October 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

November 2009 (24)
October 2009 (20)
September 2009 (18)
August 2009 (12)
July 2009 (17)
June 2009 (25)
May 2009 (34)
April 2009 (30)
March 2009 (12)
February 2009 (14)
January 2009 (8)
December 2008 (9)
November 2008 (6)
October 2008 (10)
September 2008 (7)
August 2008 (9)
July 2008 (8)
June 2008 (2)
May 2008 (4)
April 2008 (6)
March 2008 (10)
February 2008 (18)
January 2008 (13)
December 2007 (4)
November 2007 (1)
October 2007 (1)
Published at 14:28 / 4 comments / 95 visits
This post is public

Published at 08:10 / 1 comment / 81 visits
This post is public

October 3rd, 2009

Informo por Ipernitaj Gastigantoj

-Ni ĵus publikigis mapon de Francio en kiu eblas superrigardo al la reto de tieaj gastigantoj.

-Eblas spekti videon kie membro de Pasporta Servo prezentas sin kaj sian urbon, Calais (Diskuto-sekcio).

- Plej freŝa kunlaboro: Bonvenon al Tiefosi-monaĥejo, de Miaohui

- Statistikoj: 26 landoj, 84 gastigantoj

Published at 10:18 / 2 comments / 127 visits
This post is public

Published at 07:48 / 1 comment / 99 visits
This post is public

October 5, 2009

Imagu... / Imagina...

incendi
incendi
Imagu ke terura incendio komencis forvori la plej gravan kaj vastan bibliotekon de la mondo. Imagu ke vi estas la sola homo en la proksimaĵo. Imagu ke vi havas tempon por savi nur...unu libron, unu muzikdiskon kaj unu filmon. Kiujn vi savus?

Imagina que un terrible incendi s'ha declarat a la biblioteca més gran i més important del món. Imagina que tu ets l'única persona que hi ha a prop d'ella. Imagina que només tens el temps just per salvar...un llibre, un disc de música i una pel·lícula. Quins serien?

Published at 20:01 / 7 comments / 155 visits
This post is public

October 7, 2009

Sobre matrimonis / Pri geedzoj

Algunes persones ens pregunten quin és el secret del nostre llarg matrimoni.

Ens reservem temps per anar a un restaurant dos cops a la setmana, llum d'espelmes, sopar, música suau, ball... Ella hi va els dijous i jo els divendres.

Henny Youngman


Kelkaj homoj nin demandas pri la sekreto de nia longa geedzeco.

Ni ĉiam rezervas tempon por iri al restoracio du fojojn semajne. Lumo de kandeloj, vespermanĝo, agrabla muziko, danco...Ŝi iras ĵaŭde kaj mi vendrede.

Henny Youngman


La meva dona i jo vam ser feliços vint anys. Després ens vam conèixer.

Rodney Dangerfield

Mia edzino kaj mi estis feliĉaj dudek jarojn. Poste ni konatiĝis.

Rodney Dangerfield



Published at 07:05 / 3 comments / 118 visits
This post is public

Published at 11:47 / 0 comments / 105 visits
This post is public

Published at 10:03 / 12 comments / 200 visits
This post is public

Published at 18:27 / 8 comments / 150 visits
This post is public

October 19, 2009

Psiketa analizo de la unua libro de Amuzeo (ĉapitro 1)

GENEZO

Unua libro de Moseo / Unua libro de Amuzeo

1-En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron

Kial Dio ne komencis per sinprezento? Se mi estus nekonanta la ekziston de Dio kaj mi trovus la ĉefan libron pri li, mi dankus enkondukon pri li/ŝi/ĝi.

Kial Dio kreis la ĉielon kaj la teron? Se antaŭe ne ekzistis ĉielo kaj tero...kio ekzistis?

2-Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj la mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo

Mi ne komprenas kial krei teron senforma se entute eblas krei ion ajn senforman. Tamen, se li/ŝi/ĝi kreis ion senforman, mi povas kompreni ke ĝi estu dezerta ĉar nenio povas vivi aŭ kreski en io senforma.

Mi supozas ke ne nur super la abismo estis senlumo, ankaŭ sub la abismo kaj dekstre kaj maldekstre de la abismo.

Kio estas la spirito de Dio? Kiel povas spirito ŝvebi super akvo? Kiam Dio kreis la akvon? ĉu iu ŝiris la paĝon en kiu oni informas pri la kreado de akvo?

