| November 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
| 29 | 30 | |||||||
|
http://correspondents.theatlantic.com/lane_wallace/2009/11/whats_lost_when_a_language_dies.php
| November 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
| 29 | 30 | |||||||
Statistikoj kaj novaĵoj
Membroj: 90
Landoj: 27
Mapoj de gastigantoj: 4 ( Francio, Hispanio, Brazilo, Germanio)
Bildoj: Rethelpoj por vojaĝantoj, La vojo de Sankta Jakovo (Hispanio)
Fotoj: alŝutaĵoj de Roland kaj Cándido
Ĉe "humuraĵoj": La glacibulo de Istambulo
Ĉe "rekomendoj kaj sugestoj": kiel tranokti en flughavenoj
NOVA RUBRIKO! : Gastigaj spertoj
Al hazardaj interesiĝantoj jen la enkonduko pri nia grupo :
Ipernito permesas tujan virtualan kontakton kun pluraj homoj loĝantaj dise tra la mondo. El tio fontas sento de amikeco kiu povas esti pli fortika kaj riĉiga pere de malvirtualaj renkontiĝoj. La fondinto de ĉi grupo proponas krei liston de gastigemaj esperanto-parolantoj. Aliĝontaj membroj mem decidos sub kiuj kondiĉoj ili pretas gastigi homojn (restadtempo, jarperiodo, loĝkondiĉoj, profilaj preferoj, ktp.). Ankaŭ povas sinproponi ene de la listo tiuj homoj kiuj ne povas gastigi sed ja ĉiĉeroni aŭ doni helpajn informojn al vojaĝantoj. Unua sugesto por novaliĝintoj estas krei mem slipon, ekzemple: Mi estas Peter (Petro) Taylor el Leeds, Britio. Mi havas liberan liton por unu gasto dum somero. Gastigado dependos de laboraj bezonoj kaj familiaj vizitoj. Sendu vian gastigpeton tra mia iperadreso. La grupo povas ankaŭ konsideri inversan proceduron, t.e., oni povus publikigi mesaĝon pri planita vojaĝo kaj aliaj grupanoj povas laŭdezire proponi helpojn.
Kvankam la video pretendas esti instigo por lerni la anglan, ĝi prezentas situacion interesa al esperantistoj:
http://dotsub.com/view/76ae3b90-64d0-46be-9391-5b113c15ad92
Por ne scipovantoj de la angla, ioma sintezo:
Post instrukcioj de veterano, nova laboristo en iu telekomunika stacio ricevas urĝan helpopetan mesaĝon de dronanta ŝipo.
La laboristo estas germana kaj apenaŭ balbutas la anglan kaj, antaŭ la radio-mesaĝo:
May, day, may, day, we are sinking... ( helpon, helpon, ni estas sinkantaj...)
li konfuzas la verbon kun "thinking" (pensantaj) kaj respondas per demando:
What are you "thinking about"? (vi estas "pensantaj pri kio"?)
:))
Bv. pardoni se mia angla fuŝas ion