February 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  

Archives

December 2009 (29)
November 2009 (27)
October 2009 (20)
September 2009 (18)
August 2009 (12)
July 2009 (17)
June 2009 (25)
May 2009 (34)
April 2009 (30)
March 2009 (12)
February 2009 (14)
January 2009 (7)
December 2008 (9)
November 2008 (6)
October 2008 (10)
September 2008 (7)
August 2008 (9)
July 2008 (8)
June 2008 (2)
May 2008 (4)
April 2008 (6)
March 2008 (10)
February 2008 (18)
January 2008 (13)
December 2007 (4)
November 2007 (1)
October 2007 (1)

February 2nd, 2009

Albert Einstein pri budhismo

Eble multaj jam konas tiun ĉi diraĵon de Einstein sed mi kredas interese ĝin relegi en epoko kiam religioj ŝajnas ne trovi sian vojon al progreso:

"La estonta religio estos kosma religio. Ĝi superos personan dion kaj evitos dogmojn kaj teoriojn. Kovrante ambaŭ naturan kaj spiritan kampojn, ĝi devus baziĝi sur religia sento kaj estiĝi de la sperto pri ĉiuj aferoj naturaj, spiritaj kaj ankaŭ komunecaj. Budhismo alkonformas ĉi tiun priskribon. Se la religio povus kontentigi la bezonon de moderna scienco, ĝi certe estus neniu alia krom Budhismo."

(dankon al Miaohui,de kiu mi "ŝtelis" la tekston :)

Published at 17:51 / 2 comments / 190 visits
This post is public

Published at 11:52 / 3 comments / 164 visits
This post is public

Published at 18:46 / 2 comments / 183 visits
This post is public

February 6, 2009

La bona (kaj terura) lingvo/ The mythical Incubus (trailer)

Reklamo por la mita Incubus,origine filmita en Esperanto

Published at 18:27 / 3 comments / 230 visits
This post is public

Published at 18:10 / 0 comments / 117 visits
This post is public

February 11, 2009

Igualada a la Vikipedio

L'altra dia, regirant els meus llibres d'esperanto, em va caure a les mans un petit manual: Vikipedio, praktika manlibro. Es tracta d'una guia que explica com col·laborar i enriquir la viquipèdia, en aquest cas la d'esperanto. M'ho vaig fullejar i ahir em vaig atrevir a posar el meu granet de sorra. Des de fa molt poc, doncs, ja existeix Igualada a la Vikipedio.

Encara quedar molt a fer, només he posat una primera introducció i ara l'he d'ampliar i aprendre com posar-hi il·lustracions i millorar l'estructura i l'aspecte. Però és divertit, una mica com adoptar una mascota, un tamagotxi per adults.

De moment podeu veure el petit cadell a:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Igualada

Published at 16:40 / 3 comments / 243 visits
This post is public

February 11, 2009

Preguntes del mes / Demandoj de la monato

Poden els kivis trobar la seva mitja taronja? És més, que pot fer un kivi amb mitja taronja? kivirongitos? Taronkivitos? Si el kivi exprem la mitja taronja, què és? explotació o assassinat?

Donat que hi ha mitges taronges amb figa i mitges taronges amb plàtan? Si una taronja surt sencera...es tracta d'un cas d'hermafroditisme?


Ĉu povas kivio trovi sian oranĝduonon? Eĉ pli, kion povas fari kivio kun oranĝduono? Ĉu kivoranĝidojn?

Ĉu oranĝkividojn?

Se kivio dispremas la oranĝduonon, pri kio temas? Ĉu ekspluatado aŭ ĉu murdo? sekve al tio ke kelkaj oranĝduonoj havas figon* kaj kelkaj bananon...kiam oranĝo prezentiĝas kompleta, ĉu tio estas hermafrodismo?

* (figo = malbanano)

Published at 19:10 / 2 comments / 159 visits
This post is public

February 12, 2009

Stand by me / Restu apud mi

Mi ĵus esperantigis la kanton ĉe Dotsub. Dum la tradukado mi renkontis la malfacilaĵon kiel traduki "baby" ĉar jam mi tradukis "darling" per "kara" . Ĉu iu havas sugeston aŭ eĉ deziras plibonigi la e-version?

klaku ĉi tie por spekti la videon.

Published at 13:51 / 3 comments / 264 visits
This post is public

February 16, 2009

Gates + CIA = Facebook (cat, en español la referència)

El Facebook un fenòmen de la nostra era amaga un costat fosc. Totes les dades que atravessen Facebook són registrades pel corresponent departament de la Central d'Intel·ligència Americana per obtenir perfils socials i polítics.

´Cal llegir la lletra petita.

http://free-news.org/index_Avisos.htm

No obstant, és possible pensar que les altres xarxes socials d'internet són susceptibles també de ser explotades en el mateix sentit. Sense caure en paranoies està bé ser conscient d'on ens fiquem.