3-Kaj Dio diris: estu lumo; kaj fariĝis lumo.

Al kiu li diris tion? kial venis al li tiu pensaĵo? Eble li jam tro longe estis vivanta en mallumo kaj decidis ŝanĝi la sistemon aŭ eble Dio volis pli klare vidi sian spiriton ŝvebantan super la akvo.

4-Kaj Dio vidis la lumon, ke ĝi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo.

Strange ke Dio kreis ion sen scii antaŭe ĉu ĝi estas bona aŭ ne. Dio apartigis lumon de mallumo? Ĉu iam antaŭe estis kunaj!?

5-Kaj Dio nomis la lumon Tago kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago.

Jen pronomo "Li". Bone mi jam komencas havi ideon pri kio estas Dio, temas pri viro. Ion mi ne komprenas, la tempo inter vespero kaj mateno implikas du tagojn...kial li finas dirante "unu tago"?. Cetere estus pli logike diri "unu nokto" (inter du tagoj).



Ĉapitro 2

Ĉapitro 3

Ĉapitro 4

Published at 22:11 / 11 comments / 136 visits
This post is public

October 22, 2009

Psiketa analizo de la Unua libro de Amuzeo (ĉap. 2)

6-Kaj Dio diris: Estu firmaĵo inter la akvo, kaj ĝi apartigu akvon de akvo.

Ŝajnas ke la fakto diri ion estis plaĉa al Dio kaj bone efikis por liaj celoj. Eble mi provos same fari kiam mi decidos krei ion.

7-Kaj Dio kreis la firmaĵon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmaĵo, de la akvo, kiu estas super la firmaĵo; kaj fariĝis tiel.

Ĉi tie li faris veran miraklon. Malfacilas al mi imagi kiel oni povas apartigi akvon kiu estas SUB la firmaĵo de akvo kiu estas SUPER la firmaĵo. Tio estas kvazaŭ apartigi la akvon de puto de la akvo de nubo. Sed, bone, fariĝis tiel.

8-Kaj Dio nomis la firmaĵon ĉielo. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago.

Jen mi konfesas ke mi komencas dubi pri la saĝeco de Dio. Nomi la firmaĵon ĉielo mi povus kompreni de Dalí, Buñuel kaj aliaj subrealistoj sed mi ne klasigus Dion en la skolo de subrealistoj.

9-Kaj Dio diris: Kolektiĝu la akvo de sub la ĉielo en unu lokon, kaj aperu la sekaĵo; kaj fariĝis tiel.

Bone, li faris ie grandan basenon. Tio jam estas repreno de la saĝo. Nun ni havas sekan firmaĵon/ĉielon aŭ kion ajn kio ne eniras la kategorion akvo.

10-Kaj Dio nomis la sekaĵon Tero, kaj la kolektiĝojn de la akvo li nomis Maroj. Kaj Dio vidis ke ĝi estas bona.

Ankoraŭ restas iom da konfuzo al mi...se la ĉielo estas firma(ĵo)...ĉu la Tero estas malfirma(ĵo)?

Estas ioma malkongruo en la akvolaborado. Se unue li kolektis unu akvon en unu loko, kial li parolas poste pri pluraj kolektiĝoj? kaj kiel la akvo de unu loko povas nomiĝi Maroj? Ĉu Dio ne trovis la vorton oceano en la vortaro? Fakte pli logikus paroli pri Teroj kaj Maro ol pli Maroj kaj Tero, sed pri gustoj oni ne disputu.






Published at 10:51 / 2 comments / 63 visits
This post is public

October 22, 2009

Rezervu unu orgasmon por la 21a de decembro

Global Orgasm

December 21st, 2009

Welcome to the 4th Annual Global Orgasm for Peace!

Mark Your Calendars

This year's Solstice is on December 21, 2009 at 17:47 UTC, and we thought, since it falls on a Monday for much of the world, we would give everyone a 24-hour period around that time. That would be 5:47 a.m. on Dec. 21st to 5:47 a.m. on Dec. 22nd, UTC.

WHO? All Men and Women, you and everyone you know.

WHERE? Everywhere in the world, but especially in countries with weapons of mass destruction and places where violence is used in place of mediation.

WHEN? December 21st, 2009
at 17:47 Universal Time (GMT)

WHY? To effect positive change in the energy field of the Earth through input of the largest possible instantaneous surge of human biological, mental and spiritual energy.

