Ĝenas min...
ke la kvaronkilograma panpeco pezas 200 gramojn
ke la skatoloj da lakto kaj aliaj likvaĵoj ne tute malpleniĝas kiam mi tute klinas por verŝado
ke ujoj kaj envolvaĵoj kredigas ke la kvanto da manĝo estas plia ol ĝi envere estas
ke estas nenecesaj envolvaĵoj ene de la envolvaĵoj
ke oni ne informas klare pri celo kaj signifo de la kadukdato
ke estu tiom malgranda gusto-diferenco inter fruktotomato kaj kartona tomato
ke plej multaj fruktoj aspektas kvazaŭ klonaj unuj de la aliaj (sama mezuro, sama koloro, sama sengusto...)
ke la ĉiamaj produktoj antaŭe estis normalaj kaj nun estas subite "naturaj"
ke preskaŭ ne eblas, aŭ tute ne eblas, rekoni la nutraĵojn kemie kaj genetike manipulitaj
ke oni lanĉas novan produkton, kvalitan kaj bongustegan kaj, post kelkaj monatoj, ĝi nek bongustas nek kvalitas
Ke tiom abundu manĝoj kiuj faciligas la dentajn kariojn kaj ke multaj el ili estu destinitaj al infanoj
ke mi pagas en la vendejo la dekoblon ol tio kion ricevas la agrokulturisto-produktanto