu min se vi bezonas masaĝon, esperanto-lecionojn, ĉiĉeronadon, interŝanĝon de ideoj, ktp.

© Published at 12:26 ( 0 comments / 155 visits )
This post is public

February 28, 08

El mia (iama) adoleska Neŭronio

Se iu trairas vian vivon, ne forgesu kiu li/ŝi estas kaj ankaŭ ne kiu li/ŝi povis esti.

Se vi deziras esti tiu, kiu vi estas, faru tion kion vi deziras anstataŭ sopiri tion kion vi volas fari.

Se al vi malplaĉas tio, kion vi vidas, ŝanĝu ĝin! deziro estas espero, agado estas realo.

Serĉu en vi tion kion vi ne trovas en la aliuloj kaj, kiam vi ĝin trovos, ĝin kundividu.

La materio naskiĝas kaj mortas kun via korpo, la spirito...estas vi.

Ne ni mortas sed nia ĉirkaŭo.

Feliĉo kuŝas en la loko el kie vi ĝin ĉerpas, ne en la loko el kie ĉerpas aliuloj.

Amo estas energio, ne akumulu ĝin en unu sola punkto, tio egoismas kaj danĝeras.

 

© Published at 13:25 ( 4 comments / 278 visits )
This post is public


← previous 1 2 3 next →

( 54 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Karulo