We have not yet updated the site for 2009, but last year's is still up and has all the basic info, plus some of the hopeful feelings we had this time last year.......

Perhaps the message is - put greater faith in the power of the individual to make change through positive intention than in political leaders, view every pronouncement of "fact" by the mega-media with the skepticism it deserves, and remember that culture can be changed.

We can only be controlled if we allow it.
Published at 11:55 / 5 comments / 105 visits
This post is public

October 22, 2009

Psiketa analizo de la libro de Amuzeo (ĉap. 3)

11-Kaj Dio diris: Kreskigu la tero verdaĵon, herbon, kiu naskas semon, fruktarbon, kiu donas laŭ sia speco frukton, kies semo estas en ĝi mem sur la tero; kaj fariĝis tiel.

Bone, ŝajnas ke Dio, krom viro, ankaŭ sin prezentas kiel ĝardenisto.

12-Kaj la tero elkreskigis verdaĵon, herbon, kiu naskas semon laŭ sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo estas en ĝi mem laŭ sia speco. Kaj Dio vidis ke ĝi estas bona.

Jam duafoje li malkovras ke tio kion li faris estas bona sed li ne argumentas kial la lumo aŭ lia ĝardeno estas bonaj. Estus utile koni la opinion de aliaj dioj por konfirmi ke liaj lumo kaj ĝardeno estas bonaj. Eble alia dio povus ĝardenumi pli bone ol li.

13-Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago.

Ne estas klare al mi ĉu li laboris dum la noktoj aŭ ne. Se li ne laboris, kion li faris? ĉu li dormis aŭ ĉu li planis por la sekva tago?

14-Kaj Dio diris: Estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por apartigi la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempojn, tagojn, kaj jarojn;

Jen kiam mi kredas ke Dio tro flaris kelkajn el la ĵus kreskigitaj herboj. Li subite forgesas ke jam estas sufiĉe da lumo kaj ke tago kaj nokto jam estis apartigitaj. Se, kiel li diras, antaŭe ne estis lumaĵoj kun signoj, tempoj, tagoj kaj jaroj...kiel li povis scii ke li laboris dum du tagoj? Cetere, konsumado de kelkaj herboj povas esti la kaŭzo vidi lumaĵojn...

15-Kaj ili estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por lumi sur la tero; kaj fariĝis tiel.

Ĉi tie li forgesis informi ĉu la lumaĵoj estas bonaj kaj kiel uzi ilin. Kiel lumaĵoj prezentas jarojn? Plia kapturniĝo, se nia suno estis unu el la lumaĵoj...de kie venis la antaŭa lumo kiu apartiĝis de mallumo?



Published at 22:10 / 0 comments / 46 visits
This post is public

October 23, 2009

La cabina / La telefonbudo

Un curt mític del cinema espanyol / Mita etfilmo de la hispana kino

Published at 17:41 / 7 comments / 72 visits
This post is public

Published at 19:39 / 5 comments / 81 visits
This post is public

October 26, 2009

Galápagos, la España* profunda



Por plia informiĝo klaku tie ĉi:
Per ampliar la informació cliqueu:

http://tinyurl.com/ygeaepk

http://www.pacma.es

Published at 20:08 / 3 comments / 53 visits
This post is public

Published at 20:41 / 3 comments / 54 visits
This post is public

October 28, 2009

Psiketa amuzeo de la unua libro de Analiz' (ĉap. 4)

16- Kaj Dio faris la du grandajn lumaĵojn: la pli grandan lumaĵon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumaĵon, por regi la nokton, kaj la stelojn.

Bone. Mi supozas ke li volis diri Suno kaj Luno. Se li estus komencinta dirante Suno kaj Lumo ĉio estus pli klare. Mi ne komprenas, tamen kial Dio opinias ke steloj ne estas lumaĵoj. Kaj kial la Luno havas multajn regatojn kaj la Suno ne? "...regi la nokton kaj la stelojn." Hum...la Luno certe havas multe pli da okupoj, tre verŝajne la Luno estas virino. En ordinaraj paroj viroj estas pli grandaj kaj pli pigraj.

17- Kaj Dio starigis ilin sur la ĉiela firmaĵo, por ke ili lumu sur la teron,

Starigi lumaĵojn sur ĉiela firmaĵo? se oni starigas lumaĵojn sur ĉiela firmaĵo, oni lumigas firmaĵon ne teron...jen vere stranga lia sistemo ilumini.

18- Kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona.

Ho ve! kia obsedo diferencigi lumon de mallumo! Ĉu ne sufiĉis la unua apartigo kiun li faris? Kaj se la unuan fojon li opiniis bona la aferon, ne necesas informi ke li vidas denove la aferon bona.

19- Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago.

Nu, unu aferon mi devas agnoski, li estas tre diligenta laboristo kaj ĉiam plenumas sian laborhoraron (malgraŭ ke li estis kontraktita por nur unu semajno).

20- Kaj Dio diris: La akvo aperigu moviĝantaĵojn, vivajn estaĵojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la ĉiela firmaĵo.

Eo! Li plibonigis sian regon de la prepozicioj!

Sed, kial li diras "moviĝantaĵojn, vivajn estaĵojn"? Se li trovis la vorton "birdo" en sia vortaro, kial li ne trovis la nomon de la moviĝantaĵoj kaj vivaj estaĵoj? Pri kio temis? delfenoj? ranoj? iktiosaŭroj? anasetoj? Kaj kiom da moviĝantaĵoj aperigis la mirakla akvo? Scii la nombron estus tre utila por la nunaj ekologiaj statistikoj.



Published at 19:26 / 0 comments / 31 visits
This post is public

October 29, 2009

Virtuala mikroskopo / Microscopi virtual (kaj multe pli / i molt més)

Mi trovis tre kuriozan paĝon kiu permesas interaktivi kvazaŭ vi uzus mikroskopon, rigardu ekde kafograjno ĝis etega karbonatomo:

He trovat una pàgina molt curiosa que s'utilitza com si fos un microscopi, es pot veure des d'un gra de cafè fins un àtom de carboni:

http://learn.genetics.utah.edu/content/begin/cells/scale

Se vi iom regas la anglan, vere indas ankau iri al la enkonduko de la retejo, kie vi trovos aliajn instruajn sciencludojn/ekzercojn.

Published at 20:18 / 3 comments / 50 visits
This post is public

October 29, 2009

Esperanto, la danĝera viruso HV1P (Ho Ve unu Plia)

Jen harhirtigaj bildoj kiujn UEA kaj SAT kaŝis dum pli ol unu jarcento. Peter Macfajfis, ĵurnalisto de Lavera Folio sukcesis kaŝe viziti mensmalsanulejon en satelita insulo de Borneo. Li vidis tie, propraokule, la terurajn sekvojn de la senmezura uzado de Esperanto kaj ĝiaj simboloj. Movadanoj kontaĝitaj je la interna ideo, kiuj estis deportitaj en iun fondaĵon, malproksime de la civilizo, izolitaj por eviti kabe-epidemion.

Lavera Folio rendevuis kun dr-o William Laplej, direktoro de la centra hospitalo de Borneo. Antaŭ niaj demandoj pri la temo li respondis, ke li tute ne sciis pri la ekzisto de tiu malsanulejo. Ni klarigis al li la staton de la homoj enfermitaj en la fondaĵo kaj, laŭ unuavida opinio de la dr-o Laplej, povas temi pri plurkontaĝo pro la rara viruso HV1P, kiu efikas ĉefe sur la homa haŭto sed ankaŭ povas kunporti cerbajn misfunkciojn, kiel ekzemple "verdonismon", varianto de daltonismo kiu modifas la okulkapablon por vidi nur la verdan koloron.

Ni avertas la legantojn: se vi suferas ian nervo- aŭ kormalsanon, evitu rigardi la krudajn fotojn havigitajn de nia ĵurnalisto:

http://www.baraskit.se/random/archive/86/green_people.html

Ĉu povus tiu eltrovo signifi la finon de Esperanto? La sola precedenco kiun ni havas pri efiko de lingvo sur la korpo estas la klingona fenomeno. Lernado de la klingona deformas la korpon tiel ke neniu, familiano aŭ amiko, rekonas la lernanton post nur unu baza lingvokurso. Tamen la klingona ne estingiĝis, almenaŭ en interreto.

Ĉu Esperanton savos Ipernity kaj Facebook? Ĉu oni kreos vakcinon kontraŭ la viruso HV1P? Tiuj kaj aliaj demandoj atendos respondojn en la venontaj tempoj.

Published at 21:07 / 2 comments / 98 visits
This post is public

( 20 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...