Published at 19:23 / 3 comments / 344 visits
This post is public

February 17, 2009

Vir-ino, in-viro (ver-ino en-viro)

Subirachs (skulptisto)
Subirachs (skulptisto)
Tiu ĉi verko de skulptisto Subirachs bone ilustras la esencon de homo. Viro estas origine ankaŭ ina kaj virino origine ankaŭ vira. Naturo fine disigas la karakterizojn por adapti la rezulton tiel ke sukcesu la reprodukto de la specio. Viroj fieraj pri sia vireco forgesas ke ili estas viroj preskaŭ nur ĉar la monero falis al tiu flanko en la lasta momento de preparo. Sed eĉ tiam verŝajne viroj ankoraŭ konservas karakterizojn de virino kiujn ili klopodas sufoki aŭ kaŝi.Ankaŭ inoj estis edukitaj kamufli aŭ eviti siajn virajn karakterizojn.

Erogena mapo de la homo montras malgrandan diferencon laŭ genro, ĉefe rilata al grado. Eĉ la fama punkto G troveblas same en inoj kaj malinoj kvankam ne samsitue, pro evidentaj kialoj. El tiu ĉi vidpunkto, samseksemeco ne rezultas tiom aparta sinteno sed simple teritorio volonte ne esplorata de la plimulto, pro kulturaj kaj aliaj kialoj, ne naturaj en strikta senco.

La plej granda opozicio al samseksema montriĝo venis el eklezioj, kvankam ne malofte troviĝas samseksemo kaj aliaj tendencoj en ilia interno. Eklezioj kreis dogmojn, inter ili ankaŭ la modelon Josefo-Maria-Jesuo kaj kun ĝi la mezuron de la socia organizado. Eklezioj preteratentas la homan feliĉon ĉar prioritatas kontentigi dion, sian dion. Tial eklezioj pli rapide reagis kontraŭ samseksemo ol kontraŭ edzoj batantaj siajn edzinojn.

Sed la naturo, la realo, estas obstina. La plezuro kaj la efiko de la amo ne dependas el la genro de la partnero, krom se ni edukas nian menson bloki aŭ moduli konkretan vojon.

Kelkaj naive timas ke disvastiĝo de samseksemo grave difektus la reproduktadon de la specio dum fakte nun okazas tute male, la homaro kreskas je timiga rapideco kaj nerekte kreas aŭ kontribuas al mondaj konfliktoj. Do, pli bone samseksumi ol starigi militon por limigi nombrojn. Nu, mi iom ŝercas sed estas klare ke kontraŭbatali samseksemon ne tre utilas. Ni kunlaboru kun naturo por trovi solvojn anstataŭ batali kontraŭ ni mem atendante ke iu dio rekompensos nin iam ie.



Published at 11:08 / 0 comments / 218 visits
This post is public

February 19, 2009

Pri La Leganto

Hieraŭ nokte mi vizitis kinejon kun amikino por spekti The Reader (La Leganto). Mi ne povas eviti la tenton ĝin rekomendi al homoj. Antaŭ la komenco mi havis la antaŭjuĝon ke ĝi estas unu plia el la multaj filmoj temantaj pri la nazia epoko de Germanio kaj do, facila elekto de temo far reĝisoro por komercigi kaj atingi sukceson. Sed mi vere surpriziĝis pri la psikologia profundo de la argumento, en kiu nazismo estis nur instrumento por helpi doni formon al la filmo. Sed la kerno estas la homaj fragiloj, bele traktataj de la aktoroj. Korfrapaj la silentoj de la filmo, la tremoj, la rigardoj...aparte majstra estas la aktorado de Kate Winslet. Mi tute ne surpriziĝos se ŝi gajnos oskaron de la Akademio.

Multaj impresoj kaj demandoj daŭre ŝvebas en mia kapo. Ĉu ni vere komprenis kio okazis al homoj dum la nazia epoko? ĉu ni kapablas kompreni la internajn psikajn konfliktojn de la tiuepokaj protagonistoj? Ĝis kiu grado niaj pratimoj katenas nian vivon? Ĉu socio nerekte implikita en krimoj vere/ĉiam senkulpas? Kiel akordigi amsentimentojn inter du homoj kiam vivovojoj ne plu paralelas?

Kelklingva informo pri la libro ĉi tie.



Published at 11:14 / 3 comments / 231 visits
This post is public

February 20, 2009

la mediocritat / la mezumaĉeco

Tots tenim les nostres manies, les nostres supersticions, temors i al·lèrgies. Jo sóc al·lèrgic a la mediocritat. No tant a la mediocritat dels altres com a la meva mediocritat. No soporto la invisibilitat del mediocre, del ni fu ni fa.

M'esforço sovint per alçar-me per sobre de la irrelevància, recerco en la creativitat, en la fantasia. Tot fugint de la quotidianeitat. Però em reconec insuficient. Voldria ser cigne i tal vegada encara sóc l'aneguet lleig d'un conte no escrit en el que no apareixen cignes.

Em sento a cops radiant i a cops tempestuós i turbulent, Voldria ser tirà i esclavitzar les mirades dels altres. Em turmenta no comptar i no ser comptat, poemes i crits es barregen. Afonia, agonia.

Com es pot viure en la irrelevància? com sobreviure soterrat en l'estadística? Insoportable quan algú somriu, no a tu sinó a aquell que hi ha al teu darrera. Insoportable que no t'estimin, insoportable que no t'odïin.

Humà 3.456.714. 564, alguna cosa a dir? ...un moment, no hi ha temps...humà 3.456.714.565, alguna cosa a dir?...

Ho reconec, no suporto la mediocritat, no suporto no existir. Ja sé que és trist demanar una mirada però menys trist és tenir que robar-la.*



*(ja sé que en català correcte és "haver de robar-la")


Ĉiuj havas siajn maniojn, siajn superstiĉojn, timojn kaj alergiojn. Mi alergias al la mezumaĉeco. Ne tiom al la mezumaĉeco de aliuloj kiom al mia propra mezumaĉeco. Mi ne eltenas la nevideblon de la mezumuloj. la ignoritecon.

Ofte mi penadas por preterstari sur la sengraveco, mi traserĉas en la kreivo, en la fantazio. Fuĝante el la ĉiutagaĵoj. Sed mi agonskas mian nesufiĉon. Mi volus esti cigno sed mi daŭre estas la malbela anaseto de ne-skribita fabelo en kiu ne troveblas cignoj.

Foje mi sentas min sunradia, foje ŝtorma kaj tumulta. Mi volus esti tirano kaj sklavigi ĉies rigardojn. Min turmentas ne kalkuli kaj ne esti kalkulata, poemoj kaj krioj miksiĝas. Afonio, agonio.

Kiel eblas vivi en la sengraveco? kiel supervivi sufokita sub la statistikoj? Ne sufereble kiam iu ridetas, ne al mi sed al tiu malantaŭ mi. Nesufereble ne esti amata, nesufereble ne esti malamata.

Homo 3.456.714.564, ĉu ion por deklari? ...momenton, tempo elĉerpiĝis...homo 3.456.714.565, ĉu ion por deklari?...

Mi tion agnoskas, mi ne eltenas la mezumaĉecon, mi ne eltenas ne ekzisti. Jes, mi scias, estas malbele almozpeti rigardojn sed, malpli malbele estas ilin rabi.



Published at 16:40 / 10 comments / 346 visits
This post is public

Published at 19:12 / 0 comments / 114 visits
This post is public

February 27, 2009

La sekreto de Ludmila

Mi vidis ŝin en la biblioteko. Mi estis sidanta ĉe la granda fenestro kun mallevita kurteno. Kutime min absorbadas mia komputilo sed tiun tagon min forlogis la eniro de iu junulino. Mi rigardis al ŝi kaj ŝi reciprokis dum kelkaj sekundoj, poste ŝi repromenis en la librokoridoro. Fascinis min ŝia vestmaniero, blanka bruso sub fajna kaj maldika nigra pulovero, mallonga ruĝa jupo disdesegnita per nigraj strekoj, kvadrate, laŭ la skota stilo. Longaj ŝtrumpoj nigraj kaj elegantaj ŝuoj samkoloraj, iom levitaj ĉe la kalkano.Fine ŝi prenis libron kaj eksidis ĉe mia tablo, antaŭ mi.

Mi ŝajnigis min okupita de mia komputilo.Foje, dum momento, kiam ŝi haltigis la legadon por froti siajn okulojn, mi okulumis la titolon de ŝia libro. La sekreta vivo de la vortoj. Ŝi revenis al la legado kaj mi al miaj programoj. Mi ne kuraĝis reveni al interŝanĝo de rigardoj, malgraŭ ke ĝin mi tre deziris. Sed mi sciis ke ŝi pli ol unufoje rigardis antaŭen preter mia komputilo. Iom da tempo poste, eble duonhoro, ŝi stariĝis, prenis siajn aferojn, kaj foriris.

Sur la tablo restis la libro. Mi demovis la komputilon kaj ĝin prenis. Mi scivolis pri la temo de ŝi elektata. Malfermante ĝin, iu karto elfalis. Estis vizitkarto: Ludmila Venskaja, strato Orkideo 7, 6a etaĝo, 5a pordo.

Mi ŝtele enpoŝigis la karton. Mi ne sciis kial. Kiucele. Mi sentis ke mi ion ŝuldas al ŝi. Jes, tio ŝajnis iom absurde sed ŝi restis en mia kapo. Mi sentis min strange ligita al ŝi kaj mi bezonis tiun karton, tiun spuron de ŝi.

Poste venis memriproĉoj. Ne decis, ne honestis. Ŝteli ion, eĉ se temis pri senvalora papereto igis min fripono. Cetere, kiom aĝa ŝi estis? Eble eĉ sub dek ok. Malfacilis konjekti. Ŝi havis junan kaj sveltan korpon sed ŝia, konduto, ŝia determina irmaniero, ŝia rigardo montris plenkreskan karakteron...

Published at 11:41 / 3 comments / 190 visits
This post is public

( 14 posts )

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svensk ny | More...